“La Sinjoro diris al Moseo: "Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: 12 Jen Mi prenis la Levidojn el inter la Izraelidoj anstataŭ ĉiuj unuenaskitoj uterelirintoj el la Izraelidoj; La Levidoj estu do Miaj." (Nombroj 3,11) Hebree: וַאֲנִי הִנֵּה לָקַחְתִּי אֶת-הַלְוִיִּם, מִתּוֹךְ בְּנֵי יִשְׂרָאֵל, תַּחַת כָּל-בְּכוֹר פֶּטֶר רֶחֶם, מִבְּנֵי יִשְׂרָאֵל; וְהָיוּ לִי, הַלְוִיִּם .וַיְדַבֵּר יְהוָה, אֶל-מֹשֶׁה לֵּאמֹר.

Levido
Q110158255
judoj
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Simbolo de la tribo de Levi.

La Levido estis membro de la dekdu triboj de Izraelo, nome de Levi.
Al levidoj estis konfidita la tasko gardi la tabernaklon kaj la Templon de Jerusalemo. La sacerdota linio de Aaron (parto de la Levidoj, kaj kies membroj estis diritaj cohanim), konkrete okupiĝis pri la ritaj oferoj dum la aliaj Levidoj zorgis pri la kanto, sono kaj asistado. La Levidoj estas priskribitaj kiel la hededaĵo de Dio, lia "posedaĵo"; la levida taĉmento translokigis, piednude, la keston de la Interligo. Unika inter la dekdu tribo, ili ne obtenis iun ajn parton de la Izraela Lando ĉar servi al Dio estis ilia heredaĵo.
Paralele, en batalo ili havis la taskon gardi la Interligan keston, sen aliaj partopreniĝo en la milito.
Ili vivloĝis en la levidaj urboj, disaj inter la tuta Izraelio, kaj salajriĝis per la dekonaĵoj. La Levidoj estis elektitaj por tia speciala rolo ĉar, dum ili estis en Egiptio kaj poste dum la “peko de la ora bovido” ili restis fidelaj al la kredo de siaj patroj: ili nek adoris la oran bovidon kaj nek kontraŭis Moseon kiu membris en la sama tribo.
Laŭ midraŝo, ili, dum la ekzilo babilona rifuzis kanti por la dioj de Nebukadnecar la 2-a [1].
La koloroj de ilia ŝildo estas la blanko, la nigro kaj la ruĝo.

Torao redakti

En la Torao al la levido oni delegis helpajn taskojn malsuperajn al tiuj de la sacerdotoj en la mastrumado de la religia kulto. Tiu historia medio referencas al la periodo de la migrado en la Sinaja dezerto (13-12-aj jarcento a.K), sed la ekzegezistoj konsideras tiujn tekstojn retroprojekcio de la situacio propra de la dua templo, rekonstruita en la 4-a jarcento, dum kiu estis definitive redaktitaj ankaŭ la Toraaj tekstoj (vidu en Hipotezo dokumenta).

Laŭ la libro de la Nombroj la praaj funkcioj de la levidoj, dividitaj laŭfamilie, estis tiaj:

  • filoj de Keat: translokigo de la “Mishkan”, de la tabernaklo konstruita de Moseo laŭ rekta dia instruo;
  • filoj de Ghereshon: translokigo de la tolaĵoj de la Loĝejo;
  • filoj de Merari: translokigo kaj muntado de la Loĝeja strukturo.

La kulta servo komenciĝis kun la aĝo de 25 jaroj kaj ĉesis kun tiu de 50 jaroj.

Iuj pasaĵoj de la Torao parolas pri “levidoj sacerdotoj”. Tiuj esprimoj, je malfacila interpreto, eble sugestas ke la limoj inter la sacerdotoj (descendantaj el la levida Aaron) kaj la aliaj levidoj estis, en iuj epokoj, sufiĉe subtila .

En Kanaano redakti

En Kaanano la lividaro loĝis inter la popolo de la aliaj dekunu triboj, 48 malgradaj urboj, Al ilia vivsubteno kontribuis la dekonaĵoj sed diversaj levidoj provizis ankaŭ per agrikulturista kaj paŝtista laboroj.
Epoke de la unua templo (10-a /6-a jarcentoj), la levidoj zorgis pri la kanto kaj aliaj pliperfektiĝoj de la dia kulto, kiuj, poste almenaŭ parte, en la kristana tradicio, transformiĝis en la servoj de la akolitoj kaj aliaj figuroj. Ĉar, certepoke, oni permesis, fakte, la alestiĝo de duarangaj altaroj inter la fora popolo aŭ en “altaĵoj” formale dediĉitaj al YHWH-Dio, levidoj, fakte, ricevis la taskon zorgi pri ili. (Jeĥezkel 44,10-14).

Epoke de la reveno el la babilona ekzilo, en la periodo de la dua templo (6-a/5-a jarcentoj), la levidoj revestis, krom liturgiaj funkcioj, ŝlosilorolon en la reorganizado de la socio kaj de la hebrea kulto, direktita de Ezra.

Sinsekva tradicio redakti

En la Nova Testamento, levido kaj sacerdoto aperas en la Parabolo de la bona samariano (Evangelio laŭ Luko (10,32).[2] En la Agoj de la Apostoloj, levido kromnomita “Barnabaso”, origina de Kipro, fariĝas disĉiplo de Jesuo kaj konulo de Paŭlo. Ankaŭ la evangeliisto Marko, ĉar kuzo de Barnabaso, estis judo apartenanta al la tribo de Levi.

Hodiaŭ la Levidoj havas nur reziduan rolon en la juda religio: ili estas rajtigita legi la Toraon tuj post la sacerdotoj kaj estas ilia tasko lavi la manojn de la benontaj sacerdotoj.

Notoj redakti

  1. Psalmo 137
  2. Tiuj du protagonistoj rezignas helpi la vunditon eble por ke tuŝante sangon aŭ mortinton ili akirus religian malpurecon el kiu ili devus sin purigi per longaj religiaj ritoj kaj dume ne povis senkulpe servi en la Templo.

Vidu ankaŭ redakti