Raĝo
Raĝo, el la sanskrito राजन् rājan, estas titolo por monarko aŭ princa reganto en la Hinda subkontinento kaj Sudorienta Azio.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Nainsukh_2013GB2044_jpg_l.jpg/300px-Nainsukh_2013GB2044_jpg_l.jpg)
La titolo havas longan historion en la Hinda subkontinento kaj Sudorienta Azio, kaj estis atestita jam el la Rigvedo, kie rājan- estas reganto, ekzemple la dāśarājñá, nome en la "Batalo de la dek reĝoj". Kvankam plej el la Hinduaj salutŝtatoj[1] estis regataj de maharaĝo, kelkaj el ili estis regataj de Raĝoj. Inter ili menciindas jenaj: Raĝuri, Ali Rajpur, Bilaspur, Ĉamba, Faridkot, Ĝabua, Mandi, Manipuro, Narsinghgarh, Pudukkottai, Rajgarh, Sailana, Samthar, Sitamau, kaj Suket.
Vidu ankaŭ
redaktiNotoj
redakti- ↑ Salutŝtatoj estis la hindiaj ŝtatoj kun regantoj agnoskitaj de la Brita Imperio kiel ricevantoj de kanonsalutoj.
Bibliografio
redakti- Derrett, J.D.M. "Rajadharma." en The Journal of Asian Studies, Vol. 35, No. 4 (Aug., 1976), pp. 597–609
- Drekmeier, Charles. Kingship and Community in Early India. Stanford: Stanford UP, 1962.
- Kane, Pandurang Vaman. 1968. History of Dharmaśāstra: (ancient and Mediæval Religious and Civil Law In India). [2a eld.] rev. kaj pli. Poona: Bhandarkar Oriental Research Institute.
- Lariviere, Richard W. 1989. "The Naradasmrti." University of Pennsylvania Studies on South Asia.