Hinamatsuri

HinamatsuriHinamaturi [hinamacuri] (japane: 雛祭 aŭ 雛まつり) ankaŭ konata kiel Festivalo de PupojFestivalo de Knabinoj, estas festivalo, kiun oni celebras ĉiun 3-an de marto en Japanio.[1] Ĝi estas dediĉita al knabinoj. Tiutage, junaj knabinoj ekspozicias plurajn pupojn (ningyō, 人形) vestitajn per tradiciaj kimonoj. La pupoj situas sur malsamaj niveloj de ŝtup-altaro kovrita per ruĝa tolo, kun 5 aŭ 7 ŝtupoj maksimume. Ĉi tiu pupoj figuras personojn de la imperia kortego de la periodo Heian,[2] kaj pasas de generacio al generacio ene de familioj. La altarojn oni kutime ornamas ankaŭ per floroj de persikarbo, ĉar en Japanio oni konsideras persikojn kiel frukton rilatan al ina sekso.

Hinamatsuri
festa aŭ feria tago • tradicia kulturo • japana festivalo
Oficiala nomo Hinamatsuri
Alia nomo Festivalo de Knabinoj, Festivalo de Pupoj
Festata Japanio
Dato la 3-an de marto
vdr

Origino kaj tradicio redakti

 
Pupoj vestitaj per kimonoj.

La antikva japana tradicio diras, ke pupoj povis kaŝi en siaj korpoj la malbonajn spiritojn, savante tiel la posedanton de danĝeraj renkontoj post kiam la posedanto liberigis sin de la pupo. Tiel, la kutimo fariĝis ceremonio en la periodo Heian konata kiel hina nagashi, kie la paperpupoj estis senditaj en ŝipeto laŭ la rivero, forportante kun si la malbonajn spiritojn. La kutimo diskoniĝis dum la periodo Edo, pasante de generacio al generacio ĝis fariĝi tio, kion oni hodiaŭ nomas Hinamatsuri.

Oni diras, ke se la pupoj restas ekspoziciitaj dum pli da tempo ol necese, la knabino restos fraŭla aŭ edziniĝos malfrue. Pro tio, oni kutimas gardi la pupojn post kiam finiĝas la festivalo (la 4-a de marto estas la plej rekomendata tago).

Tipaj manĝaĵoj de la festivalo estas ruditapa supo (la konkoj figuras unuiĝon) aŭ hinaarare; multkoloraj dolĉaj rizbuletoj, kiuj laŭtradicie protektas la knabinojn de malsanoj kaj malbonŝanco. Knabinoj kutimas trinki shirozake, senalkohola dolĉa sakeo.[3][4]

Referencoj redakti

  1. [1] ISBN = 0804820562
  2. [2]
  3. [3]
  4. [4]