Leĝoj de Manuo

(Alidirektita el Manusmriti)

La Leĝoj de Manuo (en Sanskrito मानवधर्मशास्त्र Mānava-Dharmaśāstra kaj ankaŭ Manusmriti) estas la plej fama kaj plej grava teksto de la Darmoŝastra tradicio de pratempa Hindujo.[1] Darmoŝastro signifas la hinduan kleran tradicion (ŝastro) pri la juraj kaj religiaj devoj (darmo) de la homoj. La Leĝoj de Manuo ne estis la unua teksto de tiu ĉi tradicio, sed ĝi kombinas fruajn darmajn tekstojn (specife tiujn, kiuj nomiĝas la Darmosutroj) kun ideoj de la rilata Arthaŝastra tradicio (koncerne ŝtatkonstruo) por krei novan tekstformon.[2] La verko estas regule kaj abunde citita en malfruaj tekstoj kaj komentaroj pri darmo. Dum la frua kolonia periodo de la Britoj en Hindujo, la Leĝojn de Manuo elektis hindologisto kaj brita juĝisto William Jones por la fondo de la nova jura sistemo por la Hinduoj en Brita Hindujo, la tiel nomata Hindua juro. Jones tradukis unua foje la tekston al la angla, kaj ĉi tiun tradukon (kaj, malfrue, tiujn de aliaj tekstoj) uzis la britaj kortumoj por juĝi la aferojn inter Hinduoj.[3]

Fono redakti

Manuo estis la nomo de la unua homo laŭ hindua kredo same kiel la unua bramano se temas pri rego de la teron, tiu kiu savis la homaron de la inundo. Mano estis konata kiel tute honesta viro kaj tial gajnis la kromnomon "Satyavrata" - "viro kies ĵuro estas vera", lia edzino estis nomita Shraddha - kredo.

Laŭ diversaj akademiuloj, la verkado de la leĝoj okazis inter la 3-a jarcento a.K. ĝis la unua jarcento p.K.

Manusmriti ne estas nur aro de reguloj sed tuta vivmaniero, kiu inkluzivas ĉiujn areojn de vivo ĝis la plej malgrandaj detaloj. La kvin plej gravaj deliktoj laŭ Manuo estas: mortigi braminon, drinki, ŝteli, amori kun la edzino de la guruo aŭ sociumi kun persono kiu faris unu el tiuj deliktoj.

Enhavo redakti

La Libro de la Leĝo de Manuo enhavas 2685 versojn aŭ instrukciojn dividitajn en 12 librojn aŭ ĉapitrojn. La libroj traktas ĉiujn areojn de vivo sed ĉiu libro emfazas unu temon pli ol la aliaj, la divido en libroj estas:

Libro 1 - Origino de la Mondo (119 versoj)

Libro 2 - Fonto de la Leĝo (249 versoj)

Libroj 3–4 - Rilato inter la kvar malsamaj varnoj (286 + 260, kune 546 versoj), reguloj pri geedziĝo, gastamo, socia konduto de domposedantoj.

Libro 5 - Malpermesitaj manĝaĵoj, kiel adori la diojn kaj kio estas la taŭga traktado de virinoj (169 versoj)

Libro 6 - reguloj de asketismo (97 versoj)

Libro 7 - Leĝo de la Reĝo kaj Liaj devoj (226 versoj)

Libro 8 - Juro kaj Justeco (420 versoj)

Libro 9 - Rilatoj Inter viroj kaj virinoj en la familio kaj iliaj devoj (336 Versoj)

Libro 10 - Kio estas la devoj de la diversaj membroj (131 versoj)

Libro 11 - Asketismo kaj indulgo (266 versoj)

Libro 12 - La kvar celoj de la vivo de homo (126 versoj)

La leĝoj de Manuo diktas la konduton, devojn kaj interagojn inter la kvar varnoj. La efektivigo de tiuj leĝoj kondukis al la ekzistanta socia ordon al la nuntempo de la kastoj en Barato. Aldone al la kvar varnoj, Manuo ankaŭ rilatis al tiuj kiuj ne estas inkluditaj en la kastsistemo, tiuj nomitaj DalitojHarijano kaj en la pasinteco nomis ilin malpuruloj, netuŝeblaj aŭ la forpelituloj. Manuo nomis ilin hundomanĝantoj, trudis al ili la malestimindajn laborlokojn (kiel kloakaĵforigo, ledoprilaborado) kaj regis ke ili ne devas posedi posedaĵon. Tiu kiu korpe tuŝas la Daliton, tiu devas esti purigita simile al tiu, kiu tuŝas virinon dum ŝia menstruo. Ĝenerale, virinoj laŭ Manuo ne havas siajn proprajn rajtojn kaj devas esti sub la aŭspicioj de viro (patro, edzo, frato aŭ eĉ filo). Manuo dekretis ke vidvino ne rajtis reedziĝi kaj malpermesis virinojn forlasi siajn edzojn, eĉ se li estis daŭre en malbona humoro.

En tiuj leĝoj Manuo deklaras ke la Vedoj ne devas esti apelaciitaj kaj emfazas la temon de socia kaj religia engaĝiĝo (Dharmo), laŭ la Manusmriti, kiu forlasas siajn devojn estos forpelita de la grupo (lia jati) kaj en la venonta reenkarniĝo estos. naskita en malsuperan klason.

En moderna Barato redakti

En la 20-a jarcento, dr-o B. R. Ambedkar opiniis, ke la Leĝoj de Manuo kulpis pri la sistemo de kastoj en Barato, kaj protestis publike forbruligante la verkon la 25-an de Decembro de 1927.[4] Mahatma Gandhi kontraŭis la forbruligadon de la verko, dirante ke la moderna sistemo de kastoj ne rilatas al hinduismo. Laŭ Gandhi, la teksto prezentas malsamajn profesiojn kaj interesojn, kaj ne indikas rajtojn, sed devojn de ĉiu homo. Laŭ li, la verko diras, ke ĉiu laboro, de instruisto ĝis purigisto, estas bezonata kaj same valora.[4]

Referencoj redakti

  1. Olivelle, The Law Code of Manu, xvi.
  2. Olivelle, The Law Code of Manu, xviii-xx.
  3. Jones, The Institutes of Hindu Law: Or, The Ordinances of Manu.
  4. 4,0 4,1 Dirks 2001, p. 266-269.

Bibliografio redakti