Ferioj en Japanio

listartikolo en Vikimedio

Ferioj de Japanio (japane 国民の祝日;[kokumin no ŝukuĵicu]; lit. ferio(j) de nacianoj) estas leĝaj ferioj en Japanio establitaj en 1948 de la dua regulo de la leĝo pri ferioj de nacianoj (japane 国民の祝日に関する法律 [kokumin no ŝukuĵicu ni kansuru hōricu]; 178-a leĝo de 23-a jaro de Showa,1948).

Se ferio okazus dimanĉe, la venonta tago (lundo) iĝas ferio ( nomata 振替休日; [furikae kjūĵicu]; translokita ferio). Se la lundo estus ferio, la translokita ferio estas movata al la mardo. Aldone, ankaŭ tago inter du publikaj ferioj iĝas ferio ( nomata 国民の休日; [kokumin no kjūĵicu] ; ripoztago de nacianoj ).

Japanio estas do unu el la landoj kiuj havas la plej multajn feritagojn en la mondo (15 feritagoj). La plej multaj el ili rilatas al la du grandaj religioj en Japanio: ŝintoismo kaj budhismo.

La ekde fino de aprilo ĝis komenco de majo okazantaj festtagoj nomiĝas Golden Week (ora semajno).

Nomoj de Ferioj redakti

  • ... no hi signifas: tago de ...
  • ... kinembi signifas: datreveno de ...

Tabelo de Ferioj de Japanio redakti

Nomo Tago Rimarkoj
Novjaro

元日
(Ganĵicu)

1-a de januaro La leĝo pri ferio diras ke "Gratulas la komencon de novjaro". Ĉi tiu nacia ferio estis establita en 1948. Ĝis tio, la tago estis nomata 四方節 [ŝihōsecu] pro la imperia novjara evento japane 四方拝 [ŝiho hai].En Japanio, oni nomas kelkajn tagojn post la tago, "お正月"[oŝogacu].
Tago de Plenkreskiĝo

成人の日
(Seiĵin no hi)

2-a lundo de januaro La leĝo pri ferio diras ke "Kuraĝas gejunulojn kiuj sentas sian maturiĝon kaj celas vivi memstare". En 1948, la leĝo establis ĝin je 15-a de januaro. En 2000, oni movis la tagon al 2-a lundo de januaro. (Sistemo Happy Monday) Municipoj okazigas eventojn por gratuli plenkreskiĝon (Seijin shiki).
La Memortago de Naciofondo

建国記念の日
(Kenkoku kinen no hi)

11-a de februaro

La leĝo pri ferio diras ke "Rememoras naciofondon kaj kreskigi koron ami nacion". Oni ŝanĝis la leĝon pri ferioj aldonante ĉi tiun ferion en 1966, kaj oni havis la unuan ferion je 11-a de februaro 1967. Ekde 1872 ĝis 1947, 11-a de februaro estis nomita 紀元節 (Kigen-setcu) kiu estas tago laŭ Nihon-shoki, Imperiestro Jimmu surtroniĝis en -660.

Printempa ekvinokso

春分の日
(Ŝumbun no hi)

Ĉirkaŭ 20-a de marto21-a de marto.

La leĝo pri ferio diras ke "Admiras naturon kaj ami vivaĵojn" Ĝis 1947, ĝi estis festtago nomata Shunki kōrei-sai (春季皇霊祭?).

Showa-Tago

昭和の日
(Ŝōŭa no hi)

29-a de aprilo Ĝi estis establita en 2007.

La leĝo pri ferio diras ke "rememori Showa-epokon dum kiu Japanio releviĝis post kataklismo, kaj pensas estontecon de la lando. Ekde 1989, ĝis 2006, ĝi estis Midori no hi.

Datreveno de Konstitucio

憲法記念日
(Kempō kinembi)

3-a de majo La leĝo pri ferio diras ke "festi datrevenon de validigo de Konstitucio de Japanio, kaj esperas kreskiĝon de la nacio".

Ĝi estis establita en 1948, por memorigi validigon je 3-a de majo 1947 de Konstitucio de Japanio

Verda Tago

みどりの日
(Midori no hi)

4-a de majo La leĝo pri ferio diras ke "familiarigi la naturon, kaj danki ĝian profiton, kreskigi riĉajn korojn". Ekde 1948 ĝis 1989, 29-a de aprilo estis Naskiĝdato de Imperiestro.
Tago de Infanoj

こどもの日
(Kodomo no hi)

5-a de majo La leĝo pri ferio diras ke "domaĝas personecon de infanoj, celas kreskiĝon de infanoj, kaj dankas al patrinoj".

Por multaj popoloj, ĝi estas la lasta tago de Golden Week.

Mara Tago

海の日
(Umi no hi)

Tria lundo de Julio La leĝo pri ferio diras ke "dankas maran profiton, esperi prosperon de la mara nacio Japanio.

En 1996, ĝi estis establita ĉe 20-a de julio, en 2003 ĝi moviĝis al 3-a lundo de julio.

Tago Respekti Maljunulojn

敬老の日
(Keirō no hi)

Tria lundo de septembro La leĝo pri ferio diras ke "respekti maljunulojn kiuj longe klopodis por socio, kaj gratuli iliajn longvivojn.
Aŭtuna ekvinokso

秋分の日
(Ŝumbun no hi)

Ĉirkaŭ 23-a de septembro La leĝo pri ferio diras ke " respektas praulojn, pripensas forpasintojn". Ĝi decidis ke "la tago dum la tero trapasas aŭtuan ekvinokson(Japana )". La preciza dato de la ferio estas publikigata je la unua semajnotago.
Tago de Sano kaj Sportoj

体育の日
(Taiiku no hi)

Dua lundo de oktobro La leĝo pri ferio diras ke "familiariĝas sportojn , kreskas sanajn korojn kaj korpojn."

La ferio estis establita en 1966, kiel ferio de 10-a de oktobro, je kiu okazis la malferma ceremonio de Somera Olimpiko 1964. En 2000, ĝi moviĝis al 2-a lundo de oktobro.

Kultura Tago

文化の日
(Bunka no hi)

3-a de novembro La leĝo pri ferio diras ke "ami liberon kaj pacon, kreski kulturon".

Ĝi memorigas la 3-an de novembro 1946, anonco de la Konstitucio de Japanio. Je la ferio, okazas dono-ceremonio de ordeno de kulturo.

Tago de Laborodanko

勤労感謝の日
(Kinro kanŝa no hi)

23-a de novembro La leĝo pri ferio diras ke "respektas al laboro, gratulas produktadon, popoloj dankas reciproke". La dato devenas el la tago de imperia festo, Niinamesai (新嘗祭) .
Naskiĝdato de Imperiestro

天皇誕生日
(Tennō tanĵōbi)

23-a de decembro La leĝo pri ferio diras ke "gratulas la naskiĝtagon de imperiestro". La naskiĝdato estis nomata Tenchosetsu (天長節), ĝis la establigo de la leĝo pri ferio.

Eksteraj ligiloj redakti