Knabino

juna inseksa homo

Knabino estas inseksa infano.

Knabinoj en Kalmunai, Srilanko

Aĝo de knabino laŭ diversaj kulturoj redakti

Laŭ malsamaj kulturoj, la aĝo de knabineco varias. Tradicie, oni nomas iun knabino el la bebeco ĝis la adoleskanteco, inkluzive aŭ ekskluzive, depende de la kulturo.

En kelkaj landoj, nur post la komenco de seksa vivo, oni nomas homan inon "virino", sekve oni povas trovi "knabinojn" pli ol 40-jaraĝaj en tiuj landoj.

La vorto knabino havas karesan, diminutivan signifon en kelkaj kulturoj.

En Brazilo oni nomas samuniversitatanojn "knaboj" kaj "knabinoj" sendepende de la aĝotitolo, sekve, "matematika knab(in)o" en brazila universitato povas esti 50-jaraĝa profesoro pri matematiko, se pri li/ŝi parolas kolegoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti