En la historia veda religio Dyaus Pitar estas la patro de la ĉielo, edzo de Prithvi kaj patro de Agni kaj Indra (Rigvedo 4.17.4).

Lia origino povas esti spurita ĝis la ĉiela dio *Dyeus de la prahindeŭropa religio, kiu aperas en la greka lingvo kiel Zeŭso patēr (akuzativo Día, genitivo Diòs), en la latina lingvo kiel Jupitero (de la arkaika latina termino Iovis pater, "patro de la ĉielo"), en la slava mitologio kiel RodDiv, kaj en la nord-ĝermana mitologio kiel Tyr.

En la sankta verko Rigvedo, Dyaus Pitar apperas en la himnoj 1.89, 1.90, 1.164, 1.191 kaj 4.1.

En la rigveda himno 1.89.4b, Pitar Dyaus "patro ĉielo" apperas flanke de Mata Prithvi "patrino tero".

Laŭ la himno 10.90 (puruṣa sūkta), oni skribas ke Dyaus estis kreita el la kapo de la praestaĵo Puruŝa.

En la historia arto, li aperas en du diversaj formoj: kiel ruĝa taŭro kiu muĝas tondron, aŭ kiel nigra ĉevalo dekorita per perloj, kiuj simboligu la stelojn.

Literaturo redakti

  • Thomas Oberlies, Die Religion des Rgveda, Vieno 1998 germane