TukaramSant Tukaram Maharaj referencata ankaŭ kiel Santŝreŝta, Ĝagadguru, Tukoba kaj Tukobaraja,[1] estis hinduisma poeto de la 17-a jarcento kaj sant de la Bhakti movado en Maharaŝtro, Barato.[2][3] Li estis parto de la egalisma, personigita Varkari devoteca tradicio.[4] Sant Tukaram Maharaj estas plej bone konata pro sia devoteca poezio nomita "abhanga" kaj komunum-orientita adorado per spiritaj kantoj konataj kiel "kirtan".[4] Lia poezio estis dediĉita al Vitthala aŭ Vithoba.

Tukaram
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1608 (1608-01-01)
en Dehu
Morto 1-an de januaro 1650 (1650-01-01) (42-jaraĝa)
en Indrayani
Religio hinduismo vd
Lingvoj marata vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Tukaram naskiĝis en la areo de la nuntempa Maharastra ŝtato de Barato. Lia kompleta nomo estis Tukaram Bolhoba Ambiĝe. La jaro de la nasko kaj de la morto de "sant" Tukaram estis celo de esplorado kaj disputo inter fakuloj de la 20-a jarcento.[5][6] Li naskiĝis en 1598 aŭ 1608 en vilaĝo nome Dehu, apud Pune en Maharaŝtro, Barato.[2][6]

Sant Tukaram naskiĝis al Kanakar kaj Bolhoba More kaj fakuloj konsideras, ke lia familio apartenis al la kasto Kunbi[7]. La familio de Tukaram posedis vendejon kaj mon-pruntan negocon same kiel partoprenon en agrikulturo kaj komerco.[3][6] Liaj gepatroj estis devotemaj de Vithoba, nome avataro de la Hinduisma dio Viŝnuo (Vaiŝnavoj). Ambaŭ gepatroj mortis kiam Tukaram estis ankoraŭ junulo.[6]

La unua edzino de Sant Tukaram estis Raĥama Bai, kaj ili havis filon nome Santu.[8] Tamen, kaj liaj filo kaj edzino malsategis ĝis morto en la malsatego de 1630–1632.[3][9] Tiuj mortoj kaj la disvastigita malriĉeco havis profundan efikon sur Tukaram, kiu iĝis kontemplema, meditanta sur la montetoj de Sahĝadri (Okcidentaj Ghatoj) kaj poste verkis, ke li "havis diskuton kun mia propra memo".[3][8] Tukaram edziĝis denove, kaj lia dua edzino estis Avalai Jija Bai.[3][8] Li pasigis plej el siaj lastaj jaroj en devoteca adorado, komunuma ludado de "kirtan" (grupa ĉantopreĝado) kaj komponado de poezio "abhanga".[3][8]

Referencoj redakti

  1. Maxine Bernsten (1988), The Experience of Hinduism: Essays on Religion in Maharashtra, State University of New York Press, (ISBN 978-0887066627), pages 248-249
  2. 2,0 2,1 SG Tulpule (1992), Devotional Literature in South Asia (Editor: RS McGregor), Cambridge University Press, ISBN 978-0521413114, p. 148
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 Mohan Lal (1993), Encyclopedia of Indian Literature: Sasay to Zorgot, Sahitya Akademi, South Asia Books, ISBN 978-9993154228, pp. 4403-4404
  4. 4,0 4,1 Anna Schultz (2012), Singing a Hindu Nation: Marathi Devotional Performance and Nationalism, Oxford University Press, (ISBN 978-0199730834), page 26
  5. RD Ranade (1994), Tukaram, State University of New York Press, (ISBN 978-0791420928), pp. 1-7
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 Richard M. Eaton (2005), A Social History of the Deccan, 1300–1761: Eight Indian Lives, Cambridge University Press, (ISBN 978-0521716277), pages 129-130
  7. (2002) Palgrave Macmillan: Challenging Subjects: Critical Psychology for a New Millennium, p. 119. “Tukaram thanks God for his having been born a kunbi (a farming caste) and not, by implication, as every commentator agrees, a brahmin”.
  8. 8,0 8,1 8,2 8,3 RD Ranade (1994), Saint Tukaram, State University of New York Press, (ISBN 978-0791420928), pp. 7-9
  9. SG Tulpule (1992), Devotional Literature in South Asia (Editor: RS McGregor), Cambridge University Press, (ISBN 978-0521413114), pp. 150-152

Literaturo redakti

  • Ayyappapanicker, K.; Akademi, Sahitya (1997). Medieval Indian Literature: An Anthology. Sahitya Akademi. ISBN 81-260-0365-0.
  • Ranade, Ramchandra D. (1994). Tukaram. New York: State University of New York Press. ISBN 0-7914-2092-2.
  • "Tryambak Shankar Shejwalkar Nivadak Lekhsangrah" de T S Shejwalkar (collection- H V Mote, Introduction- G D Khanolkar)
  • John Hoyland (1932), An Indian Peasant Mystic: Translations from Tukaram, London: Allenson, OCLC 504680225
  • Wilbur Deming (1932), Selections from Tukaram, Christian Literature Society, OCLC 1922126
  • Prabhakar Machwe (1977), Tukaram's Poems, United Writer, OCLC 4497514
  • Dilip Chitre (1970), The Bhakta as a Poet: Six Examples from Tukaram's Poetry, Delos: A Journal on and of Translation, Vol. 4, pp. 132–136
  • Fraser, James Nelson; Rev. JF Edwards (1922). The Life and Teaching of Tukārām. The Christian Literature Society for India, Madras.
  • Fraser kaj Marathe (1915), The Poems of Tukaram, 3 vols, Christian Literature Society OCLC 504680214, Represita en 1981 de Motilal Banarsidass, ISBN 978-8120808515