Agata de Katanio

Sankta Agata (naskiĝis ĉirkaŭ 225 en Catania; mortis ĉirkaŭ 250 en Catania) estas kristana sanktulino kaj martirino. Ŝi verŝajne mortis sub la romia imperiestro Decio. Ĝenerale oni pentras ŝin kun pelvo, en kiu kuŝas ŝiaj mamoj; kelkfoje oni pentras ŝin kun palmobranĉo enmane.
Sankta | ||
Sankta Agata | ||
---|---|---|
Martirino | ||
![]() Pentraĵo de Sebastiano del Piombo pri la torturado de Sankta Agata
| ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 225? en Catania | |
Morto | 250? en Catania | |
Mortis per | torturo [#] | |
Tombo | Catania Cathedral [#] | |
Religio | Ortodoksismo [#] | |
Ŝtataneco | Roma regno [#] | |
Profesio | ||
Okupo | virgulo [#] | |
Sanktulo | ||
Honorata en | Roma kaj Okcidentaj Katolikaj eklezioj, Ortodoksa eklezio | |
Ĉefsanktejo | Katedralo de Katanio | |
Festotago | 5-a de februaro | |
Atributoj | Martira palmo, brustoj sur pleto | |
Patroneco | Virinoj, brustokancero, vulkanaj erupcioj | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
VivoRedakti
Agata naskiĝis en Sicilio. Ŝiaj gepatroj estis riĉaj. Ĉar ŝi estis kristanino, ŝi rifuzis la edziniĝproponon de Quintianus, guberniestro de Sicilio. Por puni ŝin, li enbordeligis ŝin dum unu monato. Ĉar ŝi poste daŭre rifuzis, li ordinis, ke oni detranĉu ŝiajn mamojn. Sed nokte aperis Sankta Petro kaj flegis ŝiajn vundojn. Kiam oni rimarkis tion, la guberniestro kuŝigis ŝin sur ardan karbon, kaj ŝi mortis.
Unu jaron poste Etno (vulkano) erupciis. La loĝantoj de Catania iris kontraŭ la lafo kun la vualo de Agata, kaj la fluo haltis.
KultoRedakti
La festotago de Sankta Agata estas la 5-a de februaro. En kelkaj regionoj oni tiam benas panon. Laŭkrede la manĝado de tiu pano evitos damaĝon al la manĝinto kaj al liaj kampoj.
La tombo de Sankta Agata situas en la katedralo de Catania. Ŝi estas patrono de Catania, maltanoj, malriĉuloj kaj paŝtistinoj, sonorilgisistoj, teksistoj kaj oraĵistoj.
La vualo de Sankta Agata kaj aliaj restaĵoj troviĝas en la katedralo de Catania. La plej granda osta relikvo, parto de la kranio, troviĝas en monaĥejo en Kamp-Lintfort (Germanio).