Dharmatama estas barata filmo de 1975 kaj la unua filmo de Bolivudo kiu estis filmita en Afganio. Ĝi estis produktorita kaj reĝisorita de Feroz Ĥan. La filmo estis la unua klopodo en Barato surlokigi la historion de The Godfather. La titola rolulo estas bazita sur la matka (nome formo de barata loterio) reĝo Ratan Ĥatri. Oni diras ke Ĥan kunsidis kun Ĥatri por lerni pli pri li kaj kompreni la nuancojn de matka. La geaktoraro estis komponita de Feroz Ĥan, Hema Malini, Rekha, Premnath, Imtiaz Khan, Danny Denzongpa, Farida Jalal, Ranjeet, Helen, Madan Puri, Jeevan, Iftekhar kaj Dara Singh, Satjen Kappu kaj Sudhir. La muziko estis de Kalyanji Anandji. Tiu filmo portis Feroz Ĥan al sukceso en sia kariero ĉar tiu estis vendofurora filmo. Samjare, publikiĝis Sholay kaj Deewar. La filmo havas ankaŭ scenojn kiuj montras Buzkaŝi nome sporto de Centra Azio ĉevalrajda.[1]

Dharmatma
filmo
Originala lingvo hindia lingvo
Kina aperdato 1975
Ĝenro krimfilmo
Kameraado Kamal Bose
Reĝisoro(j) Feroz Ĥan
Produktisto(j) Feroz Ĥan
Loko de rakonto Afganio
Muziko de Kalyanji–Anandji
Rolantoj Feroz Ĥan • Hema Malini • Premnath • Rekhā • Farida Jalal • Ranjeet • Danny Denzongpa • Iftekhar • Jeevan • Dara Singh
IMDb
vdr

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. "Dharmatma (1975)", The Hindu, 17a de Januaro 2013. Kontrolita 28a de Aprilo 2013.

Eksteraj ligiloj redakti