La voĉoŝanĝiĝo (ankaŭ: mutacio) estas la fazo en la evoluo de puberulo, en kiu rimarkeble ŝanĝiĝas kaj pliperfektiĝas je ambaŭ seksoj la voĉo. Dum la voĉoŝanĝiĝo la laringo kreskas same kiel la tuta korpo kaj la voĉbendoj longiĝas, do la voĉo iĝas pli malalta.

La voĉoŝanĝiĝo je knabino okazas ekde la 10-a ĝis la 15-a vivjaro, ĉe knaboj ekde la 12-a ĝis la 16-a vivjaro (diferencoj dependas de la paso de la pubereco; tamen, la ĝenerala akcelado de pubereco en la lastaj jardekoj ankaŭ plifruigis la voĉoŝanĝiĝon. La plenkreskula kaj knaba voĉoj diferencas kutime je okto, (rilato 2 per 1). Ankaŭ la ina voĉo povas soni ĝis malgranda trito pli malalte rilate al la knabinvoĉo (rilato ĝis 1,2 per 1).

Tiuj ĉi ŝanĝiĝoj pleje rilatas al la evoluo de la seksorganoj. Se oni forigas de knabo antaŭ la voĉŝanĝiĝo la testikojn, ne estiĝas voĉŝanĝiĝo, li iĝas kastrito.

Antaŭjuĝoj redakti

Vaste diskonata estas la zorgo, ke knabo dum tuta daŭro de la voĉŝanĝiĝo ne kantu, alikaze li ruinigus sian voĉon por ĉiam en sia vivo. Metodika esploro tamen nek konfirmis nek kontestis tiun ĉi opinion. Spertoj montras nur, ke knabo, daŭre kaj regule ekzercanta sian voĉon dum la voĉoŝanĝiĝo, ne havas voĉo-“rompiĝon“, la ŝanĝado tiam pli bone estas nur malrapidega proceso..

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Günther Habermann: Stimme und Sprache. 2. Auflage. Thieme, Stuttgart 1986, ISBN 3-13-556002-3
  • Rudolf Schilling: Über Stimmwechselgeschichten. En: Folia Phoniatrica Vol. I, Fasc. 2 1948, New York, Basel: Separatum, pp. 70–96.