Usona Senato

alta ĉambro de duĉambra parlamento de Usono
(Alidirektita el Usona senatano)

La Usona Senato estas la supera ĉambro de la Usona Kongreso kaj konsistas de la estiĝo el 100 anoj de la 50 usonaj federaciaj ŝtatoj. Ĉiun federacian ŝtaton reprezentas 2 senatanoj elektitaj je 6 jaroj.

Usona Senato
flago
senato • elected legislative house • jurisdikcio • legislative branch agency
Komenco 1789 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Kapitolo de Usono
Ĉefestro(j) Kamala Harris vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
la Usona Senato kunvenas en la Kapitolo de Usono Vaŝingtone

La senatanoj estas elektitaj direkte ekde 1913 je ses jaroj. Ĉiun duan jaron oni novelektas la trionon de la senatanoj per simpla plimulta baloto. Oni neniam elektas samtempe la samŝtatajn senatanojn.

Laŭ la originala konstitucio de Usono, la senatanojn elektis la federaci-ŝtataj parlamentoj.

La elektota senatano devas esti minimume 30-aĝa kaj usonano pli ol 9 jarojn kaj loĝanto de la reprezantota ŝtato.

La elektantoj estas ĉiu ŝtatanoj de Usono, kiuj aĝas pli ol 18 kaj loĝas en iu el la 50 federaciaj ŝtatoj. Ĉar Washington D.C., Puerto Rico ktp. ne estas federacia ŝtato, ili ne havas rajton elekti.

La Senato devas ĉiun leĝon aprobi per simpla plimulto. Se la aprobitan leĝon ne subskribas la prezidento, oni povas akceptigi tion per 2/3-a aprobo. La vicprezidento de Usono estas samtempe ankaŭ prezidanto de la Senato, sed li ne havas voĉdon-rajton, nur se temas pri egala voĉdonado.

Nur la Senato rajtas ratifiki internaciajn traktatojn, per 2/3-a aprobo, sed tion devas akcepti ankaŭ la unuopaj federaciaj ŝtatoj.

Eksteraj ligiloj redakti