Pubereco [1]puberto[2] estas stato de knaboknabino atinginta periodon de la vivo inter infanaĝo kaj adolesko. Ĝi konsistas el aktiviĝo de la seksaj glandoj kaj manifestiĝas per sekundaraj seksaj karakteroj (pubvilo, menstruo ĉe knabinoj, ŝanĝiĝo de la voĉo ĉe knaboj, ktp) kaj ekfunkcio de seksorganoj pro neŭro-hormonaj procezoj.

Pubereco komenciĝas ĉirkaŭ la 11-a jaro en ambaŭ seksoj (plej ofte inter 8 k. 13 ĉe knabinoj kaj inter 9,5 k. 14 ĉe knaboj[3]) kaj daŭras inter 2 k. 5 jaroj, kun grandaj individuaj variaĵoj (vidu seksa konstitucio). Dum tiu periodo, junaj indivduoj tre rapide evoluas korpe, mense, emocie kaj socie.

La vortoj "pubera" kaj "puberto" venas el la latinaj vortoj puber (pubo)[4] kaj pubertas (pubereco) kaj rilatas al apero de korpaj haroj.

Fizikaj ŝanĝiĝoj redakti

 
Disvolviĝantaj akselharoj ĉe puberulo.

Fizikaj ŝanĝiĝoj estas malsamaj laŭ la sekso kaj konsistas el disvolviĝo de primaraj seksaj karakteroj (seksaj organoj) kaj ekapero de sekundaraj seksaj karakteroj (haroj, kreskado, ktp.) . Biologia celo de puberto estas ekfunkcio de skesoragnoj: tio manifestiĝas per menstruo ĉe inoj kaj ejakulo ĉe viroj.

Ĉe inoj redakti

Ĉe viroj redakti

Klasifiko de Tanner redakti

En 1962, infankuracisto (pediatro) James Tanner (1920-2010) proponis klinikan klasifikon kun 5 fazoj. Ĝi analizas pubvilaron (inaj kaj viraj), mamojn, testikojn kaj kelkfoje ankaŭ akselharojn de grado 1 (infaneca) ĝis 5 (adolteca).

Psikaj kaj sociaj ŝanĝoj redakti

Adolesko estas vivperiodo dum kiu junaj homoj kutime perdas infanaĝajn idealojn kaj devas ekkonscii kaj adaptiĝi je korpaj ŝanĝiĝoj kaj seksa identeco. Gepuberuloj iom post iom akiras novan statuson en familio kaj aliaj sociaj medioj cele al plena aŭtonomiĝo[5].

Tiu periodo povas esti ankaŭ problemveka ĉe adoleskantoj rilate al publika sano[5][6][7] pro:

Sociaj aspektoj kaj riskoj redakti

La seksa maturiĝo venas multe pli frue, ol la socia maturiĝo. Socia maturiĝo signifas kapablon garantii proprajn vivrimedojn kaj vivrimedojn por elteni la familion, kapablon memstare vivi en la socio kaj adaptiĝi al vivkomunumo. Kutime la socia maturiĝo dependas de klerigado, edukado, akiro de profesio, akiro de loĝloko kaj helpo de gepatroj. Aliflanke la seksa maturiĝo vekas fortegajn instinktojn de reproduktado: amo kaj seksumado, kiu foje kondukas al antaŭtempa gravedo. Antaŭtempa gravedo ne estas dezirinda pro multaj sociaj kialoj. Krom gravedo, seksumado povas konduki al seksotransdonataj malsanoj. Laŭ la moderna vidpunkto kristaliĝinta el multjara socia sperto la ĝusta vojo por eviti nedezireblajn konsekvencojn de seksumado ne estas malpermeso de seksumado, sed defendita seksumado per uzo de kondomo. Por tio estas grava la seksa edukado de gejunuloj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj kaj referencoj redakti