Ĝatio

(Alidirektita el Jati)

Ĝatio (jāti) indikas la malsamajn hinduismajn kastojn, en kiuj tradicie estis dividita la hinduisma socio en Barato. Ĉiu ĝatio estis ligita al iu aparta laboro, kaj la homoj kiuj apartenis al ĝatio ofte ĉiuj havis iun apartan familian nomon, kiu rilatis al tiu laboro. Oni apartenis al ĝatio ĉar oni naskiĝi ene de ĝi, kaj homoj ne povis ŝanĝi sian ĝation dumvive aŭ geedziĝi kun persono de alia ĝatio.

En Barato ekzistas miloj da ĝatioj, multaj el kiuj estas koncentritaj en apartaj regionoj. Nuntempe en Barato homoj ne plu necese faras la laboron, kiu estas kunligita kun ilia ĝatio, ankaŭ se tio ankoraŭ estas sufiĉe kutima. La kasta sistemo ankoraŭ estas grava en nuntempa Barato kaj la plej multo da geedziĝoj ankoraŭ okazas ene de la sama kasto.

Bildaro redakti