Venecia Skolo

(Alidirektita el Venecia skolo)

La Venecia Skolo estis muzika tendenco de komponistoj de la renesanca muziko, kiu lokis en Venecio ekde meze de la 16-a jarcento ĝis la 17-a jarcento. Fondinto: Adrian Willaert. Pliaj grvaj skolanoj: Cipriano de Rore, Claudio Merulo, Andrea Gabrieli, Giovanni Gabrieli kaj Claudio Monteverdi.

San Marco dum sunsubiro

Historio redakti

Venecia Skolo en la muzikhistorio estas termino uzata por priskribi la komponistojn (kaj iliajn verkojn), kiuj laboris en Venecio dum la periodo proksimume inter 1550 kaj 1610. La plurĥoraj komponaĵoj estis tiel famaj eventoj en sia epoko, ke ili elradias sur la muzikan praktikon en aliaj landoj. Kune kun la disvolvado de la monodio kaj la opero en Florenco la novigadoj de la Venecia Skolo markas la transiron de la renesanca al la baroka muziko.

Du gravaj faktoroj estis progresontaj la disvolviĝon de la Venecia Skolo: unuflanke karakterizaj ecoj de la Baziliko de San Marco en Venecio, kun arkitekturo grandspaca kaj kun du orgenoj lokitaj ĉe kontraŭaj flankoj, devigis la komponistojn gajni avantaĝon el tiu ĉi fakto. Tiel disvolviĝis grandioza stilo antifona, en kiu diversaj grupoj ĥoraj kaj instrumentaj muzikis siajn partojn foje komplemente, foje kunigitaj, unuigitaj per la sono de la orgeno. La unua komponisto kiu famigis tiun ĉi efekton estis Adrian Willaert, kiu estis nomumita kapelmajstro de San Marco en 1527 kaj tenis tiun postenon ĝis sia morto en 1562. Gioseffo Zarlino, unu el la plej influhavaj kritikanto de la siaepoka muziko, nomis Willaert "la nova Pitagoraso", kaj la influo de Willaert estis profunda, ne nur kiel komponisto, sed ankaŭ kiel instruisto, ĉar la plimulto el la komponistoj apartenaj al la skolo studis ĉe li. Aliaflanke estis la presarto, kiu prosperigis tiun ĉi epokon de muzika kreivo. Komence de la 16-a jarcento la urbo Venecio, prospera kaj stabila, ixis grava centro de eldonado de muziko; la komponistoj venis el tuta Eŭropo por profiti el la nueva teknologio, kiu tiutempe nur travivis kelkajn jardekojn de disvolviĝo. Komponistoj el la nordo de Eŭropo, precipe el Flandrio kaj Francio, renomaj kiel la plej famaj el Eŭropo, vojaĝis plejparte al Venecio. La muzika medio de la urbo ĝis vaste en la 17-a jarcento.

En la jardeko de 1560 du grupoj diferencaj disvolvis la Venecian Skolon: grupo progresema, gvidata per Baldassare Donato, kaj grupo konservema , gvidata de Zarlino, kiu tiam estis kapelmajstro. La frotoj inter ambaŭ tendaroj travivis sian elkokoniĝon en 1569 per drameca duelo publika inter Donato kaj Zarlino dum la festo de San Marco. La anoj de la konservema grupo tendencis sekvi la stilon polifonian de la Nederlanda Skolo (franca-flandra) inkluzive komponistoj kiel Cipriano de Rore, Zarlino kaj Claudio Merulo, poste ankaŭ Andrea kaj Giovanni Gabrieli

Oni komparas kelkfoje la Venecian Skolon de muziko kun tiu de la pentra skolo venecia, en kiuj ambaŭ oni masive utiligas la koloron, por uzi tiun ĉi terminon, en la kazo de la muziko por indiki la dramecon kaj la konstraston. Alia punkto de konfrontado inter la du grupo estis, ĉu estas konvena aŭ ne, ke la eksterlandanoj povu transpreni la plej altan postenon de kapelmajstro en San Marco. Verŝajne la grupo kiu pretendis favorigi la talentitojn lokajn dominis en ĉi tiu kverelo, ĉar en 1603 la postenon ricevis Giovanni Croce, sukcedite de Giulio Cesare Martinengo en 1609 kaj Claudio Monteverdi en 1613

La kulmino de la venecia skolo estis ĉirkaŭ 1580, kiam Andrea kaj Giovanni Gabrieli komponis enormajn verkojn por pluroblaj ĥoroj, grupoj de latunaj blovinstrumentoj kaj arĉinstrumentoj kaj orgeno. Tiuj ĉi verkoj estas la unuaj inkludantaj indikoj pri dinamiko kaj ankaŭ estas la unuaj postulantaj konketajn instrumentadojn

La laboro de la orgenistoj de la skolo, precipe de Claudio Merulo kaj Girolamo Diruta komencis difini instrumentajn stilon kaj teknikon, kiuj poste transiris al norda Eŭropo kulminante en la verkaroj de Sweelinck, Buxtehude kaj finfine J.S. Bach. La terminon Venecia Skolo ankaŭ oni uzas por distingi ĝin de la ege diferenca, kvankam samtempa Roma Skolo. Aliaj gravaj centroj de muziko en Italio dum la epoco estas Florenco, la lulilo de la opero, Ferrara, Napolo, Padovo , Mantovo kajMilano.

Komponistoj redakti

Inter la ĉefaj membroj de la Venecia Skolo troviĝas:

Referencoj kaj kromliteraturo redakti

  • Variaj artoloj inkluzive "Venice," en The New Grove Dictionary of Music and Musicians, ed. Stanley Sadie. 20 vol. London, Macmillan Publishers Ltd., 1980. ISBN 1561591742
  • Gustave Reese, Music in the Renaissance. New York, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0393095304
  • Manfred Bukofzer, Music in the Baroque Era. New York, W.W. Norton & Co., 1947. ISBN 0393097455
  • Harold Gleason y Warren Becker, Music in the Middle Ages and Renaissance (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 089917034X
  • Eleanor Selfridge-Field, Venetian Instrumental Music, from Gabrieli to Vivaldi. New York, Dover Publications, 1994. ISBN 0486281515
  • Denis Arnold, Monteverdi. London, J.M. Dent & Sons Ltd, 1975. ISBN 0460031554

Vidu ankaŭ redakti