Mampinto
parto de mamo
Mampinto (aŭ cico) estas papila elstaraĵo meze de mamo, sur kiu eligas ĉe virinoj laktoglandoj. Ĉe viroj mampinto ne havas specialan signifon. Ĉiu homo havas sole unu paron da mampintoj. Dum (seksa) ekscitiĝo okazas pligrandiĝo kaj plifirmiĝo de la mampintoj, "mampinta erektiĝo".
