Liisi OTERMA (naskiĝis 1915, mortis la 4-an de aprilo 2001) estis finna esperantistino, Honora Membro de UEA kaj profesoro pri astronomio. Asteroido "1529 Oterma" estis nomita honore al ŝi.

Liisi Oterma
Persona informo
Naskiĝo 6-an de januaro 1915 (1915-01-06)
en Turku
Morto 4-an de aprilo 2001 (2001-04-04) (86-jaraĝa)
en Turku
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Finnlando
Alma mater Universitato de Turku
Okupo
Okupo astronomoesperantisto
Verkoj malkovrinto de asteroidoj
vdr

Liisi Oterma kaj Esperanto redakti

Ŝi esperantistiĝis dum la dua mondmilito, instigite de prof. Yrjö Väisälä, ŝia instruisto (malkovrinto i.a. de la asteroidoj Esperanto kaj Zamenhof), kies posteulo ŝi estis kiel profesoro pri astronomio en la Universitato de Turku (1962-78).

Krom 54 asteroidojn, ŝi malkovris tri kometojn, el kiuj la plej fama estas Oterma (1942 VII). Ŝi komplete dediĉis sin al scienca esplorado, evitante postenojn movadajn. Ŝi multe kontribuis al la prestiĝo de Esperanto en sia medio, uzante la lingvon en astronomiaj konferencoj kaj sciencaj publikigaĵoj. Dum duona jarcento ŝi aktivis en la Esperanto-Societo de Turku. Ŝi estis membro ankaŭ en Societo Zamenhof ekde ĝia fondo en 1975, kaj ŝi mecenatis plurajn fondaĵojn de UEA kaj de ties Novjorka Oficejo. Ŝi estis ano de la Internacia Sciencista Kolegio de AIS kaj ĝia subtena membro.

Referencoj redakti

??

Vidu ankaŭ redakti

Ekstera ligilo redakti

(en) Liisi Oterma, astronomo, 1915-2001