La Rigvedo (sanskrite ऋग्वेद, Ṛgveda, "Laŭd-vero") estas la plej frua el la kvar sanktaj skriboj de hinduismo, kiujn oni nomas la Vedoj. Ĝi konsistas el 1,017-1,028 himnoj (el kiuj multaj celas diversajn oferajn ritojn). Ilin entenas dek libroj, nomitaj Mandaloj. Tiu ĉi longa kolekto da mallongaj himnoj estas plejparte dediĉita al laŭdado pri la dioj. Tamen, ĝi enhavas ankaŭ disajn aludetojn al historiaj eventoj, precipe la luktado inter la fruaj vedaj popoloj (nomataj la Arjoj kaj iliaj malamikoj, la Dasoj. La nomoj de gedioj troveblaj en Rigvedo troviĝas ankaŭ ĉe multaj aliaj hindeŭrope parolantaj popoloj. Tio ĉi montras la antikvecon de la teksto. Elstaras interne de Rigvedo la gedioj Agnio, Dyaus Pitar, Indro, Prithivi Mater, Viŝnuo; ankaŭ la sankta Somo. Rigvedo finiĝis ĝis la jaro -1500. (de Mary Pat Fishser)

ऋग्वेद
hindua teksto • religia himno • Ŝruti • miscellany
Aŭtoroj
Aŭtoro Rishi
Lingvoj
Lingvo Veda sanskrito
Eldonado
Ĝenro religia teksto • sankta libro
vdr

Friedrich Max Müller, la unua notinda eŭropano studinta la Vedojn, rigardis Rigvedon kiel la solan "efektivan" Vedon; li argumentis, ke la aliaj (precipe Jaĝurvedo kaj Samavedo) estis apenaŭ pli ol ellaboraĵoj, parafrazoj kaj citadoj de ĝia teksto. Ĉi tial la baza teksto de Rigvedo estas aparte interesa el kaj historia kaj religia vidpunktoj. Ĝi registras tre fruan etapon en la evoluado de hinduismo, foje nomata la "veda" aŭ "arja" stadio de la religio, kiu havas intimajn ligojn al la antaŭzaratuŝtra religio de Persujo. Oni opinias ke kaj la Zoroastrismo kaj la veda hinduismo disvolviĝis el komuna antaŭa religia kulturo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti