Ŝruti, ShrutiShruthi (sanskrite श्रुति, en IAST3 Śruti, [ɕrʊtɪ] en IPA) en Sanskrito signifas "aŭdata" kun la intenco de ‘tio aŭskultita rekte el Dio’ kaj referencas al la korpuso de la plej aŭtoritataj, antikvaj religiaj tekstoj kiuj enhavas la centran kanonon de Hinduismo.[1] La Manusmriti asertas, ke Śrutistu vedo vigneyah (en Sanskrito: श्रुतिस्तु वेदो विज्ञेय:, laŭvorte signifas "sciu, ke Vedoj estas Śruti"). Tiel, ĝi inkludus la kvar Vedojn inklude de ties kvar tipojn de enmetitaj tekstoj — nome "samhita", la fruaj Upaniŝadoj, la brahmana-j, la aranjaka-j.[2][3]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj

Njája
Vaišéšika
Sánkhja
Jogo
Karma Mimamsa
Vedanto
Advaita Viŝiŝtadvaita Dvaita

Neortodoksaj skoloj

Ĉarvaka
Ĝajnismo
Budhismo
Hinajano Mahajano
Vaĝrajano Theravado

Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

Śruti estis varie priskribita kiel rivelado tra anubhava (rekta sperto),[4] aŭ de unuaranga origino konstatita de antikvaj "riŝi-oj".[1] En Hindua tradicio, ili estis referencitaj kiel apauruṣeya (ne kreitaj de homoj).[5] La Śruti tekstoj mem asertas, ke ili estis lerte kreitaj de "riŝi-oj" (saĝuloj), post ricevo de inspirita kreivo, ĝuste kiel ĉarpentisto konstruas ĉaron.[6]

Ĉiuj ses ortodoksaj skoloj de Hinduismo akceptas la aŭtoritaton de śruti,[7][8] sed multajfakuloj en tiuj skoloj malakceptas, ke la śruti estas dia.[9][10] Nāstika (heterodoksaj) filozofioj kiel la Cārvāka ne akceptis la aŭtoritaton de śruti kaj konsideris ilin malpuraj homaj verkoj.[11][12] Populara citaĵo pri la suprema aŭtoritato estas ke Śruti povas esti trovita en "Manusmriti" (Adhyaya 1, Mantro 132) nome Dharma jijñāsamānam pramāṇam paramam śrutih (en Sanskrito: धर्मं जिज्ञासमानानां प्रमाणं परमं श्रुतिः, laŭvorte "Por tiuj kiuj serĉas la sciaron de la sankta leĝo la suprema aŭtoritato estas la rivelo (Śruti )").

Śruti diferencas el aliaj fontoj de Hindua filozofio, partikulare de smṛti "kio estas memorita" aŭ teksta materialo. Tiuj verkoj etendas al multo de la historio de Hinduismo, dekomence kun la plej fruaj konataj tekstoj kaj fine kun la plej frua historia periodo kun la postaj Upaniŝadoj.[13] El śruti, nur la Upaniŝadoj estas amplekse konataj, kaj la centraj ideoj de la Upaniŝada śruti estas la spirita kerno de Hinduoj.[14][15]

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 James Lochtefeld (2002), "Shruti", The Illustrated Encyclopedia of Hinduism, Vol. 2: N–Z, Rosen Publishing. (ISBN 9780823931798), p. 645
  2. Wendy Doniger O'Flaherty (1988), Textual Sources for the Study of Hinduism, Manchester University Press, (ISBN 0-7190-1867-6), pages 2-3
  3. A Bhattacharya (2006), Hinduism: Introduction to Scriptures and Theology, (ISBN 978-0595384556), pp. 8-14
  4. Michael Myers. (2013) Brahman: A Comparative Theology. Routledge, p. 104–112. ISBN 978-1-136-83572-8.
  5. P Bilimoria (1998), 'The Idea of Authorless Revelation', in Indian Philosophy of Religion (Editor: Roy Perrett), (ISBN 978-94-010-7609-8), Springer Netherlands, pp. 3, 143-166
  6. Hartmut Scharfe (2002), Handbook of Oriental Studies, BRILL Academic, (ISBN 978-9004125568), pp. 13-14
  7. Klaus Klostermaier (2007), Hinduism: A Beginner's Guide, (ISBN 978-1851685387), Ĉapitro 2, p. 26
  8. Elisa Freschi (2012): La Vedoj ne estas deontologiaj aŭtoritatoj en absoluta senco kaj povas esti malobeitaj, sed ankoraŭ agnoskitaj kiel deontologia epistemologia aŭtoritato fare de Hindua ortodoksa skolo; Elisa Freschi (2012), Duty, Language and Exegesis in Prabhakara Mimamsa, BRILL, (ISBN 978-9004222601), p. 62 (Noto: Tiu diferenco inter epistemologia kaj deontologia aŭtoritato estas prava por ĉiuj hindiaj religioj)
  9. Roy Perrett (1998), Hindu Ethics: A Philosophical Study, University of Hawaii Press, ISBN 978-0824820855, pp. 16-18
  10. P Bilimoria (1990), Hindu Doubts About God - Towards a Mīmāmsā Deconstruction, International Philosophical Quarterly, Volume 30, Issue 4, pp. 481-499
  11. Richard Hayes (2000), en Philosophy of Religion: Indian Philosophy (Editor:Roy Perrett), Routledge, ISBN 978-0815336112, pp. 187-212
  12. Origina Sanskrita versio: Sarvasiddhanta Samgraha, pp. 3-7;. Anglalingva versio: The Charvaka System kun komentaroj de Madhava Acharya, Tradukistoj: Cowell kaj Gough (1882), pp. 5-9
  13. Flood, Gavin. pp. 39.
  14. Wendy Doniger (1990), Textual Sources for the Study of Hinduism, 1a Eld., University of Chicago Press, (ISBN 978-0226618470), pp. 2-3; Citaĵo: "The Upanishads supply the basis of later Hindu philosophy; they alone of the Vedic corpus are widely known and quoted by most well-educated Hindus, and their central ideas have also become a part of the spiritual arsenal of rank-and-file Hindus."
  15. Patrick Olivelle (2014), The Early Upanisads, Oxford University Press, (ISBN 978-0195352429), p. 3; Citaĵo: "Even though theoretically the whole of vedic corpus is accepted as revealed truth [śruti], in reality it is the Upanishads that have continued to influence the life and thought of the various religious traditions that we have come to call Hindu.