Malfermi la ĉefan menuon

Leksika aspekto estas trajto de la semantiko de verbo, koncernanta manieron prezenti agon aŭ staton. La leksika aspekto estas tio, kio distingas la verbojn paroli kaj diri, serĉi kaj trovi, agonii kaj morti ktp.

PAG apartigas du ĉefajn klasojn laŭ ilia leksika aspekto: la rezultverboj kaj la daŭrverboj.

La rezultverbojRedakti

La signifo de rezultverbo implicas ian finstaton, kies atingo elĉerpas la agon, post kiu la ago ne plu sencas: ekzemple morti, trovi, perdi, preni, ĵeti.

La daŭrverbojRedakti

La daŭrverboj prezentas la agon kiel procezon, adon aŭ staton: scii, ekzisti, verdi, vivi, agonii, serĉi, paroli, pluvi, iri, teni, dormi. Krome, ankaŭ la verbojn esprimantajn ripetajn agojn oni klasas kiel daŭrverbojn (la ago daŭras kiel ripete okazanta).

La verboj hibridajRedakti

Fakte, nur tre malmultaj verboj esperantaj havas klare difinitan aspekton leksikan. Plejparto da verboj postulas situacian, kuntekstan interpreton. Tio estas kontraŭa al la kutimo de (ekzemple) la slavaj lingvoj, kie verboj sen klara aspekto leksika estas tre malmultaj.

Ekzemple, konsideru la verbon manĝi:

Ŝi sidis ĉe la fenestro kaj manĝis pomon (daŭra manĝis).
La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos [Sen 23:8].

Rimedoj morfologiajRedakti

Simile al la lingvoj slavaj, Esperanto posedas multajn rimedojn morfologiajn por precizigi la leksikan aspekton. Ekzemple,

ekmanĝi (komenca aspekto);
formanĝi, tutmanĝi, tramanĝi (diversmaniere elĉerpaj rezultverboj);
manĝadi (daŭrverbo)

Aspektoj leksika kaj gramatikaRedakti

En Esperanto, se la kunteksto ne malhelpas tion, oni interpretas rezultverbon perfektive, kaj la daŭrverbojn, neperfektive:

Vi amos vian edzinon (daŭrverbo, neperfektiva aspekto).
Vi naskos infanon (rezultverbo, perfektiva aspekto).

Tial la leksikan aspekton Sergio Pokrovskij nomis apriora aspekto[1].

En la lingvoj okcidentaj — kaj ankaŭ en Esperanto — la definitivan aspekton eblas determini nur kuntekste (kajaŭ sintakse), kaj tia situacia aspekto povas draste diferenci disde la apriora (disde la leksika):

France: «Il l'a vit, il l'aima» («Li ŝin ekvidis — li ŝin ekamis» kp «Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: „Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino‟» [Gen. 29:18]).
«Il l'aima toute sa vie» («Li amis ŝin dum sia tuta vivo»; kp «Kaj Isaak amis Esavon, ĉar li manĝadis lian ĉasaĵon; sed Rebeka amis Jakobon» [Gen 25:28]).
Angle: «She loved him as soon as she saw him» (Lin ekvidinte ŝi tuj lin ekamis);
«She loved him all her life» (Ŝi amis lin dum sia tuta vivo).
«She followed him at a swift pace» (Ŝi rapidpaŝe lin sekvadis) — «She immediately followed him» (Ŝi tuj eksekvis lin) — kp «Kaj li leviĝis kaj eksekvis Elijan kaj ekservis lin»[1Reĝoj 19:21]).

ReferencoRedakti

  1. S. Pokrovskij: La aspektoj. En: «Lingvaj respondoj», Jekaterinburgo, 1999. P. 54.