Sebastiano del Piombo

Sebastiano Luciani (Venecio, 1485 - Roma, 21-a de junio de 1547), plej konata kiel Sebastiano del Piombo, ĉar li estis okupinta el 1531 la postenon de respondeculo pri la sigeloj el plumbopiombo en itala— de Vatikano, estis itala pentristo, protektita de Mikelanĝelo kaj unu el plej admiritaj kaj influaj de la Renesanco.

Sebastiano del Piombo
Persona informo
Naskonomo Sebastiano Luciani
Naskiĝo 1-an de januaro 1485 (1485-01-01)
en Venecio
Morto 21-an de junio 1547 (1547-06-21) (62-jaraĝa)
en Romo
Ŝtataneco Venecia respubliko
Okupo
Okupo pentristo
Verkoj St Bartholomew and St Sebastian
A Young Roman Woman
La Morto de Adoniso
vdr
Piedad de Sebastiano del Piombo. Museo Cívico de Viterbo.
Oleopentraĵo sur tolo de Sebastiano del Piombo pri Kristoforo Kolumbo, 1519, (Novjorko, Metropolitan Museum)

Lia verkaro reprezentas sintezon inter la koloremo de la venecia skolo kaj la monumentaj figuroj karakteraj de la roma pentrarto. Oni povas distingi tri etapojn en lia evoluo: unu venecia etapo, kie la koloremo de liaj verkoj rememorigas pri tiu de liaj unuaj majstroj, nome la pentristoj Giovanni Bellini kaj Giorgione; unu unua periodo roma, al kies urbo li alvenis en 1511 danke al mecenato de la bankisto Agostino Chigi, en kiu li asimilas la stilon de Rafaelo kaj de Mikel-Anĝelo; kaj unu dua periodo roma, post la Rabado de Romo en 1527, en kiu lia pentrarto iĝas pli severa kaj esenca, kongrue kun la spirito de la Katolika Reformacio kiu videblos poste en la politiko de la Koncilio de Trento.

Piombo laboris por la plej povegaj gravuloj siaepokaj —bankistoj, nobeloj, ambasadoroj, komercistoj, papoj— kaj influis povege sur aliaj grandaj pentristoj manieristaj —ĉefe sur Bronzino— kaj ankaŭ sur la hispana pentrarto siaepoka. Li elstaris pro siaj portretoj, mitologiaj kaj religiaj pentraĵoj. Multaj el tiuj ekspoziciiĝas ĉe la plej gravaj muzeoj de la mondo.

Bibliografio redakti

  • Vasari, Giorgio (1568). Vite de' più eccellenti architetti, pittori, et scultori italiani, da Cimabue insino a' tempi nostri.
  • Vasari, Giorgio: Las vidas de los más excelentes arquitectos, pintores y escultores italianos desde Cimabue a nuestros tiempos. Traduko: Giovanna Gabriele Muñiz. Madrid, Cátedra, 2002, ISBN 84-376-1974-2.
  • Zanetti,, A. M. (1771). Della Pittura Veneciana.
  • Lanzi, Luigi (1809). Storia pittorica della Italia.
  • Dussler, L. (1942). Sebastiano del Piombo. Basilea.
  • Pallucchini, R. (1944). La pittura Veneziana del Cinquecento. Novara.
  • Pallucchini, R. (1944). Sebastian Viniziano. Milán.
  • Longhi, R. (1946). Viatico per cinque secoli di pittura Veneciana. Florencia.
  • Onorato, M. (1952). «Sebastiano del Piombo». Ferrania.
  • Fenyő, I. (1953). «Der Kreuztragende Christus Sebastiano del Piombos in Budapest». Acta Historiae Artium I, p. 151 y ss.
  • Zeri, F. (1957 [reedición: 2001]). Pittura e Controriforma. Vicenza: Neri Pozza. ISBN 88-7305-825-6.
  • Salvini, R. (1959). «Note sui ritratti sebastianeschi di Clemente VII». Emporium.

Eksteraj ligiloj redakti