Kasto

speco de socia tavoligo
(Alidirektita el Kastsistemo)

Kasto estas rigida socia klaso en kiu homo naskiĝas kaj apenaŭ povas liberiĝi de ĝi. Ĝenerale la kasto estas hereda, pli-malpli ekskluzivema klaso, en aliaj sociformoj.

Ĉi tiu socia statuso konstruas la identecon de la persono, inkluzive de la gamo de liaj eblaj okupoj, kutimoj, ritoj, la normoj per kiuj li kondutos, la sistemo de simboloj al kiuj li estas engaĝita, kaj pli. Kast-bazita socia sistemo estas endogama tavoligita sistemo kiu klasifikas siajn membrojn laŭ la origino de la gepatroj, tiel ke socia moviĝeblo inter la diversaj kastoj estas preskaŭ neebla.

En Hindio, la kasto estas hereda socia klaso, kies membroj estas socie egalaj, samreligiaj kaj kutime sammetiaj, kaj ne havas sociajn rilatojn kun la membroj de aliaj kastoj. La unua kasto estas tiu de bramanoj, la lasta tiu de la manlaboristoj. Ekzistas komplika sistemo de sub-kastoj. Ankaŭ en Nepalo ekzistas simila kastosistemo, ĉar la kastosistemo ligiĝas al hinduisma religio. La sistemo estas ĉefe Hinda sed ankaŭ povas esti trovita en aliaj lokoj, kiel ekzemple la Zoroastriana pastraro, kolordividaĵo dum rasapartismo en Sud-Afriko, la hebreaj kohenoj kaj levidoj, aŭ la moderna socia kliko de la eg-industriistoj kaj similaj.

En antaŭmodernaj tempoj la kastismo estis ofta en diversaj kulturoj ĉirkaŭ la mondo, kiel ekzemple en feŭda Japanio, Ĉinio, Eŭropo (kie ĝi estis nomita Etat).

Kasto ne estas sekto, do male al ofta miskompreniĝo en parola lingvo, la kastismo ne estas sistemo de sektoj.

En HindioRedakti

Dum la historio de Hindio, kaj kun la arja konkero (ĉirkaŭ 1500 a.K.), ekzistantaj klasoj en Hindio estis kreitaj, kiuj daŭruas ĝis hodiaŭ. Laŭ nuntempaj teorioj, la arjoj kunportis al Hindio la kastsistemon kaj ankaŭ la Vedoj (religiaj skribaĵoj), kiuj subtenas tiun ĉi metodon.

La ĉefdivido de la kastismo estas en varnoj (socia statuso) kaj ene de ĝi sekundara dividado en milojn da ĵatio (profesioj). La supra varno - pastroj/braminoj, la dua varno - militistoj, la tria varno - komercistoj, kaj la kvara varno - laboristoj. Alia varno ekster la rango de varnoj kaj je la fundo de ili ĉiuj estas la malpura varno (konata kiel "Dalit"), kaj ĝi ankaŭ havas apartajn kastojn (kasto de rabatakantoj, kasto de rubaĵkolektistoj kaj similaj).

La traduko de la vorto Varna estas "koloro": la pli helaj koloroj estis ĉe la supro de la hierarkio, kaj la malhelaj koloroj - malsupre.

La baratanoj kredas je reenkarniĝo. Ilia kredo estas ke nur la korpo de homo mortas, dum la animo pasas en la mondon de la dioj kaj de tie ruliĝas en alian korpon, de homobesto. Tial la sufero aŭ riĉeco de homo en ĉi tiu mondo estas rezulto de liaj agoj en la antaŭa enkarniĝo.

Kostumoj: Aparteno al speciala kasto postulas manierojn de konduto, kaj inter la samkastanoj mem kaj inter la kastanoj kaj aliaj kastaj membroj. Ekzemple - iuj kastoj malpermesas manĝi iujn manĝaĵojn aŭ fizikan kontakton kun membroj de aliaj kastoj. Membroj de la supera kasto ne rajtas geedziĝi kun vidvinoj, kaj ekzistas kastoj kiuj estas devontigitaj al portado de certaj vestaĵoj aŭ vestaĵoj de certaj koloroj.

Lingva notoRedakti

La vorto kasto devenas el la portugala vorto casta (speco de vinbero). Portugaloj, kiuj alvenis Hindion, uzis tiun vorton por koncepto tute nova al ili, kaj de la portugala lingvo la vorto iris al aliaj eŭropaj lingvoj.[mankas fonto]

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti