Malfermi la ĉefan menuon

En sociologio, socia rangosocia statuso preskribas la socian pozicion kiun individuo okupas ene de socio aŭ en socia grupo de personoj.

TipojRedakti

La socia statuso dividiĝas en kvar tipoj:

Atribuita statusoRedakti

Estas tiu kiu rezultas pere de antaŭestaj sociaj faktoroj tiaj kiaj raso, sekso, aĝo, ciklo de vivo, klaso, kasto, ktp.

Akirita statusoRedakti

Rezultas de la atribuo al la persono baze sur valoroj aŭ agoj. Ekzemploj estas la muziksteluloj, la aktoroj, atletoj aŭ sportistoj, scienculoj, ktp. Sed ankaŭ povus inkludi tiuj de patro, patrino, estro, licenciulo, estas ĉiuj tiuj pozicioj kiujn la individuo akiras laŭlonge de sia vivo; ili ne estas ligitaj al ties naskiĝo. La rango estas determinitaj de la socio, sekve ili povas varii pro la tempo aŭ la karakterizaĵoj kiel la kulturo aŭ valoroj kaj normoj kiuj socio donita determinas kiel propra.

Al la rango ankaŭ estas asociita grado aŭ nivelo de prestiĝo determinita. En la socioj la prestiĝo estas distribuita en formo diferenca konsentite al la socia rango kiun la persono havas. Ekzemple kuracisto havas pli da prestiĝo ol stratbalaisto. Tamen, ili povas produkti nekonsiston de socia rango kiam ne ekzistas interkonsento inter kiel la rango estas taksita je areo en rilato al alia. Tipa ekzemplo estas tiu de instruistoj, se tiuj estas tre bone taksitaj kiel edukistoj kaj sociaj agentoj grava en la lernejo kaj antaŭ la komunumo eduka en terminoj de la rekompencoj kiujn la socio al ili donas, komprenu salajron kaj laborkondiĉojn, ili ebl estas tre malalte taksataj en rilato al koncerna socia taksado.

Objektiva statusoRedakti

Rango atribuita de la socio, la kulturo aŭ pro la aparta grupo en kiu disvolviĝas la persono kaj kiu estas akirita plenumante iun aŭ plurajn de la kriterioj kiuj lin determinas (riĉeco, kion faras en la socio, la trafo kaj la povo de la kono, la okupacio aŭ aktiveco, karakterizaj fizikoj, ktp.). Aŭ aliaj determinitaj por ĉiu grupo.[1]

Subjektiva statusoRedakti

Rango kiun persono kredas havi sen posedi neniu aprobon ĉu socian aŭ kulturan kaj sen plenumi iun kriterion kiu subportas la rangon pri kiu tiu faras elmontron.[2]

Inter animalojRedakti

Ĉe zoologio kaj etologio la koncepto havas aliajn signifojn specifajn inter diversaj speciojtaksonoj, ekzemple abeloj, simioj, birdoj ktp.

NotojRedakti

  1. (Carmona, Cesar. El poder y la agresividad (2009). Tezo. Universidad de Antioquia)
  2. (Carmona, Cesar. El poder y la agresividad (2009). Tezo. Universidad de Antioquia)