Laktozo

kemia kombinaĵo

Laktozo, aŭ laktosukero, estas redukta disakarido kaj troviĝas en la lakto de mamuloj (tre malofte en poleneroj de kelkaj floroj). La patrina lakto enhavas 5,5-*8,4% da laktozo. Strukture, ĝi parencas al celobiozo: unu galaktopiranozil-grupo ligas al D-glukoza aparato en kvara loko. Empiria formulo C12H22O11.

Molekulstrukturo de laktozo

Laktozo estas blanka, kristala pulvoro, kiu nur ete solviĝas en akvo.

Sintezo okazas el uridindifosfat-galaktozo (UDP-galaktozo) tute en la laktoglando. (UDP-galaktozo+D-glukozo= laktozo + UDP/ per laktoz-sintetazo).

Ĝi uzatas en bebonutraĵoj, kiel bazmaterialo por medikamentoj, kiel konserviga materialo.

Vidu ankaŭRedakti

netolereco de laktozo