La termino aŭtonomigo[1][2][3]enpovigo (angle empowerment) referencas al aranĝoj por pliigi la gradon de memstareco kaj mem-determinado en individuoj, grupoj kaj komunumoj por kapabligi ilin reprezenti siajn interesojn en respondeca kaj mem-determina maniero. Temas pri procezo por havigi pli da povon al tiuj individuoj aŭ grupoj por agi sur la sociaj kondiĉoj, ekonomiaj, politikoj aŭ ekologiaj al kiuj ili estas konfrontataj. Ĝi rilatas ankaŭ al pli forta kaj pli memcerta konduto, precipe en rilato al la kontrolo de sia propra vivo[4], postulante siajn proprajn rajtojn.

La mikrofinancado konstituas la specon de financa enpovigo en landoj de disvolviĝo. Jen ŝparbanko en Kamboĝo.
La mikrofinancado konstituas specon de financa enpovigo en landoj de disvolviĝo. Jen ŝparkaso en Kamboĝo.

Aŭtonomio kiel metodologio estas ankaŭ asociata kun feminismo.

Historio redakti

La koncepto naskiĝis komence de la 20-a jarcento en Usono en kunteksto de lukto, en tiu tempo konsiderata kiel povogajno fronte al dominanta grupo. La koncepto iom post iom estis uzita en pli larĝa vizio kaj pli loza, proksime al kulturo de partopreno.

Terminologio redakti

En alilingvujoj la angla termino empowerment restas malfacile tradukebla. Oni referencas al ĝi foje kiel "agokapablo"[5], "emancipacia kapablo"[6], "agopovo"[7] aŭ fake eĉ per la neologismo "agentiveco" (france agentivité)[8].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. (franca) «Fiche terminologique d'autonomisation» [archive], sur Office québécois de la langue française, 2003
  2. (franca) Franca ministerio de kulturo, autonomisation/Liste de résultats/FranceTerme/ Ressources/Accueil-Culture.fr www.culture.fr, la 9-an de novembro 1989.
  3. (franca) Objectif 3 : Promouvoir l’égalité des sexes et l’autonomisation des femmes (celo 3 : akceli la egalecon de la seksoj kaj la aŭtonomigon de la virinoj), sur www.un.org, la 9-an de novembro 1989.
  4. (angla) Rappaport, J. (1984). Studies in empowerment: Introduction to the issue. "Prevention in Human Services," 3, 1–7.
  5. (franca) Trouble dans le genre. Pour un féminisme de la subversion, préface d'Eric Fassin, traduction de Cynthia Kraus, La Découverte, Paris, 2005, (ISBN 978-2-7071-5018-9).
  6. (franca) L'empowerment, une pratique émancipatrice ? Marie-Hélène Bacqué, Carole Biewener, majo 2015 - introduction : Pourquoi l'empowerment ?, La Découverte, coll. « Sciences Humaines / Politique et sociétés », 2013 (ISBN 978-2-7071-6733-0),
  7. (angla) Judith Butler, Excitable speech : a politics of the performative, Routlegde, 1997, London/New York, ISBN ISBN 0-415-91588-0
  8. Noto: la kapablo agi sur la mondo, la aĵoj, la homoj, transformi aŭ influi ilin. En sociologio, la agentiveco estas la kapablo agi, kontraŭe al tio, kion la strukturo postulas.