Malfermi la ĉefan menuon

Infana Tago (Japanio)

festotago en Japanio; la 5-a de majo


Infana tago (japane 子供こども, Kodomo no Hi) aŭ Tago de la infano estas japana nacia feriotago kiu okazas ĉiujare la 5-an de majo kaj estas parto de la Ora Semajno. Ĝi estas tago dediĉita al la personeco de infanoj kaj por festi ilian feliĉon. La Japana registaro decidis en 1948 deklari ĝin nacia festo. Ekde antikvaj tempoj ĝi estis tago de festo en Japanio.

CelebradoRedakti

Tiun tagon, familioj levas la karpo-formitan koinobori flagon (karpo pro la ĉina legendo ke karpo kiu naĝas kontraŭflue fariĝas drako kaj la maniero kiel la flagoj kirletas en la vento aspektas kvazaŭ ili estas naĝantaj), kun unu karpo por la patro, unu por la patrino kaj po unu karpo por ĉiu infano (tradicie ĉiu filo). Familioj ankaŭ montras kintarō-pupon kutime rajdanta sur granda karpo kaj la tradicia japana militista kasko, kabuto, pro la tradicio kiu reprezentas ilin kiel simboloj de forto kaj vigleco.

Kintarō (金太郎?) estas la infanaĝa nomo de Sakata ne Kintoki , kiu estis heroo en la Heian periodo, subula samurajo de Minamoto no Raikou, kiu estis fama pro sia forto, kiam li estis infano. 

Mochi riz-kukoj envolvitaj en kaŝiŭa (kverko) folioj—kashiwa-mochi (moĉio farĉita per anno (ruĝa fabopasto) kaj ĉimaki (speco de "dolĉa rizopasto", envolvita en irisa aŭ bambua folio)—estas tradicie servita dum tiu ĉi tago.

Vidu ankaŭRedakti

ReferencojRedakti

Nussbaum, Louis Frédéric kaj Käthe Roth. (2005). Japanio, Encyclopedia. Cambridge: Harvard University Press. ISBN 978-0-674-01753-5; OCLC 48943301

Eksteraj ligilojRedakti