Malfermi la ĉefan menuon

Diminutivo (de la latina verbo deminuere "malmultigi") estas – kontraste al aŭgmentativo – la malgrandiga formo de vorto. Foje ĝi servas por simpla komparo de grandeco, foje ankaŭ kiel karesa formo.

En multaj lingvoj ekzistas afikso(j), kiu(j) ŝanĝas la bazan vorton al sia diminutiva formo. En la hindeŭropaj lingvoj diminutivoj kreiĝas aparte per sufiksoj, kaj ankaŭ la diminutivo de Esperanto funkcias tiel: la esperanta diminutiva sufikso estas -et-.

Enhavo

EsperantoRedakti

La sufikso "-et-" en Esperanto uziĝas simile kiel en la latinida lingvaro, aparte proksime parenca al la diminutiva silabo "-et-/-ett-" de la itala kaj franca lingvoj (vidu sube). Kiel ĉiuj esperantaj sufiksoj, ĝi metiĝas inter la vorta radiko kaj la gramatika finaĵo por la vortoklaso. La kontraŭa "pligrandiga formo" (aŭgmentativo) kreiĝas per la silabo -eg-.

  • pordo: pordeto, aparte malgranda pordo; pordego, vere granda pordo
  • varma: varmeta, nur iom varma; varmega vere tre varma
  • verda: verdeta, malforte verda aŭ dube verda
  • salti: salteti, fari malgrandajn saltojn; saltegi, fari imprese grandajn saltojn
  • ridi: rideti, prezenti bonetosan, amikeman kaj rideman mienon
  • iomiome: iomete, en tre malgranda kvanto

Foje la silabo "-et-" montras karesan nuancon:

  • knabino: knabineto, ĉarme malgranda knabino

La sufiksoj ankaŭ uzeblas kiel memstaraj vortoradikoj (eta, ete...).

Kontraste al multaj aliaj lingvoj, kiuj uzas diminutivojn nur por substantivoj, en Esperanto vere eblas uzi la silabon por ĉiu vortoklaso.

Hindeŭropaj lingvojRedakti

Angla lingvoRedakti

  • "-let", ekzemple leaflet (folieto/flugfolio) de leaf (folio), booklet (libreto) de book (libro)", piglet (porketo, porkido) de pig (porko)
  • "-kin", ekzemple lambkin (ŝafideto) de lamb (ŝafido) (sed ne pumpkin, kukurbo, de pump, pumpilo)
  • "-y", ekzemple piggy (porketo) de pig (porko)
  • "-ling", ekzemple duckling (anaseto) de duck (anaso)
  • "-een" (en la irlanda angla, de la irlanda finaĵo -ín), ekzemple lambeen (ŝafideto)
  • neregulaj formoj, kiuj konsistigas memstarajn vortojn, ekzemple kitten (kateto) de cat (kato)

Franca lingvoRedakti

  • "-et/ette", ekzemple sœurette (fratineto), cigarette (cigaredo)
  • "-ot", ekzemple frérot (frateto)
  • "-elle", ekzemple sauterelle (akrido)

franca lingvo de KebekioRedakti

  • En tiu variaĵo de la franca lingvo diminutivaj formoj kreiĝas malkutime per la prefikso "ti-" aŭ per duobligo de la unua silabo de la baza vorto: ti-chat "kateto", ti-gars "knabeto", Ti-(L)ouise "Louise", Ti-Mi "Michelle", Dédé "André", Didi "Diane", Dodo "Dominique" ktp. Similaj formoj ankaŭ ekzistas en la francaj kreolaj lingvoj (aparte en la haitia) kaj diversaj variaĵoj en Okcidenta Afriko.

Germana lingvoRedakti

La plej kutimaj diminutivaj sufiksoj de la germana lingvo estas -chen, ekzemple ĉe Hänschen (diminutivo de la persona nomo Hans, variaĵo de Johano, kaj ofta formo por infanoj de tiu persona nomo, en Esperanto "Johaneto" aŭ "Joĉjo") aŭ Vögelchen ("birdeto"), kaj -lein, ekzemple ĉe Dörflein ("vilaĝeto"). Krome, aparte ĉe personaj nomoj, uziĝas la finaĵo -i (ekzemple Benni por Benjamin, Basti por Sebastian) respektive la finaĵo -y transprenita el la angla lingvo (ekzemple Tommy por Thomas).

diminutivo (leksika aspekto)Redakti

Diminutivo (leksika aspekto) nomas la leksikan aspekton de verbo, kiu esprimas malgrandan intensecon de ago per la "-eln" finaĵo.

Ekzemploj:

  • hüsteln ('iomete tusi')
  • lächeln ('mallaŭte ridi')

supragermanaj dialektoj kaj alemana lingvo (sudgermana lingvoregiono)Redakti

  • en Badeno kaj Alzaco
    • "-le", ekzemple Kätzle ("kateto")
  • en Ŝvabio
    • "-la" (post la plurala vortoradiko), ekzemple Kätzla (same "kateto")
  • svisgermana lingvo
    • "-li" (post la plurala vortoradiko); ekzemple Chätzli (plian fojon "kateto")
  • en Frankonio
    • "-la", ekzemple Äffla ("simieto"), tre ofte kiel karesa formo
  • en Bavario kaj Aŭstrio
    • "-l", "-rl", "-erl", "-ei" kaj "-i", ekzemple Dirndl (knabino, knabina jupo), Bürscherl (knabo)

mezgermanaj dialektojRedakti

  • En Sarlando, Rejnlando kaj ĉirkaŭ la rivero Mozelo, kie paroliĝas mezgermanaj dialektoj inkluzive de la ripuara kaj la luksemburga lingvo, uziĝas la sufiksoj -je kaj -sche (variaĵoj de la altgermana "-chen"), -el (variaĵo de la altgermana "-lein") kaj -elsche ("duobla" diminutivo, do "-lein" plus "-chen"). Ekzemploj estas Kätzje ("kateto"), Hundsche ("hundeto"),Eischelsche ("glaneto") aŭ Äugelsche ("okuleto").
  • en Hesio
    • "-che"; ekzemplo Kätzche ("kateto"), Hündche ("hundeto"), Eigelche ("okuleto")

malaltgermanaj lingvoj (platgermane, nederlande, flandre)Redakti

  • "-ke", "-ken", ekzemple MannekeMänneken (vireto)
  • "-je", "-tje", ekzemple Mannetje (vireto), Buscherumpje (fiŝista ĉemizeto), Meisje (knabineto)
  • "-ing" (en Meklenburgio) ekzemple Mining un Lining (ĝemelinoj el la platgermana romano "Ut mine Stromtid" de Fritz Reuter), Kinning (infaneto)
  • En la historia dialekto ĉirkaŭ la urbo Dancigo, kiu post 1945 iĝis Gdansko kaj ĉiuj lokaj germanlingvanoj devis formigri, la krome kutimaj umlaŭtoj en la diminutivaj formoj forfalas, do la diminutivo de Hund ("hundo") ne estas Hündchen kiel en la altgermana lingvo, sed Hundchen ("hundeto").

Greka lingvoRedakti

  • "-aki", ekzemple νεράκι, (neraki) ("akveto" servita kun kafo)
  • κουταλάκι, (kutalaki) (kulereto)

Hispana lingvoRedakti

Aparte en Latinameriko diminutivoj tre oftas. Tie ĝi ne nur troveblas en substantivoj, sed ankaŭ en adverboj, ekzemple "ahorita" (nunete) por "ahora" (nune).

  • "-ito/-ita" anstataŭigas la finaĵojn -o/a
  • "-cito/-cita", se la lasta litero ne estas senakcenta oa; ekzemple mamá (panjo) iĝas mamacita (belulino) kaj coche (aŭto) iĝas cochecito (aŭteto / beboĉaro)
  • "-illo/-illa" (kiel "-el/-le/-li" en la germana lingvo): iom malmodiĝinta aŭ dialekte specifa (Andaluzio), sed trovebla en multaj konataj vortoj (kiel Tortilla)
  • aliaj regionaj aŭ neformalaj formoj, similaj al "-illo/-illa": "-ico" (Aragono, Kostariko), "-ín" aŭ "-ino" (Asturio), "-iño" (Galicio), "-uco" (Kantabrio), "-ico/ica" (Murcio)

Irlanda lingvoRedakti

  • "-ín", ekzemple leabhairín (libreto)

Itala lingvoRedakti

  • "-in-o/-in-a"
mano ("mano") – manina ("maneto")
signora ("virino") – signorina ("fraŭlino")
caro ("kara") – carino ("beleta")
  • "-ett-o/-ett-a"
scoglio ("roko") – scoglietto ("roketo")
viola ("violo", ankaŭ ina persona nomo) – Violetta (diminutivo de la ina persona nomo)
  • "-otto"
isola ("insulo") – isolotto ("insuleto")
  • "-ell-o/-ell-a"
canna ("kano") – cannella ("cinamo")
  • "-uccio/-uccia"
canna ("kano") – cannuccia ("trinkŝalmo")
Tiu-ĉi finaĵo plej ofte aperas kiel "karesa formo" (vezzeggiativo):
Gianni ("Johano, Joĉjo") – Giannuccio (proksimume "dolĉa eta Joĉjo")

Kataluna lingvoRedakti

  • "-et/-eta", ekzemple germaneta (fratineto)

Latina lingvoRedakti

  • "-ulus/a/um", ekzemple parvulus (dolĉe malgrandeta) de parvus (malgranda)
  • "-olus/a/um", ekzemple ostiolum (pordeto) de ostium (pordo)
  • "-culus/a/um", ekzemple musculus (museto) de mus (muso), navicula (ŝipeto) de navis (ŝipo), tabernaculum (kabaneto) de taberna (breto, kabano, vendejo), el kio ekestis la vorto tabernaklo (komparu ankaŭ la vorton taverno)
  • "-ellus/a/um", ekzemple porcellus (porketo, porkido) de porcus (porko) (paralele ankaŭ porculus kaj duoble malgrandigita porcellulus)
  • "-illus/a/um", ekzemple bacillum (bastoneto) de baculum (bastono)
  • "-ullus/a/um", ekzemple anulla (maljunulineto) de anus (maljunulino)
  • "-unculus/a/um", ekzemple occasiuncula (okazeto) de occasio (okazo)
  • "-io", ekzemple caballio (ĉevaleto) de caballus (ĉevalo)

Litova lingvoRedakti

En la litova lingvo diminutivoj estas aparte oftaj kaj ĝis la nuntempo tre ŝatataj. Krom substantivoj ankaŭ adjektivoj estas "malgrandigataj" per multnombraj sufiksoj.

  • "-elis, -elė": ekzemple namelis (dometo), gėlelė (floreto)
  • "-ėlis, -ėlė": ąsotėlis (kruĉeto), gaidelis (koketo), mažutėlė (etulino)
  • "-ulis, -ulė": mažulis (etulo), Gintulis (de la knaba persona nomo "Gintas")
  • "-(i)ukas, -(i)ukė": berniukas (knabeto), Aidukas (de la knaba persona nomo "Aidas")
  • "-eliukas, -eliukė" (duobla malgrandigo): ereliukas (agleto), mameliukė (panjeto)
  • "-ytis, -ytė": paukštytis (birdeto), gėlytė (floreto), Onytė (de la knabina persona nomo "Ona", en Esperanto Ana)
  • "-(i)utis, -(i)utė": zuikutis (kunikleto), saulutė (suneto)
  • "-(i)ūkštis, -(i)ūkštė": berniūkštis (knabeto), upėliūkštis (aparte eta rivereto, do "rojeto")
  • "-aitis, -aitė": bernaitis (knabeto), mamaitė (panjeto)
  • "-učiukas, -učiukė": mažučiukas (etulo), mažučiukė (etulino)

Portugala lingvoRedakti

La diminutivaj finaĵoj kaj konstruaj reguloj de la portugala lingvo multnombras. Krome ekzistas esceptoj, malmodiĝintaj formoj kaj diferencoj en la pluraligo. La portugala lingvo uzas diminutivojn ankaŭ ĉe adjektivoj, adverboj, kaj gerundiaj formoj de verboj.

  • "-inho/a", ekzemple casinha (dometo) de casa (domo)
  • "-zinho/a" (se substantivo finiĝas per vokalo aŭ nazalo), ekzemple irmãozinho (frateto) de irmão (frato), homemzinho (vireto) de homem (viro)
  • "-ito/a" (regule uzebla paralele al "-inho/a"), ekzemple casita (dometo) de casa
  • "-zito/" (en specialaj kazoj), ekzemple mulherzita (fraŭlino, ne uzebla kiel titolo) de mulher (virino)
  • "-oto/a (malofte), ekzemple casota (dometo) de casa
  • "-eto/a (malofte), ekzemple saleta (ĉambreto) de sala (ĉambro)
  • "-ebre (maloftege), ekzemple casebre (dometo) de casa

Rusa lingvoRedakti

En la rusa lingvo diminutivoj kaj karesaj formoj tre oftas. Substantivoj, adjektivoj kaj adverboj havas poe proprajn sufiksojn. El ili, la substantivaj finaĵoj havas plej da diverseco:

  • Maskulina genro: "-ik", "-ĉik", "-ok/-ek/-jok", "-ec", "-iŝk-" ktp. (ekzemple domik de dom, "domo")
  • Feminina genro: "-k-a", "-onk-a/-enk-a/-jonk-a", "-(i)c-a", "-ink-a" ktp. (ekzemple tropinka de tropa, "pado")
  • Neŭtra genro:"-ik-o", "-(i)c-e", "-iŝk-o", "-ĉk-o" ktp. (ekzemple oblaĉko de oblako, "nubo")

Unu el la malmultaj maskulinaj nedeklineblaj substantivoj, kiuj havas la finaĵon -e krome tipan por neŭtraj substantivoj (kiel ekzemple "шимпанзе" ("ĉimpanzo"), estas кофе ("kafo"). La koresponda diminutivo estas "кофеёк" (kofejok), kreita per la sufikso "-ok/-ek/-jok". Literatura ekzemplo: « — О, сейчас кофейку выпью, — потирая руки, сказал довольным голосом Коротков».

Diminutivaj formoj de personaj nomoj en la rusa lingvo tiom oftas, ke ne-rusoj ofte ne plu rekonas la originan bazan nomon:

  • Alekseij = Aljoŝa, Aljoŝenka, Aljoŝka, Ljoŝik, Ljoŝa
  • Aleksandr(a) = Saŝa, Sĥura, Saŝenka, Sĥurik, Sacĵka, Saŝka, San’ka, Saŝetŝka, Sĥurka, Sĥurotŝka
  • Anastasija = Nastija, Asja, Nastenka, Nastjuŝka, Nastjona, Nastka
  • Anna = Anja, Anjuta, Anetŝka, Anuŝka, Njuta, Njura, Njuĵa
  • Boris = Borja, Borenka, Borjuĵa, Borka
  • Dmitrij = Dima, Mitja, Mitenka, Dimotŝka, Mitjuŝa, Dimon, Mitka
  • Grigorij = Griŝa
  • Ivan = Vanja, Ivanuŝka, Vanetŝka, Vanka
  • Konstantin = Kostija, Kostenka, Kostik, Kostka
  • Leonid = Ljonja, Ljolik, Ljonitŝka, Ljonka
  • Marija = Maŝa, Manja, Maŝenka, Maŝetŝka, Maŝuŝa, Marusja, Maŝka
  • Miĥail = Miŝa, Miŝenka, Miŝanja, Miŝka
  • Natalija = Nataŝa, Nata, Nataŝenka, Natusenka, Natusik, Nataŝka
  • Nikolaij = Kolja, Kolenka, Nikolaŝa, Kol’ka, Koljan
  • Pjotr = Petja, Petenka, Petruŝa, Petjunja
  • Sergeij = Serjoĵa, Serjoga, Serjoĵenka, Serjoĵka
  • Stepan = Stjopa, Stjopanka, Stepantŝik, Stjopuĵka, Stjopka
  • Stanislav = Stasja, Stasik, Stasjuka, Stasenka
  • Bratislav = Slava, Slavoĥka
  • Svetlana = Sveta, Svetoĥka, Svetik, Svetjuŝka, Svetka
  • Vladimir = Volodja, Vova, Vovotŝka, Volodenka, Vovka, Volodka
  • Jekaterina = Katja, Katerina, Katetŝka, Katenka, Katjuĥa, Katjuŝa, Katka
  • Jevgenij = Ĵenja, Ĵenetŝka, Ĵeka, Ĵenka

Sorabaj lingvojRedakti

Suprasoraba lingvoRedakti

Ankaŭ en la suprasoraba lingvo diminutivoj estas tre oftaj.

Tie ekzistas la sufiksoj -k-, -ik-, -ičk-, sed kelkfoje ŝanĝiĝas la antaŭsufiksa konsonanto.[1]

Jen kelkaj ekzemploj:

  • nan "patro" - nank "paĉjo"
  • list "letero" - lisćik "letereto"
  • kniha "libro" - knižka "libreto"
  • Jana - Janka - Jančička (Ĉifoje eĉ duoble estas sufiksigata la vorto.)

Sed kelkfoje plilongiĝas la radiko.

  • dźěćo "infano" - dźěćatko "infaneto"
  • zwěrjo "besto" - zwěrjatko "besteto"

Ĉe adjektivoj ekzistas aparta sufikso, nome -ušk-.[1]

Ekz.

  • skromny "modesta" - skromnuški "modesteta"
  • chudy "malriĉa" - chuduški "malriĉeta"

Ne-hindeŭropaj lingvojRedakti

Berberaj lingvojRedakti

  • diminutiviga sufikso: "-ush"
  • diminutiviga cirkumfikso: "t- ... -t"

Bantuaj lingvojRedakti

En la bantuaj lingvoj la diminutiva afikso povas esti prefikso aŭ sufikso.

Svahila lingvo ki-"

ndege "birdo" : kidege "birdeto"

Zulua lingvo -ana"

inyoni "birdo" : inyonyana " birdeto"

Finna lingvoRedakti

  • "-nen": tyttönen ("tyttö": filino); kaunoinen ("kaunis": bela, substantivigite)
  • "-kka", (la lasta vokalo povas ŝanĝiĝi): marjukka ("marja": bero), mustikka ("musta": nigra, substantivigite mirtelo), pallukka ("pallo": pilko)
  • Duobla diminutivo ("-kka" + "-nen"): lapsukainen ("lapsi": infano), pienokainen ("pieni": malgranda, substantivigite)
  • "pikku-"

Papuaj lingvojRedakti

En papuaj lingvoj kiel Valman la diminutiva afikso -l-, kiu enhave koncernas la substantivon, estas aldonita antaŭ aŭ post la koncerna verbo.

  • pelen n-aykiri "La hundo bojas."
hundo 3a-persono-singularo-maskulino-nominativo-boji
  • pelen w-aykiri "La hundino bojas."
hundo 3a-persono-singularo-feminino-nominativo-boji
  • pelen l-aykiri "La hundido bojas."
hundo 3a-persono-singularo-diminutivo-nominativo-boji
  • kum m-etere-n pelen "Mi vidis la hundon."
mi 1a-persono-singularo-nominativo-vidi-pasinteco-3a-persono-singularo maskulino-akuzativo hundo
  • kum m-etere-ø pelen "Mi vidis la hundinon."
mi 1a-persono-singularo-nominativo-vidi-pasinteco-3a-persono-singularo-feminino -akuzativo hundo
  • kum m-etere-l pelen "Mi vidis la hundidon."
mi 1a-persono-singularo-nominativo-vidi-pasinteco-3a-persono-singularo-diminutivo-akuzativo hundo

Turka lingvoRedakti

  • "-cik/-cık/-cuk/-cük, ekzemple kedicik (kateto). En la turka lingvo ankaŭ adjektivoj povas esti "malgrandigitaj", ekzemple incecik (tre maldika).

Plia uzoRedakti

La diminutiva sufikso ne nur povas akcenti malgrandecon, sed ankaŭ la pozitivan sintenon (latine melioratio) respektive negativan sintenon (latine peioratio) de la parolanto al la menciita objekto. Aparte de la gramatika signifo, diminutivaj sufiksoj estas lingvaj rimedoj por montri interhomajn rilatojn. Krom signi karesan formon de neformala lingvouzo, ili en iuj lingvoj ankaŭ povas signi respekton kaj formalan aprezon.

NotojRedakti

  1. 1,0 1,1 Jana Šołćina, Edward Worner: Obersorbisch im Selbststudim, Hornjoserbšćina za samostudij, ISBN 3-7420-1779-9, paĝo 137

LiteraturoRedakti