Tago de la knabino

(Alidirektita el Internacia tago de knabinoj)

Tago de la knabino estas internacia festo, okazigita ĉiujare la 11-an de oktobro, kaj agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj ekde 2011. La ĉefa celo de ĉi tiu tago estas konsciigi kaj aŭtonomigo pri knabinoj tra la tuta mondo kaj montri ilian gravecon.

Fono por fiksi la tagon redakti

En 2011 la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj decidis festi la tagon de la knabinoj la 11-an de oktobro, emfazante ke ekzistas kaj tago por patrinoj kaj tago por familio sed ne ekzistas tago por knabinoj kaj ke devus esti tia tago precipe pro tio, ke estas multaj defioj kaj problemoj alfrontataj de knabinoj hodiaŭ, kiel prostituado, komerco kaj malegaleco.

Historio redakti

La decido marki ĉi tiun tagon komenciĝis kiel ideo elpensita de homaj-rajtoj organizo nomita "Plano Internacia" en Kanado. Reprezentantoj de la organizo apelaciis al la kanada registaro impliki UN. La plano establi ĉi tiun tagon estis proponita en la Ĝenerala Asembleo de UN. La 11-an de oktobro 2011 UN decidis transsendi ĉi tiun ideon kiel internacia tago tutmonde.

La decido diras, ke "Tago de la knabino" celas rekoni la povigon kaj investadon al knabinoj, ilian gravecon por ŝanĝi la nacian kaj ekonomian percepton, por atingi ĉiujn disvolvajn celojn de la jarmilo, kaj ĝenerale por forigi ekstreman malriĉecon kaj antaŭenigi egalecon inter la du seksoj.

Temoj tra la jaroj

Ĉiujare oni elektas specifan temon por la tago:

  • 2012 - "Fino de infana geedzeco"
  • 2013 - "Monato de la edukado de knabinoj".
  • 2014 - "Povigi adoleskajn knabinojn: finante la ciklon de perforto."
  • 2015 - "La potenco de la adoleska knabino: Vizio por 2030".
  • 2016 - "La celoj de knabinoj egalas celoj ĝenerale. Kio gravas por knabinoj?"
  • 2017 - "Knabinoj antaŭ, dum kaj post krizoj".
  • 2018 - "Lerteco de junula korpuso".

Festoj tra la mondo redakti

Tra la mondo okazas diversaj eventoj por marki la "tagon de la knabino".

En 2012 knabinoj en Sud-Afriko disdonis T-ĉemizojn por memorigi la "nigra skarpo" (angle black sash), neperforta protesto farita de libanaj virinoj por batali por siaj rajtoj. Tuttaga aranĝo okazis en Londono en 2013, kiu inkludis teatrajn prezentadojn por virina povigo, krome en 2014 Londono aranĝis la wow-festivalon por virina povigo kaj en 2016, usona prezidento Barack Obama publikigis afiŝon esprimantan subtenon por seksa egaleco. Sociaj amaskomunikiloj uzas la haŝetikedon "La tago de la knabino" por sekvi la eventojn de la tago.

Ankaŭ lernejoj faras diversajn agadojn por ĉi tiu tago, kiel legado de rakontoj kaj specialaj agadoj ekskluzive por knabinoj.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Piednotoj redakti