Prajagraĝo

(Alidirektita el Allahabad)

Prajagraĝo (oficiala termino, dum la pli frua estis Allahabad) estas milionurbo kaj distrikta sidejo en subŝtato Utar-Pradeŝo en federacia ŝtato Barato. La plej frue la nomo estis Prajag (loko de la kunfluejoj), baldaŭe la loknomo estis "Aggra" (sanskrite: por "oferejo", ĉar estas la punkto, kie Bramo ofertis sian unuan oferon post kreado de la mondo). Tial la urbo estas grava pilgrimejo. En fino de la loknomo "raĝ" rilatas al raĝo.

Prajagraĝo
hindie इलाहाबाद, urdue الہ آباد
urbo
Ŝtato Barato Barato
Subŝtato Utar-Pradeŝo
Koordinatoj 25° 27′ N 81° 51′ O / 25.450 °N, 81.850 °O / 25.450; 81.850 (mapo)
Horzono UTC+5:30
Poŝtkodo
ISO-3166 IN-UP
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Situo de la urbo enkadre de Barato
Vikimedia Komunejo: Prayagraj
Retpaĝo: prayagraj.nic.in
Vido en Prajagraĝo
Muzeo en Prajagraĝo

Bazaj informoj Redakti

Situo Redakti

Prajagraĝo situas ĉe la kunfluejo de la Gango kaj Jamuna. La riveroj sur tri flankoj ĉirkaŭas la milionurbon.

Historio Redakti

Ekde regado de Mogola Imperio la imperiestro konstruis grandan fortikaĵon en Allahabad. Dum regado de la britoj en 1765 estis tie garnizono. En 1857 ankaŭ en Allahabad hinda ribelo okazis. Jawaharlal Nehru naskiĝis la 14-an de novembro 1889 en Allahabado. Ekde 2018 la oficiala loknomo estas Prajagraĝo.

Vidu ankaŭ Redakti

Klimato Redakti

En Allahabad estras tri sezonoj: varma seka somero, freŝa seka vintro kaj varma humida sezono. La somersezono daŭras de aprilo ĝis junio kie la temperaturoj estas de 40-45 °C. La vintrosezono daŭras de decembro ĝis februaro kun 10-22 °C, dume tre malofte malofte frostas. Neniam neĝas.

 
Universitato en Prajagraĝo

Vidindaĵoj Redakti

Vidu ankaŭ Redakti