Knaba ĥoro de Suhl

Knaba ĥoro de Suhl (germane: Suhler Knabenchor) estas en Suhl, Germanujo, aktiva koruso kiun fondis Hubert Voigt en la 1972-a jaro. Ĝia sidejo estas en la ejo Haus der Musik (Rimbach-strato 43).

Sidejo korusa, Suhl (Rimbachstraße 43), ene de Muzikdomo/Haus der Musik

Ĝeneralaĵoj redakti

Invititis tiu ĉi ĥoro je koncertoj ene de tiama GDR, al České Budějovice, Estonujo kaj post Turniĝo ankaŭ en ŝtatoj de iama Okcidenta Germanio; iris oni en 2005 al Nipono. Ĝi ankaŭ surbendigis siajn voĉojn kompaktdisken.

La reperturaro etendiĝas de voĉa muziko ĝis grandaj oratorioj. La kantemaj knaboj ankaŭ kunlaboras kun Turingiaj filharmoniistoj Gotao-Eisenach (antaŭaj nomoj Turingiaj filharmonistoj Gotao-Suhl respektive Filharmoniistoj Suhl). En 2012 ekkorusestris Robert Grunert.

Strukturo redakti

Eĉ antaŭ bazlerneja aĝo, ekde kvar jaroj, eblas korusani en la kadro de Musikalische Früherziehung. Post pozitivaj spertoj eblis frekventi ekde la 1-a elementarlerneja jaro la grupon Vorchor kie instruatas muzikaj elementaj konoj kaj la sperto de propraj muzikaj kapabloj.

Ene de la grupo Nachwuchschor la knaboj lernas ludante legi notojn kaj postkanti simplajn melodiojn. Apogile oni ofertas instrumentludadlernigon.

Finfine, post akceptiĝo al la grupo Haupt- und Konzertchor la kantistoj rajtas partopreni koncertvojaĝojn.

Dirigentoj redakti

Premioj (konkursaj) redakti

  • 1985: Max-Reger-Kunstpreis
  • 1990: du arĝentaj medaloj okaze de la Korusaj tagoj de Karlstein
  • 2006: Silbernes Diplom (internacia koruskonkurso en Malto)

Eksteraj ligiloj redakti