Smriti

(Alidirektita el Smṛti)

Smriti (Smṛti) (sanskrite स्मृति, IAST: Smṛti), laŭvorte "kio estas memorita" estas korpuso de Hinduismaj tekstoj kutime atribuitaj al aŭtoro, tradicie verkitaj, kontraste kun Śruti (la Veda literaturo) konsiderata senaŭtoraj, kiuj estis transmititaj parole tra generacioj kaj fiksitaj.[1] Smriti estas derivata duaranga verko kaj estas konsiderata malpli aŭtoritata ol Sruti en Hinduismo, escepte por la Mimamsa skolo de Hindua filozofio.[2][3][4] La aŭtoritato de smriti akceptita de ortodoksaj skoloj, estas derivita el tiu de ŝruti, sur kiu ĝi estas bazita.[5][6]

Serio de artikoloj pri
Hinda filozofio

ÓM
Ortodoksaj skoloj
Neortodoksaj skoloj
Granda personecoj

Antikvo
Kapila Patanĝali Gótama
Kanada Ĝaimini Vjása Markandéja Pánini
Mezepoko
Adi Ŝankara Ramanuĝa Madhva
Nimbarka Vallabha Madhusūdana
Namadéva Tukaram Tulsidas Kabir Vasugupta Ĉaitanja
Novepoko
Sri Ramakriŝna
Mohandas Karamchand Gandhi
S. Radhakriŝnan
Svami Vivékananda
Ramana Maharŝi
Sri Aŭrobindo
Svami Sivananda
Ánanda Ĉómarasvami

La Smrti literaturo estas korpuso de diversaj variaj tekstoj.[2] Tiu korpuso inkludas, sed ne estas limigita al la ses Vedanga (nome helposciencoj en la Vedoj), nome eposo (la Mahabarato kaj Ramaĝano), la Darmosutroj kaj Darmoŝastroj (aŭ Smritiśāstras), la Arthasaśāstra, la Puranoj, la Kāvya aŭ poezia literaturo, etenda Bhasya (revizioj kaj komentarioj en Ŝruti kaj ne-Ŝruti tekstoj), kaj nombraj Nibandhas (digestoj) pri politiko, etiko (Nitisastra),[7] kulturo, arto kaj socio.[8][9]

Ĉiu Smriti teksto ekzistas en multaj versioj, kun multaj diferencaj interpretoj.[1] Smriti estis konsiderata flua kaj libere reverkita de iu ajn en antikva kaj mezepoka Hindua tradicio.[1][3]

Tradicio: la postvedaj skriboj redakti

 
Paĝo de la Mahabarato.

La Vedoj estas konataj sub la nomo ŝruti (tio, kio estis revelaciita). La pli novaj libroj estas nomataj smriti (tio, kio estas memorigitamemoro/tradicio). La literaturo ŝruti estas skribita en veda sanskrito, sed la tekstoj smriti en klasika (pli facila) sanskrito, kaj iuj eĉ en prakrito, la komuna lingvo. Ĉar alireblaj al ĉiuj la tekstoj smriti estis rapide tre populara en ĉiuj tavoloj de la hinda socio. Eĉ nuntempe la plimulto de la hindoj pli bone konas la literaturon smriti ol ŝruti.

La aro de la smriti-tekstoj estas la populara ekvivalento de la ŝruti, per la historioj de dioj kaj herooj ĝi instruas la hindan pensadon. La plej multaj tekstoj referencas al la sanktaj vedoj, ilia celo estas malkodigi kaj instrui la antikvajn mesaĝojn al la popolo. Tamen tiu literaturo ne estas malpli valora ol la ŝruti, kontraŭe ĝi estas tre riĉa kaj prezentas filozofajn dialogojn tre profundajn.

La tekstoj smriti estas:

  • la itihasa-oj: eposoj kiel la Ramajano kaj la Mahabarato (entenanta la Bagavadgiton).
  • la puranoj aŭ mitaj tekstoj, kiuj temas pri apartaj aspektoj de la dieco. Inter la ĉefaj estas dek ok, la plej popularaj verkoj de Hindujo.
  • la agama-oj, teologiaj tekstoj, entute dudek ok, kompletitaj de la upagama-oj kaj
  • la darsana-oj, filozofaj tekstoj.
  • La dharmashastra-oj (aŭ leĝlibroj) estas ankaŭ parto de la smriti. De tempo al tempo estiĝis grandaj leĝdonantoj, kiel ekzemple Manu, Jajnavalkia kaj Parasara, kiuj kodigis la ekzistantajn leĝojn kaj forprenis malnovajn regulojn por certigi, ke la hindua vivmaniero restu taŭga samtempe al la veda ideo kaj al la epoko. Sed, ĉar la religio hindua ne havas dogmon la smriti-tekstoj ne estas devige akceptitaj de ĉiuj hinduoj. Fakte iuj eĉ diras, ke la britoj popularigis la Manu-smriti por establi ununuran leĝkodon al la hinduoj.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Wendy Doniger O'Flaherty (1988), Textual Sources for the Study of Hinduism, Manchester University Press, (ISBN 0-7190-1867-6), pp. 2-3
  2. 2,0 2,1 James Lochtefeld (2002), "Smrti", The Illustrated Encyclopedia of Hinduism, Vol. 2: N–Z, Rosen Publishing, (ISBN 978-0823931798), pp. 656-657
  3. 3,0 3,1 Sheldon Pollock (2011), Boundaries, Dynamics and Construction of Traditions in South Asia (Editor: Federico Squarcini), Anthem, (ISBN 978-0857284303), pp. 41-58
  4. (1988) Readings in Eastern Religions. Wilfrid Laurier University Press. ISBN 978-0-88920-955-8.
    Citaĵo
    "smriti is classified as being based on (and therefore less authoritative than) the directly revealed, shruti, literature.";
    Anantanand Rambachan. (1991) Accomplishing the Accomplished. University of Hawaii Press, p. 50. ISBN 978-0-8248-1358-1.;
    (2000) Querying the Medieval: Texts and the History of Practices in South Asia. Oxford University Press. ISBN 978-0-19-512430-9.
  5. René Guénon. (2009) The Essential Ren‚ Gu‚non: Metaphysics, Tradition, and the Crisis of Modernity. World Wisdom, Inc, p. 164–. ISBN 978-1-933316-57-4.
  6. Pollock, Sheldon. “The Revelation of Tradition: śruti, smrti, and the Sanskrit Discourse of Power”, Boundaries, Dynamics And Construction Of Traditions In South Asia. Anthem Press, p. 41–62. doi:10.7135/upo9781843313977.003. ISBN 978-1-84331-397-7.
  7. smRti Monier-Williams' Sanskrit-English Dictionary, Cologne Digital Sanskrit Lexicon, Germany
  8. Purushottama Bilimoria (2011), The idea of Hindu law, Journal of Oriental Society of Australia, Vol. 43, pp. 103-130
  9. Roy Perrett (1998), Hindu Ethics: A Philosophical Study, University of Hawaii Press, (ISBN 978-0824820855), pp. 16-18