Guillaume de Saint-Thierry

Teologiisto kaj abato

Guillaume de Saint-Thierry ([gijOM de sIN-tjerI], antaŭ 1075-1148), beatulo de la romkatolika eklezio, estis teologiisto el Francio, benedikta monaĥo kaj abato kaj poste cisterciana monaĥo, ĉefe konata pro siaj mistika teologio kaj sia amikeco kun Bernardo de Clairvaux kaj malamikeco kun Petro Abelardo.

Beata
Guillaume de Saint-Thierry
Guillaume sur vitralo de la eklezio de Signy.
Guillaume sur vitralo de la eklezio de Signy.
Persona informo
Guillaume de Saint-Thierry
Naskiĝo antaŭ 1075 (probable)
en la ĉirkaŭaĵoj de Lieĝo ( Romia Imperio)
Morto 8-a de septembro 1148
en Signy ( Reĝlando Francio)
Religio Katolikismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Reĝlando Francio Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo Abato, teologiisto
Aktiva dum 1121-1148
Verkado
Beatulo
Beatigo 1215
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

redakti

Infanaĝo kaj formado (1075-1121)

redakti

Estas malfacile scii kiam Guillaume naskiĝis, sed oni scias, ke estis proksime de Lieĝo, hodiaŭ en Belgio sed tiam en la Romia Imperio[n 1], kaj en nobela familio. Pluraj datoj estis proponitaj, sed ŝajne la datoj post 1075 estas nun malakceptataj de la esploristoj. Li unue iris lernejen en tiu urbo, antaŭ ol iri kun sia frato Simon en Reims en Francio post 1091. Ambaŭ sekvis la kursojn de la loka majstro, nomita Godefroid kaj iris, je nekonata dato, en la benediktan monaĥejon Saint-Nicaise, ankaŭ en Reims[1],[2],[n 2]. Li tiam eble renkontis Abelardon, kaj amikiĝis kun li[3].

 
Bernardo de Clairvaux, inicialo el la 13-a jarcento.

En 1118, kun sia abato, Guillaume iras en Clairvaux; tie li renkontis Bernardon de Clairvaux kaj amikiĝis kun li. Li de tiam deziris iĝi cisterciano, sed por tio li bezonis la bonvolon de siaj benediktaj superuloj. Malfeliĉe por li, antaŭ tio li estis elektita abato de Saint-Thierry, proksime de Reims, kaj do ne povis forlasi sian ordenon[2], kaj eĉ Bernardo mem malapogas tiun ideon, laŭ li tro malmatura[4].

Abato de Saint-Thierry (1121-1135)

redakti

Por plenumi sian taskon de abato, plie de la ĉiutaga administracio de sia monaĥejo kaj sia volo reformi la ordenon, li komencis verki: inter 1121 kaj 1124, li verkis Pri la Kontemplado de Dio kaj Pri la Naturo kaj la digno de la amo, kie oni jam povas legi la unuan formon de lia mistikismo. Respondante al la teologio kiun li taksas malbona pri la eŭkaristio de Rupert de Deutz, li verkis leteron al li kaj, en 1127, La Sakramenton de la altaro[5].

Ĉirkaŭ 1125, Guillaume malsaniĝis. Lia amiko, Bernardo de Clairvaux, invitis lin en la flegejon de Clairvaux, kie li resaniĝis.  Ambaŭ amikoj multe diskutis dum tiu tempo pri temoj kiel la spirita naturo de la animo, la virtoj kaj malvirtoj, kaj la morala klarigo de la Alta Kanto de Salomono.  Reirinte en Saint-Thierry, Guillaume surpaperigis tiujn diskutojn. La libron Konciza komento de la alta kanto li verkis tiam, kaj iomete poste li ankoraŭ verkis libron kie li kunigis komenterojn pri la Alta Kanto fare de Ambrozio de Milano kaj Gregorio la Granda (Eltiraĵoj de komentoj de la alta kanto)[6].

Paralele de tiuj teologiaj verkoj, li daŭre laboris por la reformado de la benedikta ordeno, almenaŭ en sia regiono.  La abatoj de la regiono petis al li verki la tekston Respondo de la benediktaj abatoj al la papa legato por respondi al la kardinalo Matthieu de Albano, eksa kanoniko de Reims kaj membro de la ordeno de Klunizo[7], dum la kapitulo de Soissons de 1132[6].

Emerita abato kaj cisterciana monaĥo (1135-1148)

redakti

Tri jarojn poste, en 1135, citante Aŭgustenon kiu diris ke en la Romia armeo oni iĝis emerita je 60-jaraĝo[n 3], li forlasis ⸺ eble kontraŭ la volo de Bernardo[4] ⸺ sian postenon de abato en la monaĥejo de Saint-Thierry.  Fine, post 17 jaroj, li iĝis cisterciano kaj iris en la nova monaĥejo de Signy. Ĉar li estis tro maljuna por sekvi la striktan cistercian regulon laŭlitere, kiu petas multe da fizika laboro, li rekomencis verki. De 1137 li finis verkojn komencitajn en Saint-Thierry, kiel la Meditadaj preĝoj kaj la Prelego pri la epistolo al la romanoj, kaj poste verkis novajn librojn, kiel la Prelego pri la alta kanto inter 1137 kaj 1139[6].

 
Jules Cavelier, Abailard (ĉ. 1855-1857), Parizo, Luvro.

Tamen, li paŭzigu siajn proprajn verkojn por lukti kontraŭ danĝero kiun li pensas vidi en libro kiun li hazarde legis: nome la Teologio (Theologia) de la fama Petro Abelardo. Alarminte sian amikon Bernardo, li verkis la tekston Disputo kontraŭ Abelardo, kies argumentojn Bernardo uzos en la regiona koncilio de Sens (1140) dum kiu Abelardo estos kondamnita. Venkinte, li leviĝis kontraŭ alia "danĝero", nome Guillaume de Conches, kaj verkis kontraŭ li la verkon Letero pri la eraroj de Guillaume de Conches en 1143[8].

Sed li ne simple kontraŭis kaj denuncis aliesajn verkojn; li ankaŭ pozitive verkis. Li rapide lasis Bernardon vortobatali, kaj li denove verkis pozitive: en 1142, li verkis libron kiu kunigas teologiajn famajn frazojn; estas la Sentencoj pri la fido, libro malfeliĉe perdita, kies celo esti kvietigi la monaĥojn de sia monaĥejo kiuj estis maltrankvilitaj de la "novaj" teologiistoj kiel Abelardo. Li poste verkis ankoraŭ du traktaĵojn pri la fido, la La Spegulon de la fido kaj La Enigmon de la fido inter 1142 kaj 1444[9].

Laca, li ripoziĝis en 1444 en nova kartuziana ⸺ do duonermita ⸺ monaĥejo, la Monto de Dio. Reirinte en Signy, por danki siajn novajn kartuzianajn amikojn, li verkis inter 1444 kaj 1145 faman Oran Leteron, kies "vera" nomo estas Letero al la fratoj de la Dia Monto, kiu longtempe estis erare atribuita al Bernardo. En la libro, Guillaume listigas siajn aliajn verkojn. En tiu listo mankas iu libro, la Vivo de sankta Bernardo, kaj pro bona kialo: li verkis ĝin poste, post peto de sia fratoj kiuj sciis ke li bone konis Bernardon, sed mortis antaŭ ol fini ĝin (li verkis la parton kiu iras de la naskiĝo de la estonta sanktulo ĝis 1130, emfazante le mirkalojn de la abato)[10].

Morto (1148) kaj beatigo (1215)

redakti

Post mallonga malsano, la 8-an de septembro 1148, je almenaŭ 73-jaraĝo, Guillaume forpasis en sia monaĥejo de Signy kaj estis enterigita en la monaĥejo[11].

La 12-an de januaro 1215, kiam Gilles la dua de Signy estis abato, la "relikvoj" de la mistikulo estis "translaciigitaj" en la eklezio mem; tiam, tio estis maniero beatigi iun[11].

Pensaro

redakti

Verkoj

redakti

[n 4]

Esperanta nomo Latina titolo Dato Noto
Pri la Kontemplado de Dio De contemplando Deo 1121-1124
Pri la naturo kaj la digno de la amo De natura et dignitate divini amoris 1121-1124
Konciza komento de la du unuaj ĉapitroj de la alta kanto Brevis commentatio in priora duo capita Cantici canticorum 1125
Komento de la alta kanto el la verkoj de Ambrozio kolektita Commentarius in Cantica canticorum e Scriptis Ambrosii collectus 1125
Eltiraĵoj el la libroj de la papo sankta Gregorio pri la alta kanto Excerpta in libris S. Gregorii papæ super Cantica canticorum 1125
Pri la Sakramento de la altaro De sacramento altaris 1127 Kontraŭ Rupert de Deutz
Prelego pri la epistolo al romanoj Expositio in Epistolam ad Romanos 1137
Meditadajn oraciojn Meditativae Orationes 1137
Alia prelego pri la alta kanto Expositio altera super Cantica canticorum 1137-1139
Disputo kontraŭ Petro Abelardo[n 5] Disputatio adversus Petrum Abaelardum 1139-1140
Sentencoj pri la fido Sententiae de fidei 1142 Perdita
La Spegulo de la fido Speculum fidei 1142-1444
La Enigmo de la fido Aenigma fidei 1142-1444
Pri la naturo de la korpo kaj de la animo De natura corporis et animae 1142-1444
Pri la eraroj de Guillaumes de Conches De erroribus Guillelmi de Conchis 1143
Epistolo al la fratoj de la Dia Monto pri la soleca vivo[n 6] Epistola ad fratres de Monte Dei de vita solitaria 1144-1145 Longtempe ĝi estis atribuita al Bernardo de Clairvaux
Vivo de sankta Bernardo Vita S. Bernardi 1148 Nefinita

Notoj kaj referencoj

redakti
  1. Kiu iĝos dum la regado de Frederiko Barbarosa la "Sankta Romia Imperio". Vidu: Jürgen PETERSOHN, Rom und der Reichstitel "Sacrum Romanum Imperium", Stutgarto: Steiner (Sitzungsberichte der Wissenschaftlichen Gesellschaft an der Johann Wolfgang Goethe-Universität Frankfurt am Main 32/4), 1994.
  2. Oni antaŭe pensis ke li studis en Laon, eble eĉ ke li estis studento de Anselme de Laon, sed tio probable ne okazis.
  3. Pro tio oni scias ke Guillaume naskiĝis antaŭ 1075: li havu almenaŭ 60-jarojn en 1135.
  4. Ĉar estas preskaŭ ĉiam pluraj titoloj al la mezepokaj verkoj, en tiu listo oni elektis montri nur tiujn elektitajn de la Patrologia Latina, volumo 180 (legebla rete), krom por la perditaj verkoj, memkompreneble.
  5. Iu Disputo de la katolikaj patroj kontraŭ la dogmoj de Petro Abelardo (Disputatio catholicorum Patrum adversus dogmata Petri Abaelardi), eldonita kiel verko de Guillaume en la Patrologia latina (PL 180, kol. 283-328) estas fakte verko de iu alia, probable de Thomas de Morigny (cf. Déchanet 1967, kol. 1244).
  6. Pli konata sub la nomo Ora Letero.

Referencoj

redakti
  1. Verdeyen 1989, p. v.
  2. 2,0 2,1 Baudelet 2011, p. 10.
  3. Déchanet 1967, kol. 1241.
  4. 4,0 4,1 Déchanet 1967, kol. 1242.
  5. Baudelet 2011, p. 10-11.
  6. 6,0 6,1 6,2 Baudelet 2011, p. 11.
  7. angle http://webdept.fiu.edu/~mirandas/bios1126.htm#Mathieu Arkivigite je 2019-08-10 per la retarkivo Wayback Machine.
  8. Baudelet 2011, p. 11-12.
  9. Baudelet 2011, p. 12.
  10. Baudelet 2011, p. 12-13.
  11. 11,0 11,1 Baudelet 2011, p. 13.

Fontoj

redakti
  • Baudelet 2011: Yves-Anselme BAUDELET, "Introduction", en: GUILLAUME DE SAINT-THIERRY, Exposé sur l'Épître aux Romains. Tome I (Livres I-III), editorita de Paul VERDEYEN, tradukita de Yves-Anselme BAUDELET, Parizo, Cerf (Sources chrétiennes 544), 2011.
  • Déchanet 1967: Jean-Marie DÉCHANET, "Guillaume de Saint-Thierry", en: Dictionnaire de spiritualité: Ascétique et mystique. Doctrine et histoire. Tomo 6: Gabriel⸺Guzman, Parizo, Beauchesne, 1967, kol. 1241-1263.
  • Déchanet 1978: Jean-Marie DÉCHANET, Guillaume de Saint-Thierry. Aux Sources d'une pensée, Parizo, Beauchesne (Théologie historique 49), 1978 (legu rete).
  • Verdeyen 1989: Paul VERDEYEN, "Introduction générale", en: Gvillelmi a Sancto Theodorico Opera omnia. Pars I: Expositio super Epistolam ad Romanos, editorita de Paul VERDEYEN, Turnhout, Brepols (Corpus Christianorum. Continuatio Mediaeualis 86), 1989.