Patrina lakto estas la natura suĉnutraĵo de ĉiuj mamuloj inkluzive de la homo. La likvaĵo produktita de la laktoglando kreiĝas ĉirkaŭ 24 ĝis 48 horojn post la naskiĝo en la ina mamo.

La nutrado de homa bebo per mamo nomiĝas mamnutrado.

Historio redakti

En Germanio la vorto "Muttermilch" (lac maternum, patrina lakto) estas sufiĉe nova kaj estiĝis nur en la 18-a jarcento dum mamnutradkampanjo por instigi virinojn mem nutri siajn infanojn anstataŭ doni ilin al nutristino. Antaŭe oni uzis la esprimon virina lakto (lac muliebre).[1].

Enhavo redakti

Kompare al bovina lakto homa patrina lakto enhavas

Enhavo de laktoj homa bovina ŝafina kaprina ĉevalina
akvo 87,2 % 87,5 % 82,7 % 86,6 % 90,1 %
karbonhidratoj 7,0 % 4,8 % 6,3 % 3,9 % 5,9 %
graso 4,0 % 3,5 - 4,0 % 5,3 % 3,7 % 1,5 %
proteinoj 1,5 % 3,5 % 4,6 % 4,2 % 2,1 %
oligoelemento 0,3 % 0,7 % 0,9 % 0,8 % 0,4 %
kcal / 100 ml 70 64 - 68 86 65 43
kJ / 100 ml 294 268 - 285 361 273 180

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Barbara Duden: Geschichte in Geschichten.: Ein historisches Lesebuch

Eksteraj ligiloj redakti