Diminutivo (leksika aspekto)

Diminutivo (de latine: deminuere: „malpliigi“), kelkfoje ankaŭ nomata atenuativo (de latine attenuātum "malfortigita"), nomas la leksikan aspekton de verbo, kiu esprimas malgrandan intensecon de ago.

Ekzemploj en la germana:

  • hüsteln ('iomete tusi')
  • lächeln ('mallaŭte ridi')

En la germana diminutivaj verboj plej ofte estas derivataj per -eln-ern de la origina verbo, kiel ankaŭ la frekventativaj aŭ iterativaj verboj.

La atenuativa leksika aspekto estas limigita en la rusa lingvo al la perfektiva aspekto, ekz. пообсохнуть [poobsoxnut'] "malrapide, iom post iom sekiĝi".

Fonto redakti

  • Helmut Glück: Metzler Lexikon Sprache. Verlag J.B. Metzler, Stuttgart, Weimar, 1993. germane

Vidu ankaŭ redakti