Tago de la infano

Infana tago estas publika feriotago en pluraj landoj. La unua moderna ŝtato, kiu enkondukis la tagon de la infano estis Turkio, precipe sub Mustafa Kemal Atatürk en la jaro 1920.

Vikipedia emblemo pri la Tago de la infano.
Vikipedia emblemo pri la Tago de la infano.

En multaj iamaj socialismaj/komunistaj landoj, kiel ekzemple Pollando, Rumanio, Rusio kaj la Ĉeĥa respubliko, kaj en landoj kiel Barato, Ĉinio, Germanio, Usono kaj Nederlando la tago de la infano estas festata la 1an de junio, kaj Universala tago de la infano (Tago de la rajtoj de la Infano) la 20-an de novembro. Tamen ekzistas landoj en kiuj oni festas la tagon de la infano je alia momentoj. Tiel la tago de infanoj en Japanio kaj Sud-Koreio okazas la 5-an de majo.

Observo redakti

Laŭ UNICEF milionoj de infanoj tra la mondo estas ĉiujare viktimoj de perforto[1]. Krom perforto, tiuj infanoj estas submetataj al misuzo, neglekto kaj ekspluatado hejme, en laborejo, en lernejo kaj en la socia komunumo[1]. Ĝi ankaŭ okazas dum militoj kaj naturaj katastrofoj. Multaj formoj de misuzo inkluzive korpa punado kaj seksa misuzo restas laŭleĝaj en multaj landoj[1]. Ĝi ankaŭ restas socie akceptebla en multaj lokoj. Multaj infanoj ĉirkaŭ la mondo vivas en malriĉaj kondiĉoj. Ili ne havas aliron al edukado aŭ sano. Aliaj infanoj estas submetataj al perforto kaj infanlaboro. Universala Tago de la Infano okazas por akvelo la bonstaton de infanoj ĉie en la mondo[2].

Infanaj Rajtoj kaj Unuiĝintaj Nacioj (UN) redakti

En 1954 la Unuiĝintaj Nacioj proklamis la 'Universalan Deklaracion de infanaj rajtoj' [3] por teni aktuala la rajtojn de la infanoj. La 20-an novembro 1959 la UN adoptis Konvencion pri la Rajto de la Infano[1]. La Deklaracio de la Rajtoj de la Infano kaj la Konvencio pri la Rajtoj de la Infano priskribas infanajn rajtojn. [4] Infanaj rajtoj inkluzivas la rajton pluvivi kaj prosperi, ricevi edukadon, esti libera de perforto kaj misuzo, partopreni kaj esti aŭdata[4].

La du plej oftaj datoj por marki la tagon estas la 1-a de junio (la internacia tago de infanoj) kaj la 20-a de novembro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 (angla) "Universal Children’s Day: Stop Violence Against Children" (Universala Tago de la Infanoj : haltigu la perforton kontraŭ infanoj), Save the Children Federation, Inc.
  2. (angla) "Secretary-General's Message for 2014" (mesaĝo de la ĝenerala sekretario de UN por 2014).
  3. (angla) Universal Children's Day" (Universala Tago de la Infanoj), Unuiĝintaj Nacioj
  4. (angla) Universal Children’s Day 2015" (Universala Tago de la Infanoj. Forumo Helpo kaj Internacia Disvolviĝo), la 19-an novembro 2015.

Vidu ankaŭ redakti