Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj
La Internacia Konvencio pri Infanaj Rajtoj (IKIR, en angla internacie CRC) estas internacia traktato de Unuiĝintaj Nacioj, subskribita en 1989, pere de kiu oni emfazas, ke infanoj havas la samajn rajtojn kiel plenkreskuloj, kaj oni substrekas tiujn homajn rajtojn kiuj estas subkomprenataj el ties speciala kondiĉo de homaj estaĵoj kiuj, ĉar ili ne ankoraŭ atingis la kompletan fizikan kaj mensan disvolvigon, bezonas specialan protekton.
Ĝi estas la unua traktato plenumenda je nacia kaj internacia nivelo kiu kunigas en unusola teksto la civilajn, politikajn, sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn rajtojn de infanoj. La teksto de la IKIR kiun subskribis la ŝtatoj estas komponita de normaro por la protekto kaj de la infanoj kaj de la infanrajtoj. Tio signifas, ke la ŝtatoj aliĝintaj al la konvencio engaĝiĝas al ties plenumado. Laŭ tio ili engaĝiĝis kongruigi siajn normarojn al la principoj de la IKIR kaj al dediĉo de ĉiuj necesaj klopodoj por atingi la fakton, ke ĉiu infano plene ĝuu siajn rajtojn. La konvencio estas komponita de 54 artikoloj kiuj konfirmas la rajton al la protekto fare kaj de la socio kaj de la registaro, nome la rajton de la minoritatuloj al disvolvigo en sekuraj medioj kaj al la aktiva partopreno en la socio.
Vidu ankaŭRedakti
Eksteraj ligilojRedakti
- Naciones Unidas: Convención sobre los Derechos del Niño (hispane)
- Listo de ŝtatoj kiuj ratifis la konvencion (angle)
- Observaciones Generales del Comité de los Derechos del Niño (diverslingve)
- Adaptaciones por edades de la Convención de los Derechos de la Infancia (hispane)
- Protocolo facultativo de la Convención sobre los Derechos del Niño relativo a un procedimiento de comunicaciones
- Descargar III Protocolo Facultativo de la Convención sobre los Derechos del Niño relativo al procedimiento de comunicaciones (pdf) (hispane)
- Observaciones finales: España. Comité de los Derechos del Niño. 3 de noviembre de 2010
- Rojas Flores, Jorge: Los derechos del niño: una aproximaciòn histórica, 1910-1930 rete.
- SIPI - Sistema de Información sobre la Primera Infancia en América Latina ¿cuál es el nivel de cumplimiento efectivo de los derechos del niño en los países de Latinoamérica?
- Carta Europea de los Derechos de los niños hospitalizados. Acordada por el Parlamento Europeo en 1986