Lata Mangeshkar
hinda kantistino (1929–2022)
Lata Mangeshkar (naskiĝis la 28-an de septembro 1929[1] en Indore, Madhja-Pradeŝo, mortis la 6-an de februaro 2022 en Mumbajo)[2] estis barata kantistino kaj kantaŭtoro. Ŝi estis konata kiel "la najtingalo de Barato".
Lata Mangeshkar | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 28-an de septembro 1929 en Indaur, Indore State, Brita Hindio |
Morto | 6-an de februaro 2022 (92-jaraĝa) en Mumbajo |
Mortokialo | Sindromo de plurorgana misfunkcio |
Lingvoj | hindia |
Ŝtataneco | Barato |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Deenanath Mangeshkar (en) |
Frat(in)oj | Hridaynath Mangeshkar (en) , Usha Mangeshkar (en) , Meena Khadikar (en) kaj Asha Bhosle |
Edz(in)o | – |
Okupo | |
Okupo | kantisto filmkomponisto filmaktoro filmproduktoro |
Ŝi kantis en almenaŭ 20 lingvoj, sed ĉefe en la hinda kaj la marata.
Lata Mangeshkar dum periodo de 75 jaroj registris dekojn de miloj da kantoj (la ciferoj varias inter proksimume 30 000 kaj 50 000). Ŝi estas reludigkantisto kaj la muziko estas utiligita en barataj filmoj, kie la kantistoj estas la veraj steluloj.
En 2001 ŝi ricevis la premion Bharat Ratna (Juvelo de Barato), la plej alta civila distingo de Barato[3]. En 2007 Francio donis al ŝi la Légion d'Honneur (Honoran Legion)[4].
Referencoj
redakti- ↑ (en) Ians, Lata Mangeshkar won’t celebrate 87th birthday, says ‘jo shahid hue hai unki yaad karo kurbani’, The Indian Express, la 28-an de septembro 2016
- ↑ Lata Mangeshkar passes away at 92 angle
- ↑ (en) Lata Mangeshkar given Bharat Ratna, The Hindu la 22-an de marto 2001.
- ↑ (en) Happy Birthday Lata Mangeshkar: 5 Timeless Classics By the Singing Legend. CNN-News, la 28-an de septembro 2019)
Vidu ankaŭ
redaktiEkstera ligilo
redakti- (angla) South Asia mourns the demise of the nightingale of India (kun muzikaj ekzemploj)