Kesto de Interligo

sanktaĵo laŭ juda kaj kristana tradicio, kiu entenis la du ŝtontabulojn de la Dekalogo

La Kesto de Interligo estis sanktaĵo laŭ juda kaj kristana tradicio. Ĝi entenis dum la bibliaj tempoj la du ŝtontabulojn de la Dekalogo, kiujn ricevis Moseo de Dio, ankaŭ vazon enhavantan iom da manao kaj la bastonon de Aaron. Ĝi estis ornamita, kun orlamenoj kovrita lignokesto.

La Kesto de la Interligo portita en la Templon

Eliro 25/10-22 : "Kaj ili faru keston el akacia ligno; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo, kaj unu ulno kaj duono ĝia alto. Kaj tegu ĝin per pura oro, interne kaj ekstere tegu ĝin, kaj faru sur ĝi oran kronon ĉirkaŭe. Kaj fandu por ĝi kvar orajn ringojn, kaj alfortikigu ilin sur ĝiaj kvar anguloj: du ringojn sur unu ĝia flanko kaj du ringojn sur ĝia alia flanko. Kaj faru stangojn el akacia ligno kaj tegu ilin per oro. Kaj metu la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la kesto, por porti la keston per ili. En la ringoj de la kesto devas esti la stangoj; ili ne estu prenataj for de ĝi. Kaj en la keston enmetu la Ateston, kiun Mi donos al vi. Kaj faru fermoplaton el pura oro; du ulnoj kaj duono estu ĝia longo, kaj unu ulno kaj duono ĝia larĝo. Kaj faru du kerubojn el oro; per forĝa laboro faru ilin ĉe la du randoj de la fermoplato. Faru unu kerubon ĉe unu flanko kaj unu kerubon ĉe la alia flanko; elstarantaj el la fermoplato faru la kerubojn, sur ĝiaj du flankoj. Kaj la keruboj estu etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizaĝoj estu unu kontraŭ la alia; al la fermoplato estu turnitaj la vizaĝoj de la keruboj. Kaj metu la fermoplaton sur la keston supre, kaj en la keston metu la ateston, kiun Mi donos al vi. Kaj Mi aperados al vi tie, kaj Mi parolados kun vi super la fermoplato, el inter la du keruboj, kiuj estos super la kesto de atesto, pri ĉio, kion Mi ordonos al vi por la Izraelidoj."

Dum migrado de la judoj tra la dezerto, ĝin kunportis la pastra genro de levidoj. Post setliĝo sur la "tero de promesoj", Kanaano, oni rezervis la keston en la urbo Ŝilo, sed oni fojfoje kunportis kun si al militiroj.

La keston transportis al Jerusalemo reĝo Davido kaj ĝin lokigis Salomono en la templon.

Oni rezervis la keston de interligo en la praa jerusalema templo, en la tabernaklo, en la plej interna sanktejo. Ĝin povis vidi eĉ la juda ĉefpastro nur unufoje en la jaro, dum la jomkipuro (tago de la ĝenerala peko-pardono).

Epistolo al la Hebreoj 9/1-7 : "Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan. Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo; kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo, havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo, kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli. Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn; sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;"

La fina sorto de la interligo-kesto ne estas konata. Ĝi malaperis post la detruo de la urbo kaj de la templo de Jerusalemo far la babilona reĝo Nebukadnecar en 586 antaŭ nia erao... plej verŝajne ĝi neniiĝis.

Dua Libro de la Kronikoj 36/15-19 : "La Eternulo, Dio de iliaj patroj, avertadis ilin per Siaj senditoj, konstante avertadis, ĉar Li domaĝis Sian popolon kaj Sian loĝejon. Sed ili mokis la senditojn de Dio, malŝatis Liajn vortojn, kaj ridis pri Liaj profetoj, ĝis la kolero de la Eternulo leviĝis kontraŭ Lian popolon tiel, ke saniĝo fariĝis ne ebla. Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon. Kaj ĉiujn objektojn el la domo de Dio, la grandajn kaj la malgrandajn, kaj la trezorojn de la domo de la Eternulo, kaj la trezorojn de la reĝo kaj de liaj altranguloj, ĉion li transportis en Babelon. Kaj ili forbruligis la domon de Dio kaj detruis la muregojn de Jerusalem, kaj ĉiujn ĝiajn palacojn ili forbruligis per fajro, kaj ĉiujn ĝiajn plej karajn objektojn ili neniigis."

Preĝejo en Aksumo kie estus konservita portempe la Kesto de la Interligo

Sed ekszitas aliaj legendoj pri ĝi...

  • Laŭ la Dua Libro de la Makabeoj 2/4-8, antaŭ la detruo de Jerusalemo la profeto Jeremia kaŝintus la Keston de la Interligo en groto de la monto Nebo nun forgesita. Ĝi reaperontus dum la mesiaj tempoj.
  • Laŭ la libro Kebra Nagast, okaze de sia vizito al Jerusalemo la keston ŝtelintus la etiopa reĝo Meneliko la 1-a, kiu estis la nelegitima filo de Salomono kaj de la reĝino de Ŝeba. Ĝi unue estus konservita sur insulo de la lago Tana, kaj poste transportita dum la 4-a jarcento okaze de la kristaniĝo de la lando en la plejsanktejon de la kristana preĝejo "Sankta Maria de Ciono" ĉe Aksumo. Nuntempe ĝi estus konservita en la katedralo kaj protektita de gardisto, kiu tre malofte eliras el la sanktejo kaj estas la unsola homo rajtigita vidi la Keston.

Vidu ankaŭ redakti