Ĝenerala Roma Kalendaro
La Ĝenerala Roma Kalendaro (latine Calendarium Romanum Generale) estas listo de tagoj dum la Liturgia Jaro, kiujn oni festas ĉie, kie oni celebras la roman liturgian riton.
Aldonante al tiu ĝenerala kalendaro celebrojn de loka intereso, oni formas unuopajn romaritajn liturgiajn kalendaroj por landoj, diocezoj kaj religiaj ordenoj. Tiel ekzistas, krom la ĝenerala roma kalendaro, ankaŭ aparta aŭ loka roma kalendaro, kiu validas nur por la roma diocezo.
Tiuj liturgiaj kalendaroj, la ĝenerala kaj la apartaj, por la roma rito povas mencii nur relative tre malmultajn sanktulojn. Por la ege pligranda listo de sanktuloj agnoskitaj de la katolika eklezio, oni konsultu la libron Martyrologium Romanum.
Klarigoj
redaktiLa Ĝenerala Roma Kalendaro konsistas el du partoj:
- la laŭ fiksitaj datoj, kiuj povas esti
- solenoj
- festoj
- memoroj (devigaj)
- aliaj datoj (libervolaj memoroj)
- la ĉiujare datŝanĝiĝantaj, konforme al la ŝanĝiĝoj de la dato de Pasko
Sanktulo povas esti karakterizita kiel:
Januaro
redakti- 01 Oktavo de Kristnasko / Soleno de la sankta Dipatrino Maria
- 02 Memoro de Sankta Bazilio kaj Sankta Gregorio el Nacianco, episkopoj kaj doktoroj de la eklezio
- 03 Plej sankta Nomo de Jesuo
- 06 Soleno de la Epifanio de la Sinjoro
- 07 Sankta Rajmondo el Peñafort, sacerdoto
- 13 Sankta Hilario, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 17 Memoro de Sankta Antonio, abato
- 20 Sankta Fabiano, papo kaj martiro, aŭ Sankta Sebastiano, martiro
- 21 Memoro de Sankta Agnesa, virgulino kaj martirino
- 22 Sankta Vincento, diakono kaj martiro
- 24 Memoro de Sankta Francisko de Salezo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 25 Festo de la Konvertiĝo de la sankta apostolo Paŭlo
- 26 Memoro de Sankta Timoteo kaj Sankta Tito, episkopoj
- 27 Sankta Angela Merici, virgulino
- 28 Memoro de Sankta Tomaso el Akvino, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 31 Memoro de Sankta Johano Bosko, sacerdoto
Februaro
redakti- 02 Festo de la Prezentado de Jesuo
- 03 Sankta Blazio, episkopo kaj martiro, aŭ Sankta Ansgaro, episkopo
- 05 Memoro de Sankta Agata, virgulino kaj martirino
- 06 Memoro de Sankta Paŭlo Miki kaj liaj kunuloj, martiroj
- 08 Sankta Hieronimo Emiliani (= Ĵeromo Emiliani) aŭ Sankta Jozefina Bakhita, virgulino
- 10 Memoro de Sankta Skolastika, virgulino
- 11 Beata Virgulino Maria en Lurdo
- 14 Memoro de Sankta Cirilo, monaĥo, kaj Sankta Metodo, episkopo
- 17 La sep fondintoj de la ordeno de Servantoj de la Virgulino Maria
- 21 Sankta Petro Damiani, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 22 Festo de la Katedro de Sankta apostolo Petro
- 23 Memoro de Sankta Polikarpo, episkopo kaj martiro
Marto
redakti- 04 Sankta Kazimiro, pola princo
- 07 Memoro de Sankta Perpetua kaj Sankta Felicitas, martirinoj
- 08 Sankta Johano de Dio, monaĥo
- 09 Sankta Franciska Romana, monaĥino
- 17 Sankta Patriko, episkopo
- 18 Sankta Cirilo el Jerusalemo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 19 Soleno de Sankta Jozefo, fianĉo de la beata Virgulino Maria
- 23 Sankta Turibio el Mongrovejo, episkopo
- 25 Soleno de la Anonco de la Sinjoro
Aprilo
redakti- 02 Sankta Francisko de Paŭla, ermito
- 04 Sankta Izidoro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 05 Sankta Vincento Ferrer, sacerdoto
- 07 Memoro de Sankta Johano Baptisto de la Salle, sacerdoto
- 11 Memoro de Sankta Stanislao, episkopo kaj martiro
- 13 Sankta Marteno la 1-a, papo kaj martiro
- 21 Sankta Anselmo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 23 Sankta Georgo, martiro
- 23 Sankta Adalberto (= Vojtěch), episkopo kaj martiro
- 24 Sankta Fidelis el Sigmaringen, sacerdoto kaj martiro
- 25 Festo de la sankta evangeliisto Marko
- 28 Sankta Petro Chanel, sacerdoto kaj martiro
- 28 Sankta Ludoviko Maria Grignion de Montfort, sacerdoto
- 29 Memoro de Sankta Katarina el Sieno, virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 30 Sankta Pio la 5-a, papo
Majo
redakti- 01 Sankta Jozefo, la laboristo
- 02 Memoro de Sankta Atanazio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 03 Festo de la sanktaj apostoloj Filipo kaj Jakobo
- 12 Sankta Nereo kaj Sankta Aĥileo, martiroj, aŭ Sankta Pankracio, martiro
- 13 Beata Virgulino Maria en Fatima
- 14 Festo de la sankta apostolo Mattias
- 18 Sankta Johano la 1-a, papo kaj martiro
- 20 Sankta Bernardeno el Sieno, sacerdoto
- 21 Sankta Kristoforo Magallanes, sacerdoto, kaj liaj kunuloj, martiroj
- 22 Rita de Cascia, monaĥino
- 25 Sankta Beda la Honorinda, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 25 Sankta Gregorio la 7-a, papo
- 25 Sankta Maria Magdalena de' Pazzi, virgulino
- 26 Memoro de Sankta Filipo Neri, sacerdoto
- 27 Sankta Aŭgusteno el Canterbury, episkopo
- 31 Festo de la Vizito de la Beata Virgulino Maria
Junio
redakti- 01 Memoro de Sankta Justeno, martiro
- 02 Sanktaj Marceleno kaj Petro, martiroj
- 03 Memoro de Sankta Karlo Lŭanga kaj liaj kunuloj, martiroj
- 05 Memoro de Sankta Bonifacio, episkopo kaj martiro
- 06 Sankta Norberto, episkopo
- 09 Sankta Efraimo, diakono kaj doktoro de la eklezio
- 11 Memoro de la sankta apostolo Barnabaso
- 13 Memoro de Sankta Antonio el Padovo, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 19 Sankta Romualdo, abato
- 21 Memoro de Sankta Aloizio Gonzaga, monaĥo
- 22 Sankta Paŭleno el Nola aŭ Sankta episkopo Johano Fisher kaj Sankta Tomaso More, martiroj
- 24 Soleno de la Naskiĝo de Sankta Johano la Baptisto
- 27 Sankta Cirilo el Aleksandrio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 28 Memoro de Sankta Ireneo, episkopo kaj martiro
- 29 Soleno de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo
- 30 La unuaj sanktaj martiroj de la Sankta Roma Eklezio
Julio
redakti- 03 Festo de la sankta apostolo Tomaso
- 04 Sankta Elizabeta el Portugalio
- 05 Sankta Antonio Maria Zaccaria, sacerdoto
- 06 Sankta Maria Goretti, virgulino kaj martirino
- 09 Sankta Aŭgusteno Zhao Rong, sacerdoto
- 11 Memoro de Sankta Benedikto, abato
- 13 Sankta Henriko la 2-a, imperiestro
- 14 Sankta Kamilo de Lellis, sacerdoto
- 15 Memoro de Sankta Bonaventuro, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 16 Beata Virgulino Maria de la monto Karmel
- 20 Sankta Apolinaro, episkopo kaj martiro
- 21 Sankta Laŭrenco el Brindizio, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 22 Festo de Sankta Maria Magdalena
- 23 Sankta Birgita, monaĥino
- 24 Sankta Ŝarbelo Maĥluf, sacerdoto
- 25 Festo de la sankta apostolo Jakobo
- 26 Memoro de Sankta Joakimo kaj Sankta Anna, gepatroj de la beata Virgulino Maria
- 29 Memoro de Sankta Marta
- 30 Sankta Petro Krizologo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 31 Memoro de Sankta Ignaco el Loyola, sacerdoto
Aŭgusto
redakti- 01 Memoro de Sankta Alfonso Maria de Liguori, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 02 Sankta Eŭsebio el Vercelli, episkopo, aŭ Sankta Petro Juliano Eymard, sacerdoto
- 04 Memoro de Sankta Johano Maria Vianney, sacerdoto
- 05 Dediĉo de la baziliko de Sankta Maria Maggiore
- 06 Festo de la Transfiguriĝo de la Sinjoro
- 07 Sankta Ksisto la 2-a, papo, kaj liaj kunuloj, martiroj, aŭ Sankta Kajetano, sacerdoto
- 08 Memoro de Sankta Dominiko, sacerdoto
- 09 Sankta Tereza Benedikta de la Kruco (Edith Stein), virgulino kaj martirino
- 10 Festo de la sankta diakono kaj martiro Laŭrenco
- 11 Memoro de Sankta Klara, virgulino
- 12 Sankta Johana Franciska de Chantal, monaĥino
- 13 Sankta papo Ponciano kaj sankta sacerdoto Hipolito, martiroj
- 14 Memoro de Sankta Maksimiliano Maria Kolbe, sacerdoto kaj martiro
- 15 Soleno de la Ĉielpreno de Maria
- 16 Stefano la 1-a (Hungario), reĝo de Hungario
- 19 Sankta Johano Eudes, sacerdoto
- 20 Memoro de Sankta Bernardo, abato kaj doktoro de la eklezio
- 21 Memoro de Sankta Pio la 10-a, papo
- 22 Memoro de Beata Virgulino Maria, la Reĝino
- 23 Sankta Roza el Limo, virgulino
- 24 Festo de la sankta apostolo Bartolomeo
- 25 Sankta Ludoviko la 9-a, reĝo de Francio
- 25 Sankta Jozefo de Calasanz, sacerdoto
- 27 Memoro de Sankta Monika
- 28 Memoro de Sankta Aŭgusteno, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 29 Memoro de la Pasiono de Sankta Johano la Baptisto, martiro
Septembro
redakti- 03 Memoro de Sankta Gregorio la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
- 08 Festo de la Naskiĝo de la beata Virgulino Maria
- 09 Sankta Petro Claver, sacerdoto
- 12 Plej sankta nomo de Maria
- 13 Memoro de Sankta Johano Krizostomo, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 14 Festo de la Gloro de la Kruco
- 15 Memoro de la Doloroj de la beata Virgulino Maria
- 16 Memoro de Sankta papo Kornelio kaj Sankta episkopo Cipriano, martiroj
- 17 Sankta Roberto Bellarmino, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 19 Sankta Januaro, episkopo kaj martiro
- 20 Memoro de Sankta sacerdoto Andreo Kim Tae-gon, Sankta Paŭlo Chong Ha-sang kaj iliaj kunuloj, martiroj
- 21 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Mateo
- 23 Memoro de Sankta Pio el Pietrelcina (Padre Pio), sacerdoto
- 26 Sankta Kosmaso kaj Sankta Damiano, martiroj
- 27 Memoro de Sankta Vincento de Paul, sacerdoto
- 28 Sankta Venceslao, martiro
- 28 Sankta Laŭrenco Ruiz kaj liaj kunuloj, martiroj
- 29 Festo de la sanktaj ĉefanĝeloj Miĥaelo, Gabrielo kaj Rafaelo
- 30 Memoro de Sankta Hieronimo (= Ĵeromo), sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
Oktobro
redakti- 01 Memoro de Sankta Tereza de la Infano Jesuo (Tereza de Lisieux), virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 02 Memoro de la sanktaj Gardanĝeloj
- 04 Memoro de Sankta Francisko el Asizo
- 06 Sankta Bruno, sacerdoto
- 07 Memoro de la Rozario de la beata Virgulino Maria
- 09 Sankta episkopo Denizo kaj liaj kunuloj, martiroj
- 09 Sankta Johano Leonardi, sacerdoto
- 14 Sankta Kalisto la 1-a, papo kaj martiro
- 15 Memoro de Sankta Tereza de Jesuo (Tereza el Avila), virgulino kaj doktorino de la eklezio
- 16 Sankta Hedviga, monaĥino, aŭ Sankta Margareta Maria Alacoque, virgulino
- 17 Memoro de Sankta Ignaco el Antioĥio, episkopo kaj martiro
- 18 Festo de la sankta evangeliisto Luko
- 19 Sanktaj sacerdotoj Johano de Brebeuf kaj Isaac Jogues, kaj iliaj kunuloj, martiroj
- 19 Sankta Paŭlo de la Kruco, sacerdoto
- 23 Sankta Johano de Kapestrano, sacerdoto
- 24 Sankta Antonio Maria Claret, episkopo
- 28 Festo de la sanktaj apostoloj Simon kaj Judas
Novembro
redakti- 01 Soleno de Ĉiuj Sanktuloj
- 02 Memoriga tago pri ĉiuj mortintaj fideluloj
- 03 Sankta Marteno de Porres, monaĥo
- 04 Memoro de Sankta Karlo Borromeo, episkopo
- 09 Dediĉo de la baziliko Sankta Johano de Laterano (Sankta Johano en Laterano)
- 10 Memoro de Sankta Leono la 1-a, la Granda, papo kaj doktoro de la eklezio
- 11 Memoro de Sankta Marteno el Tours, episkopo
- 12 Memoro de Sankta Josafato, episkopo kaj martiro
- 15 Sankta Alberto la Granda, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 16 Sankta Margarita el Skotlando aŭ Sankta Gertrudis, virgulino
- 17 Memoro de Sankta Elizabeta el Hungario, monaĥino
- 18 Dediĉo de la bazilikoj de la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (S. Pietro in Vaticano kaj S. Paolo fuori le mura)
- 21 Memoro de la Prezentado de la beata Virgulino Maria
- 22 Memoro de Sankta Cecilia, virgulino kaj martirino
- 23 Sankta Klemento la 1-a, papo kaj martiro aŭ Sankta Kolumbano de Luxeuil, abato
- 24 Memoro de la sankta sacerdoto Andreo Dung Lac kaj liaj kunuloj, martiroj
- 25 Sankta Katarina el Aleksandrio, virgulino kaj martirino
- 30 Festo de la sankta apostolo Andreo
Decembro
redakti- 03 Memoro de Sankta Francisko Xavier, sacerdoto
- 04 Sankta Johano el Damasko, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 06 Sankta Nikolao, episkopo
- 07 Memoro de Sankta Ambrozio, episkopo kaj doktoro de la eklezio
- 08 Festo de la Senmakula Koncipiĝo de Maria
- 09 Sankta Johano Diego Cuauhtlatoatzin
- 11 Sankta Damaso la 1-a, papo
- 12 Beata Virgulino Maria en Gvadalupo
- 13 Memoro de Sankta Lucia, virgulino kaj martirino
- 14 Memoro de Sankta Johano de la Kruco, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 21 Sankta Petro Canisius, sacerdoto kaj doktoro de la eklezio
- 23 Sankta Johano de Kęty, sacerdoto
- 25 Soleno de la Naskiĝo de la Sinjoro
- 26 Festo de Sankta Stefano, la unua martiro
- 27 Festo de la sankta apostolo kaj evangeliisto Johano
- 28 Festo de la sanktaj Senkulpaj Infanoj
- 29 Sankta Tomaso Becket, episkopo kaj martiro
- 31 Sankta Silvestro la 1-a, papo
Variaj tagoj
redaktiTiu ĉi listo samtempe donas superrigardon pri la liturgia Jaro.
- Kristnaska festociklo
- Advento
- 4 adventaj dimanĉoj
- Kristnaska tempo
- Festo de la sankta familio Jesuo, Maria kaj Jozefo (dimanĉo en la oktavo de kristnasko, aŭ, se ne enestas dimanĉo, la 30-an de decembro)
- Festo de la bapto de la sinjoro (dimanĉo post Epifanio)
- Advento
- Ordinaraj dimanĉoj (unua parto)
- Paska festociklo
- Karesmo
- Cindra merkredo (40 tagojn antaŭ pasko)
- Palmodimanĉo (dimanĉo antaŭ pasko)
- La sankta tagtrio:
- Sankta vendredo (vendredo antaŭ Pasko; la celebro komencas ĵaŭde vespere)
- Sankta sabato (tago antaŭ Pasko)
- Pasko
- Paska tempo
- Paska nokto
- Paska dimanĉo (dimanĉo post la unua printempa plenluno)
- Blanka dimanĉo, dimanĉo de la dia mizerikordo (dimanĉo post pasko)
- Ĉieliro de Kristo (40 tagojn post pasko)
- Pentekosto (la 50-an tagon post pasko)
- Karesmo
- Ordinaraj dimanĉoj (dua parto)
- Soleno de la plej sankta triunuo (dimanĉo post pentekosto)
- Soleno de la plej sankta korpo kaj sango de Kristo (ĵaŭdo post triunuo)
- Soleno de la plej sankta koro de Jesuo (vendredo en la tria semajno post pentekosto)
- Memoro de la senmakula koro de la beata virgulino Maria (sabato en la tria semajno post pentekosto)
- Soleno de Jesuo Kristo, la reĝo (lasta dimanĉo de la liturgia jaro)