Mamo

primata korpoparto

Mamo (latine mamma) estas karakteriza glanda elstaraĵo de la mamuloj. Ĝi elformiĝas per allokiĝo de grasa histo inter la glandojn. La forkonduka kanaleto de la glandoj larĝiĝas al laktogolfo kaj la mampintoj malfermiĝas al la ekstero. La mamoj ĉe plimulto da la mamuloj estas pigmentitaj.

Mamo
1. Interripaj muskoloj kun ripoj 2. Pektoralo 3. Alveoloj de mamglando 4. Mampinto 5. Areolo 6. - Laktodukto 7. Grashisto 8. Haŭto
1. Interripaj muskoloj kun ripoj 2. Pektoralo
3. Alveoloj de mamglando 4. Mampinto 5. Areolo 6. - Laktodukto 7. Grashisto 8. Haŭto
Virina mamo
Virina mamo
latine mamma
vaskulo/j interna mamvaskulo
vejno/j interna mamvejno
Information icon.svg
vdr
mamaj laktoglandoj.

En primatoj kaj en homoj, la mampinton (cicon) ĉirkaŭas areolo. La laktoglando aperas ĉe la homo ambaŭsekse kaj ĝis la seksa maturiĝo ĝi same evoluadas, konsistante el konektiva histo. Ĝi evoluas poste dum la pubereco ĉe la virinoj pli forte, plej forte ĉe la fino de la gravedeco; post la nasko komenciĝas la lakto-sekrecio (laktado). La pligrandigo de mamoj ĉe la aliaj inaj primatoj ĝenerale okazas nur dum la gravedo.

AnatomioRedakti

 
virinaj mamoj.

La mamoj estas sur la granda brusto muskolo (pectoralis major) kaj ĝenerale etendiĝas vertikale el la nivelo de la dua ripo, ĝis la sesa aŭ sepa.[1] En horizontala direkto, la mamoj etendiĝas el la rando de la sternumo ĝis meza linio, imaga, de la akselo. Je nivelo de la antaŭa pinto plej dista de la torako, je la alto de la tria interripa spaco, la haŭto specialiĝas por formi la areolon kaj la mampinton.

FiziologioRedakti

 
La disvolvigo de la mamoj estas unu de la signoj de la seksa matureco de virinoj.

La mamo trapasas ŝanĝojn laŭlonge de la disvolvigo de la individuo. Scepte partikularajn okazojn, pli malpli patologiajn, la mamo de viroj estas atrofiaj komplete, sed la komplekso areolo-cico neniam malaperas kaj konservas ĉiam sian partikularan sensivon kaj la kapablon kunŝovi la areolon kaj erektigi la cicon antaŭ la stimuloj. Viroj submetitaj al traktado per estrogenoj aŭ kiuj trouzas difinitajn drogojn, povas disvolvigi grasamasojn kiuj ekhavas iel la formon de mamoj (pseŭdoginekomastio) kaj ili povas sekrecii fluaĵojn spontane, kvankam sen enhavo de lakto.[2] La disvolvigo de veraj mamoj ĉe homoj, komponitaj de glandoj kaj de aliaj strukturoj, estas nomata ginekomastio. Ankaŭ la obezaj viroj povas disvolvigi pseŭdoginekomastion, sed sen la inaj anatomiaj komponantoj.

En izolitaj okazoj ekzistas personoj kun pli ol du glandoj, kio estas konata kiel polimastio. Ĉiu "kroma" mamo estas nomata "kroma mamo" kaj havas nenormalan situacion, kvankam preskaŭ ĉiam estas sur imagita linio situa ambaŭflanke de la korpo, el la verto de la akselo ĝis la flanko de la granda lipo de la vulvo (bazo de la skroto ĉe viroj) de la sama flanko. La ekzisto de kromaj mampintoj, de diferencaj proporcioj kaj kompono, estas konata kiel politelio.[3]

FunkciojRedakti

MamnutradoRedakti

Mamnutrado estas la nutrado de bebo kaj infaneto ĉe la homa mamo. Ĉar patrina lakto korespondas ekzakte al la bezono de la bebo kaj ĉar mamnutrado interalie malpligrandigas kaj bebomortadon kaj mamkanceron, UNICEF konsilis en la Innocenti-deklaro[4], ekskluzive mamnutri dum kvar ĝis ses monatoj, poste ĝis fino de la dua vivojaro aldone al adaptitaj manĝaĵoj, kaj poste tiom longe, kiom patrino kaj infano tion deziras.[5] Se la patrino denove gravediĝas, ŝi povas plu mamnutri la antaŭan bebon, sen iu ajn risko por la novnaskoto. Kiam la nova bebo naskiĝos, ŝi povas ankaŭ mamnutri kune ambaŭ diversaĝajn gefilojn.

Seksa funkcioRedakti

 
La mamoj de virinoj estas erotogenaj zonoj, kaj krome ili ege utilas kiel seksa altirilo.

La mamoj plenumas gravan rolon kaj fiziologian kaj kulturajn en la homa seksa agado kaj de viroj kaj de virinoj. Kiel erotogena zono, la mamaro estas tre grava en la partopreno en la seksa rilataro. Ekzistas nombraj seksaj praktikoj fokuse al mamoj, kaj ĉe virinoj la seksa ekscitado kutime estas manifestata vegetative per tri fenomenoj: la erektiĝo de la klitoro (super la enirejo al la vagino), ĝenerale ioma ŝveliĝo de la mamoj akompanata de "erektiĝo" aŭ rigidiĝo de la cicoj nome telotismo. En la okcidentaj socioj de industriigitaj landoj pli teknologie disvolvigitaj multaj viroj sentas sin altiritaj, ĉefe, de grandaj mamoj. Aliaj viroj male preferas tiujn pli malgrandajn sed se eble turgeskajn kaj firmiĝintajn. Reale, la grando kaj la formo, same kiel la konsisto kaj aspekto, tute ne antaŭdiras absolute la kapablon de la mamo por produkti efike multan kaj bonkvalitan lakton. Fakte, granda parto de la mamo estas grasa histo, kiu, parte, havas nur strukturajn kaj subtenajn funkciojn kaj kiu nur paralele aŭ krome kontribuas al havigo de seksa altiropovo por la virino, sed absolute ne kontribuas al la primara funckio de mamnutrado. Sekve, oni povas aserti, ke la maniero altiri sekse ĉu per grando, formo, teksturo ktp., estas tute sociaj kaj kulturaj aferoj.

La seksa funkcio de la mamo en virinoj, post la diagnozo kaj traktado de mamkancero, ne tendencas malpliiĝi aŭ diferenciĝi, especiale ĉe virinoj kiuj suferis kirurgion de stetika rekonstruado (mamoplastio). Tamen, ĉe virinoj kiuj suferis totalan mastektomion oni notis malpliigon en la seksa intereso. La kemioterapio tendencas fronti problemojn en la seksa funkcio de la traktita virino.[6]

Malsanoj kaj misordojRedakti

Inversitaj mampintojmampintretiro estas la priskribo de anatomia aŭ medicina kondiĉo ĉe la virino. Tiu kondiĉo estas, se ĉeesta, ofte denaska aŭ ekestis tuj post mamoperacio kaj aperas kiam la laktoduktoj interne de la mamo estas pli mallongaj ol la dikeco de la mamo. La sekvo de tio estas ke la mampinto estas tirata internen. Kvankam denaska mampintretiro plej ofte estas sendanĝera, nur kosmetika devio, ĝi tamen povas kaŭzi ĉe virinoj kelkajn psikajn problemojn (minuskomplekso).

Mama kancero, kiel esprimas la nomo, estas kancero de la mamaj glandoj. Temas sume pri la plej ofta homa kancera malsano. Ĝi afliktas precipe, sed ne ekskluzive, virinojn: 1 el 100 malsanoj trafas la maman glandon de viro. En la industrie altevoluitaj landoj de ekzemple Okcidenta EŭropoNordameriko mama kancero estas la plej ofta speco de kancero inter virinoj kaj kaŭzas pli da mortoj inter ili ol ajna alia kancerospeco. La plej multaj malsanoj el statistika vidpunkto ŝajne aperas hazarde, kvankam ekzistas kaj heredaj kaj mediaj riskofaktoroj. Krom la forpreno de la detruaj kanceraj ĉeloj el la korpo kaj do la saniĝo de la malsaniĝintoj, la tenado de bona vivkvalito de la pacientoj kaj la laŭebla konservo de la mamo estas la precipaj celoj de medicinaj terapioj. La terapio kutime inkluzivas, laŭ la ekzakta stadio de la tumoro, kombinon el operacia forpreno de laŭeble ĉiuj kanceraj ĉeloj kaj de kontraŭkanceraj medikamentoj, hormonoj kaj radiado.

 
Virino kun nekovritaj mamoj.
 
Mamoj de gravedulino.

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti

  1. La Estrella de Iquique (10a de januaro 2007). «El temido cáncer de mama: La enfermedad que afecta a las mujeres». Arkivita el la originalo la 24an de aprilo 2011. Konsultita la 26an de decembro 2007. «El cáncer de mama es un tumor que se origina en la glándula mamaria, es decir, la zona de la anatomía humana que se extiende entre la segunda y sexta costilla y desde la línea media esternal hasta la axila media.»
  2. Encyclopædia Britannica - rete (2007). «pseudogynecomastia (pathology)» (en angla). Arkivita ekde la originalo la 12an de februaro 2008. Konsultita la 9an de junio 2020. «Fluids may be excreted from the nipple either spontaneously or as a result of manipulation; the fluids do not contain milk. Conditions termed pseudogynecomastia are caused by excessive body fat, inflammatory disorders, granular lesions, or growth of tumours.»
  3. Kajava Y. The proportions of supernumerary nipples in the Finnish population. Duodecim 1915;1:143-70.
  4. Anonco de UNICEF: Innocenti-deklaro, angle
  5. Germana nacia komisio pri mamnutrado: konsiloj pri mamnutrado dum bebeco
  6. Instituto Nacional del Cáncer (National Cancer Institute, en angla) (24a de januaro 2014). «Aspectos relacionados con la sexualidad y la reproducción (PDQ®)». Arkivita el originalo la 6a de aprilo 2015. Konsultita la 18an de aprilo 2015. «Los procedimientos para salvar o reconstruir la mama parecen tener poco efecto en la función sexual, comparados con aquellos en donde se extirpa por completo. Las mujeres que han sido sometidas a cirugía para salvar la mama tienen más probabilidad de seguir disfrutando de las caricias en esa parte del cuerpo, pero no afecta la frecuencia con la que la mujer tiene relaciones sexuales, la facilidad para tener un orgasmo ni el experimentar satisfacción sexual completa. Sin embargo, el haber tenido una mastectomía se ha vinculado a una falta de interés sexual. La quimioterapia se ha vinculado a problemas con la función sexual.»

BibliografioRedakti

  • Hollander, Anne Seeing through Clothes. University of California Press, Berkeley. 1993. ISBN 0-520-08231-1.
  • Morris, Desmond The Naked Ape: a zoologist's study of the human animal Bantam Books, Canadá. 1967.
  • Yalom, Marilyn A History of the Breast. Pandora, London. 1998. ISBN 0-86358-400-4.

Eksteraj ligilojRedakti