Bernardo de Clairvaux

(Alidirektita el Sankta Bernardo)

Sankta Bernardo de Clairvaux [kle:rVO:], aŭ "Bernardo el Klarvalo", (naskiĝis en 1090, mortis la 20-an de aŭgusto 1153) estis franca abato kiu disvastigis la ordenon de la Cistercianoj[1]. Li estis kanonizita en 1174, kaj deklarita doktoro de la Eklezio fare de Pio la 8-a en 1830.

Sankta
Bernardo de Clairvaux
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo
Prezento de altmezepoka manuskripto per la inicialo de Sankta Bernardo
Persona informo
Bernard de Clairvaux
Naskiĝo ĉirkaŭ 1090
en Fontaine-lès-Dijon, Duklando Burgundio, Royal Flag of France.svg Reĝlando Francio
Morto 20-an de aŭgusto 1153 (1153-08-20)
en Clairvaux, Graflando Ĉampanjo, Royal Flag of France.svg Reĝlando Francio
Mortis per malsano de gastrointesta sistemo [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj francalatina [#]
Ŝtataneco Reĝlando Francio [#]
Familio
Patro Tescelin de Fontaine [#]
Patrino Alèthe [#]
Gefratoj Nivard of Clairvaux • Gerard of Clairvaux • Humbeline of Jully [#]
Edz(in)o -
Profesio
Okupo teologo • verkistofilozofo • religiulo • himnoverkisto • mistikulo • religiulo [#]
Laborkampo filozofioteologio • monastic life [#]
Aktiva en Cistercio • Clairvaux [#]
Sanktulo, Doktoro de la Eklezio
Kanonizo 1174
Festotago 20-a de aŭgusto (okcidente)
Atributoj Blanka cistercia vesto, diablo kun kateno, blanka hundo, episkopa bastono, libro
Patroneco Cistercianoj, Burgonjo, Templanoj
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Cisterciana abatoRedakti

Li naskiĝis en Fontaine-lès-Dijon (Fontené le Diĵón), Burgundio, en nobela familio. En la jaro 1111 li membriĝis kun ĉirkaŭ 30 kunuloj en la ordeno de la Cistercianoj en Cîteaux [si:TO:], en Esperanto Cistercio. La Cistercianoj ekfloris kaj disvastiĝis. Bernard fariĝis abato de la klostro en Clairvaux. Dum sia vivo li fondis 68 monaĥejojn. Li forte influis la siatempan eklezion per sia teologio honore al la Virga Maria, siaj predikoj kaj verkoj. La 20-an de aŭgusto 1153 li mortis en la abatejo Clairvaux.

Li estis ege fama, kaj lia voĉo estis aŭskultita. Ekzemple kiam lia amiko Guillaume de Saint-Thierry legas la Teologion de Abelardo, kaj estas ŝokita de ĝi, li petas al Bernardo kondamnigi la aŭtoron. Li sukcesas kaj en la koncilio de Sens en 1141, Abelardo estas kondamnita, grandparte pro la akuzoj de Bernardo.

Religia fanatikuloRedakti

Bernardo el Klarvalo estis unu de la plej gravaj iguloj de la 2-a Krucmilito kontraŭ la araboj. Krome, li organizis samtempan Vendan Krucmiliton kontraŭ la vendoj, slavoj en la teritorio de nuna Germanio.

ReferencojRedakti