Barata kinematografio

Barataj filmoj (neformale kaj ne tute precize Bollywood, Bolivudo) produktataj ĉefe en Bombajo, ankaŭ nomataj masala movies, akiris internacian popularecon precipe per enmetitaj pasaĝoj kun kantadoj kaj dancado kaj specifaj barataj komediaj elementoj. En Barato ili estas ŝatataj pro la sama kaŭzo, sed pleje dank’ al socia subtono kaj morala mesaĝo (ekzemple, subteno de laborantaj virinoj, kondamno de geedziĝo per interkonsento inter gepatroj, forigado de kasta sistemo ktp.), kiujn enhavas ĉiu el tiuj ĉi filmoj, filmitaj tre ofte por konkreta celgrupo.

Bolivudo.
Prijanka Ĉopra, 2008.

Barata komerca kinematografio (en hindie parolantaj regionoj Bollywood, en aliaj ŝtatoj ekzistas propraj produktantoj, kiel Kollywood en Tamilnado, kie tamilaj fimoj estas filmataj) estas la plej postulata formo de distro kaj parte ĝi laŭvorte influas vivon de nemulta kvanto de barata loĝantaro.

Bombajo, Bollywood, Taĝmahalo redakti

Bombajo, Bollywood (la centro de la plej granda filma industrio en la mondo), Taĝmahalo, pilgrimaj lokoj de hinduistoj kaj muslimoj, kristanaj misioj, vilaĝetoj en forejoj, praarbaroj, montaroj kaj marĉoj... tio estas lokoj, kiuj viviĝas danke al dekoj de neripetitaj homaj sortoj. Kunpuŝiĝo de tiel por eksterazianoj kaj eksterbaratanoj malproksimaj kulturoj, valoroj kaj mentalitoj elvokas vicon da demandoj, kiujn oni nur tre malfacile respondas.

Bollywood, simboloj kaj ceteraj filmoj redakti

Ĝisserĉi signifon de kelkaj simboloj en barata kulturo estas laboro por sciencisto aŭ por entuziasmiĝinta favorulo de tiu ĉi lando. La filmojn oni filmas ĉefe en la hinda kaj ceteraj en pluaj barataj lingvoj (tamila, malajala, bengala). Ili estas pli malmulte konataj, ĉar oni plimulte distribuas ilin en donita lingva regiono.

Termino Bollywood estis kreita, por ke ĝi unuigu Bombajon (la urbo nun nomiĝas Mumbajo) kaj "Hollywood". Mombajo estas ĉefa centro por produktado de barataj filmoj – la t.n. masala movies.

La barata kaj usona stiloj de filmado redakti

La filmoj estas plimulte en la hindia, ili estas tre vivaj, aktivaj kaj „trokolorigitaj“. Bolivudaj filmoj havas propran sencon por internan logikon kaj ili oscilas inter surrealismo kaj eŭropigita romantismo. Ili klopodas tre alproksimiĝi al usona stilo de filmado – per agada linio, temoj kaj teknikaj procesoj.

Prominentaj filmartistoj redakti

La plej sukcesplena aktoro de Bollywood estas Amitabh Bachchan (*1942, Allahabad), kiu laboras jam 38 jaroj por filmo. Li havas la plej multajn dekoraciadojn - baratajn kaj internaciajn - de aliaj barataj aktoroj. Post descendo malantaŭ 1985, li retravivas florepokon. Ankoraŭ hodiaŭ aktoras en filmoj (Khabi Khushi Kabhie Gham, 2001, dramo, trad. Iam bone kaj iam malbone), ofte kun lia edzino Jaya Bachchan.

Shah Rukh Khan (*1965, Nov-Delhio), nomito King Khan, estos la sola postanto de Amitabh Bachchan. Nuntempe li estas la plej granda filmstelo de Barato. Antaŭ 1997 li aktoris plejofte gangsterojn, batemulojn aŭ latronojn. Post tio li komencis aktori rolojn de romantikaj herooj, kio farigis lin mondfama. Liaj pli grandaj bonaĵoj estas Kuch Kuch Hota Hai (1998, komedio trad. Io ajn okazis), Devdas (tragedio, literatura filmigo, 2002), Kal Ho Naa Ho - Indian Love Story (2003, tragedio, trad. Vivu kaj ne pensu sur morgaŭ - Barata amrakonto), Kabhi Alvida Naa Kehna (2006, dramo, trad. Neniam diru adiaŭ).

Aishwarya Rai (*1973, Mangalore) transformiĝas pli kaj pli al la plej granda barata filmartistino. Ŝi estis Miss Barato kaj Miss Universo en 1994. Ŝi estas okupita nuntempe en multaj filmoj. Ŝi aktoris elstarajn rolojn en Devdas kaj The heart of India (2005, dramo, trad. La koro de Hindio).

Kajol Devgan (*1975, Mumbajo) aktoris ofte al flanko de Shah Rukh Khan, kiel en Kuch Kuch Hota Hai kaj Kabhi Kushi Kabhie Gham. Ŝi devenas de familia de aktoroj. Ĝis 2006 ŝi estis en patrineco.

Preity Zinta (*1974, Simla) estas unu de la plej amataj filmaktorinoj de Bollywood kaŭze de ŝiaj brilantaj sentimentalaj roloj, kiel en Dil Se (dramo, 1998, trad. El la koro) aŭ Kal Ho Naa Ho - Indian Love Story.

Muziko, kantado kaj danco redakti

La muziko, respektive la kantado estas ĉefaj partoj de la filmoj. Ĉiam estas donita ĉefa motivo (melodio), kiu senĉese ripetiĝas kaj (aŭ) ŝanĝiĝas. Tipaj estas amasaj dancscenoj. Ĉefrolulo antaŭkantas kaj antaŭdancas, malantaŭ li grupoj da viroj kaj virinoj faras movigan kulison kaj ensemblon. Antaŭe estis tipa, ke profesiaj kantistoj pruntedonis voĉojn al roluloj, hodiaŭ la roluloj kantas mem.

Amo redakti

Bolivudaj filmoj estas optike tre alogemaj kaj „supertempe“ kaj ĝis senfine priskribas amon.

Vizitado en kinoj redakti

Vizitado en kinoj prezentas por baratanoj specialan specon de amuzo, dank‘ al leĝerigita ĝenro, longa daŭro kaj atmosfero, kiu regas en spektaklejo, estas permesite dum la prezentado foriri por refreŝiĝi, trinki kaj diskuti.

Geaktoroj (elekto) redakti

Ekzemplaj filmoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti