Persona disvolviĝo

Persona disvolviĝopersona kresko (angle ‘personal growth’, france ‘développement personnel’), ne temas pri persona disvolviĝo sur la materia kampo sed pri tiu sur la interno, la psiko, la emocioj kaj la spiriteco. Tradicioj, sencdonaj referencokadroj kaj rigidaj sociaj roloj pli kaj pli emas malaperi. En sekularigita socio kiel tiu de Okcidento, kiu krome funkcias laŭ la principoj de la libermerkata pensaro, oni observas ke eĉ la familianoj pli kaj pli emas individuiĝi kaj alstrebi plej eble grandan disvolviĝon de sia personeco. Tial pli kaj pli da personoj perdas siajn fiksajn vivmodelojn kio kaŭzas ofte identecperdon kies ebla sekvo klarigus la bezonon je eblecoj de persona kresko. Multaj tiaj personoj sentas sin allogataj al la kulturo de la Nova Epoko, ĉar ĝi kreis tutan ‘merkaton’ de psiko- kaj meditadteknikoj, klerigmetodoj, kreskogrupoj kaj terapioj.

Vidu ankaŭ redakti