HALÁSZ Sándor (hala:s) estis rumania hungara ĵurnalisto, verkisto naskiĝinta en Satmaro la 2-an de junio 1892 kaj mortinta en Bukareŝto la 6-an de februaro 1976.

Biografio redakti

Sándor Halász studis juron en Budapeŝto kaj Berlino, li estis advokato en Satmaro, kunlaboranto de ĵurnalo Szamos, poste direktoro de Szabadsajtó Könyvnyomda és Lapkiadó Rt. (1922-29) en Satmaro. Li estis la ekonomika redaktoro de la Brassói Lapok (1932-40). Post 1945 li estis entreprena librotenisto en Bukareŝto.

Verkoj redakti

  • Az ezeregyedik Bábel (romano, sub plumnomo Háti Sándor, Brassó, 1933);
  • Abesszínia a világpolitika ütközőpontjában (politika studo, Brassó, 1935);
  • Amíg a búzából pénz lesz (Brassó, 1936);
  • Kaptató (romaneto, 1966);
  • Vadhajtás (romaneto, 1969).

Tradukaĵo redakti

  • Stefan Iures-Carol Roman: Örökifjú Kárpátok, raportaĵromano kune kun Gyula Szikszai (Bukarest, Bp., 1960).

Fonto redakti

Magyar Életrajzi Lexikon