Barack Obama

44-a prezidanto de Usono

Barack Hussein OBAMA II [baRAK huSEJN oŭBAma] (naskiĝis la 4-an de aŭgusto 1961) estis la 44-a Prezidanto de Usono. De 2005 ĝis 2008 li estis senatano por Ilinojo.

Barack Obama
Nobel-premiito
Persona informo
Barack Obama
Naskonomo Barack Hussein Obama II
Naskiĝo la  4-an de aŭgusto 1961(nun 1961-08-04) (62‑jara)
en Honolulu (Havajo)
Religio protestanto[1]
Etno afrik-usonano vd
Lingvoj anglaindonezia vd
Loĝloko Kalorama • Blanka Domo • Tebet • Menteng • HonoluluoLos-AnĝelesoĈikagoNovjorkoĜakarto vd
Ŝtataneco UsonoKenjo vd
Alma mater Columbia University
Harvard Law School
Partio Demokrato
Subskribo Barack Obama
Familio
Dinastio family of Barack Obama vd
Patro Barack Obama, Sr. vd
Patrino Ann Dunham vd
Gefratoj Auma Obama • Maya Soetoro-Ng • Bernard Obama • George Obama • Mark Okoth Obama Ndesandjo • David Ndesandjo • Abo Obama • Malik Abongo Obama vd
Edz(in)o Michelle Obama
Infanoj Malia Ann (nask. 1998)
Natasha ("Sasha") (nask. 2001)
Parencoj Stanley Armour Dunham • Lolo Soetoro • Madelyn Dunham vd
Profesio
Okupo politikisto
Laborkampo civil rights • konstitucia juro vd
Aktiva en VaŝingtonoĈikago vd
Verkado
Verkoj A Promised Land vd
En TTT Oficiala retejo vd
44-a Prezidanto de Usono
Dum 20-a de januaro 200920-a de januaro 2017
Vicprezidento Joe Biden
Antaŭulo George W. Bush
Sekvanto Donald Trump
Senatano de Usono
Dum 4-a de januaro 200516-a de novembro 2008
Antaŭulo Peter Fitzgerald
Sekvanto Roland Burris
Senatano de la ŝtato Ilinojo en la 13-a distrikto
Dum 8-a de januaro 19974-a de novembro 2004
Antaŭulo Alice J. Palmer
Sekvanto Kwame Raoul
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Laŭ la Historia Oficejo de la Usona Senato, li estis la kvina afrik-usona senatano en la usona historio. Obama estis la ĉefa oratoro ĉe la 2004-a nacia kunveno de la demokratia partio, kiam li ankoraŭ servis en la ŝtata senato de Ilinojo. En novembro 2004 li elektiĝis kun granda iomo en jaro de multaj gajnoj de la Usona Demokrata Partio.

En 2008 li gajnis la antaŭbalotojn kontraŭ Hillary Clinton. La 4-an de novembro 2008, 47-jaraĝa, li gajnis la baloton kontraŭ John McCain. Pro tio li fariĝis la 44-a prezidanto de Usono, inaŭgurita la 20-an de januaro 2009. Li estas la unua usona prezidanto kiu ne havis du blankajn gepatrojn. La 6-an de novembro 2012, li regajnis la baloton, kontraŭ Mitt Romney.

La 9-an de oktobro 2009 la Nobel-premio pri paco estis atribuita al Barack Obama.

Vivo redakti

Infaneco kaj junaĝo redakti

 
Honolulu kaj Waikiki

Barack Obama naskiĝis en Honolulu, Havajo kiel infano de Stanley Ann Dunham (1942–1995) kaj Barack Hussein Obama (1936–1982).[2] La patro, ano de la popolo de la Luoj devenis de la urbeto Nyang’oma Kogelo, distrikto de Siaya, provinco Nyanza, Kenjo; la patrino estis blankhaŭta usonanino el Wichita, Kansaso. La patro estis en Usono pro universitataj kaŭzoj. La gepatroj konatiĝis unu la alian en la universitato de Havajo en Manoa, urboparto de Honolulu. Ili geedziĝis dum tempo, kiam en kelkaj partoj de Usono geedziĝoj inter blankuloj kaj nigruloj ankoraŭ ne estis permesataj.

En sia memorlibro eldonita en 1995, Dreams from My Father ("Revoj de mia patro") Obama priskribis sian preskaŭ rasblindecan fruan infanecon. Li skribis: "Ke mia patro aspektis neniel, kiel la personoj ĉirkaŭ mi — ke li estis nigra kiel peĉo, kaj mia patrino estis blanka kiel lakto — apenaŭ registriĝis en mia menso".

Kiam Obama estis dujaraĝa en 1963, liaj gepatroj eksedziĝis kaj lia patro reiris al Kenjo. Lia patrino edziniĝis al Lolo Soetoro, indoneza studento, kiu kunprenis Obama-n al Ĝakarto, kiam tiu estis ses-jaraĝa. Obama dum kvar jaroj vizitis diversajn lokajn lernejojn, inter 1967 katolikan lernejon kaj kaj en 1970/71 lernejon kun islama fono. En Ĝakarto naskiĝis la duonfratino Maya. Ankaŭ de la flanko de la patro li havas diversajn duongefratojn. Inter ili junan duonfraton, kiu vivas en la mizerkvartalo de Najrobio kaj la duonfratinon Auma, kiu studis en la germana urbo Heidelberg. La patron, kiu poste mortis en aŭtoakcidento, vidis la filo denove nur unu fojon, kiel dekjara knabo.

Post kvar jaroj, en 1971, Obama revenis al Havajo por loĝi kun siaj patrinflankaj geavoj, Madelyn (1922-2008; ŝi mortis nur du tagojn antaŭ la balotoj pro kancero) kaj Stanley Dunham (1918–1992). En Havajo li vizitis la faman privatan lernejon Punahou School. Li finis la lernejon kun speciala laŭdo.

Studoj kaj profesio redakti

Obama studis dum du jaroj ĉe la Occidental College en Losanĝeleso. Poste li ŝanĝis por studi ĉe la Columbia University en Novjorko. Post la bakalaŭriĝo en politikaj sciencoj (speciala fako: internaciaj rilatoj) li laboris dum unu jaro por la konsilentrepreno Business International Corporation en Novjorko. En 1985 li translokiĝis al Ĉikago, kie li laboris por komunutila organizaĵo (bonfarta organizaĵo). Poste Obama studis juron ĉe la Universitato Harvard dum 3 jaroj. Li diplomiĝis tie kiel magna cum laude (plej alta laŭdo) en 1991. Li estis instruisto pri konstitucia leĝo ĉe la lernejo de juro de la Universitato de Ĉikago ekde 1993 ĝis kiam li elektiĝis al la usona senato en 2004.

En 2006, li publikigis la libron The Audacity of Hope ("La aŭdaco de espero").

Privata Vivo redakti

 
Michelle kaj Barack Obama

Li edziĝis kun Michelle Obama en 1992. Michelle ankaŭ studis en Harvard kaj laboris poste en la urboadministracio de Ĉikago. Ili interkonatiĝis en la advokatejo kie la juna Obama laboris kiel staĝanto. Ili havas du filinojn (naskitajn en 1998 kaj 2001). Barack Obama vivis kun sia familio en Ĉikago ĝis lia prezidantiĝo.

Politika vivo redakti

Obama aktiviĝis en la politiko de la federacia ŝtato Ilinojo en 1992. En Ĉikago li subtenis politikan kampanjon por konvinki afrikusonajn balotontojn registriĝi por la naciaj balotoj por subteni Bill Clinton. En 1996 li fariĝis senatano por la suda balot-distrikto de Ĉikago. Kiel parlamentano li estis konvinkita politikisto de la maldekstra-liberala spektro. Li estis kunverkanto de pluraj leĝaj proponoj por helpi al malriĉaj laboristaj familioj. En 2000 li ne sukcesis eniri la domon de la reprezentantoj, ĉar li malsukcesis jam en la antaŭbalotoj kontraŭ Bobby L. Rush.

Antaŭbalotoj redakti

En 2004 Obama estis kandidato por la Demokrata Partio por fariĝi senatano. En la antaŭbalotoj li gajnis 52 % de la voĉoj.

Balotlukto redakti

Post la gajno en la antaŭbalotoj Obama kandidatis kontraŭ la respublikano Jack Ryan. Post skandaloj Jack Ryan retiriĝis kaj Alan Keyes iĝis la nova kandidato de la respublikanoj la 8-an de aŭgusto 2004. Obama fine gajnis 70 % de la voĉoj, Keyes nur 27 %.

Antaŭbalotoj de la Demokrata Partio redakti

 
Obama deklaras la venkon kontraŭ Hillary Clinton ĉe la antaŭbalotoj

Obama gajnis la antaŭbalotojn en entute 29 el la 50 federaciaj ŝtatoj. Krome li gajnis inter la demokratoj kiuj vivas en eksterlando kaj en eksteraj teritorioj kiel ekzemple Guam kaj la Usonaj Virgulininsuloj. Post la 3-a de junio 2008 li sukcesis havi sufiĉe da delegitoj kaj Hillary Clinton retiriĝis. Obama fariĝis la unua afrikusona prezidant-kandidato.

Balotoj redakti

Obama venkis vaste kaj kun multe da voĉoj kontraŭ John McCain. Por fariĝi prezidento de Usono necesas minimume 270 de la voĉdonreprezentantoj. Estas probable, ke Obama havos minimume 365 reprezentantojn, kiuj voĉdonos por li la 15-an de decembro 2008. Li eĉ estas la unua kandidato post 1892, kiu kaŭzis splitiĝon de la voĉdonreprezentantoj de Nebrasko gajninte la elekton en la 2-a elektodistrikto de Nebrasko (Nebrasko estas unu el la du ŝtatoj, kiuj dividas voĉdonreprezentadon laŭ kongresdistriktoj). Tiu rezulto garantias al li komfortan plimulton por fariĝi la 44-a prezidanto de Usono.

Postena ŝanĝo al Barack Obama redakti

La ŝanĝo de la prezidanta posteno al Barack Obama komenciĝis, kiam li gajnis la prezidantecan elekton de Usono la 4-an de novembro 2008.

La 20-an de januaro Barack Obama ricevis povon en solena ceremonio en Vaŝingtono kiel la unua nigrula aŭ duonnigrula prezidento de Usono.

Referencoj redakti

  1. Pew Forum on Religion & Public Life» Blog Archive  » Barack Obama. pewforum.org. Arkivita el la originalo je 2015-09-25. Alirita August 23, 2015. angle
  2. President Barack Obama. The White House (2008). Alirita December 12, 2008. angle

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Antaŭe:44-a Prezidento de UsonoPoste: 
George W. Bush2009-2017Donald Trump