Mangaloro

(Alidirektita el Mangalore)

Mangaloro (en tulua: Kudla, ಕುಡ್ಲ; kanara: ಮಂಗಳೂರು, Mangalūru; konkana: Kodial, ಕೊಡಿಯಾಲ್; ĉe Bearoj: Maikala, ಮೈಕಾಲ) estas la ĉefa havenurbo de la barata subŝtato de Karnatako. Bordita de la Araba Maro kaj la montoteritorioj de la Okcidentaj Ghatoj, Mangaloro estas la administra sidejo de la distrikto de Dakŝina Kanara en sudokcidenta Karnatako.

Mangaloro
Metropolo kaj havenurbo
urbo • urbego
Administrado
Poŝtkodo 575001
Demografio
Loĝantaro 623 841  () [+]
Loĝdenso 3 390 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 12° 52′ N, 74° 51′ O (mapo)12.86805555555674.8425Koordinatoj: 12° 52′ N, 74° 51′ O (mapo) [+]
Alto 22 m [+]
Areo 184 km² (18 400 ha) [+]
Horzono UTC+05:30 [+]
Mangaloro (Karnatako)
Mangaloro (Karnatako)
DEC
Mangaloro
Mangaloro
Situo de Mangaloro
Mangaloro (Barato)
Mangaloro (Barato)
DEC
Mangaloro
Mangaloro
Situo de Mangaloro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Mangalore [+]
vdr

En la urbo vivas 623 841 loĝantoj sur areo de 184 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3 390 loĝantoj/km².

Mangaloro ricevas sian nomon el loka hindua diaĵo Mangaladevi.

Mangaloro estas demografie diversa kaj en ĝi oni uzas komune diversajn lingvojn, nome tulua, konkana, kanara, kaj la dialekto de la Bearoj; ĝi estas la plej granda urbo de la regiono de Tulu Nadu. La pejzaĝo de la urbo karakteras pro montetaj deklivoj, kokonuspalmoj, riveretoj kaj konstruaĵoj de tre ruĝaj tegmentoj.[1] Laŭ ŝtata disvolviga projekto, Mangaloro estis lokita kiel la 8a plej pura urbo en la lando. En Karnatako estus la 2a post Misoro.[2]

Historio redakti

Mangaloro longe apartenis al Majsura reĝlando.

Notoj redakti

  1. Babu, Savitha Suresh, "Tiles for style", 'The Hindu', 17a Februaro 2007. Kontrolita 2008-04-05. Arkivigite je 2008-03-07 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2008-03-07. Alirita 2010-05-22.
  2. "Mysore comes clean over B’lore", Deccan Herald, 10a Majo 2010. Kontrolita 2010-05-12.