Ŝerco pri la hundo Mamomia

La Ŝerco pri la hundo Mamomia estas hispana spica ŝerco, kiu estas tre populara. Ĝi enhavas mildan erotikan komponanton, ĝi eĉ estas unu el la unuaj ŝercoj kiujn la infanoj lernas. Pro tio, la adolta publiko konsideras ĝin simpla aŭ infana ĉefe kaj uzas ĝin kiel ekzemplon de malbona ŝerco. Tamen, tiu ŝerco estas tre valida kaj estas tre disvastigata inter la hispana societo ekde la 80-aj jaroj. Ĝi havas multajn versiojn kaj havis versiojn verkitajn de humuristoj kiel Faemino y Cansado, Manel Fontdevila kaj sendependaj kinistoj.

Virino promenas kun sia hundo

La plej kutima versio el la ŝerco estas tiu:

Virino promenas kun sia hundo, nomita Mamomia. Dum la promenado, la hundo eskapas el la virino kaj malaperas. La virino serĉas la hundon, senrezulte, sed trovas policiston. "Pardonu min, policisto, Ĉu vi vidis Mamomian?" la virino demandas. Do, la policisto respondas "Ne, sed mi ŝatus vidi ĝin".

Estas tri vidpunktoj kiuj kontribuas fari la situacion amuza: Unue kaj la plej evidenta, estas la eksplicita nomo de la hundo; due, la virino rilatas al sia hundo per ĝia nomo, forgesante ke la policisto ne povas koni ĝin; kaj trie, la neatendita kaj sensenca respondo de la policisto.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Chiste del perro Mistetas en la hispana Vikipedio.