Malfermi la ĉefan menuon

Okto

intervalo
(Alidirektita el Oktavo)

En muziko, okto (aŭ oktavo) estas intervalo inter unu noto kaj alia noto kun duobla aŭ duona frekvenco de la unua noto.

EkzemplojRedakti

Ekzemple, se noto havas frekvencon de 400 Hz, la noto unu okton supre havas frekvencon de 800 Hz, kaj la noto unu okton malsupre havas frekvencon de 200 Hz.

Do, la rilato inter la frekvencoj de du notoj diferenciĝantaj je n oktoj estas 2n, kie n estas entjero.

Muzika signifoRedakti

Okto estas la plej simpla intervalo post unuto. La homa orelo aŭdas la du notojn kiel samajn. Tial ĉiuj notoj diferenciĝantaj je okto havas la saman nomon.

Religia signifoRedakti

Oktavo (sed ne okto!) estas ankaŭ religia faktermino signifanta tempospacon de 8 tagoj post festoj (kp. la vortuzon ĉe Kristana Glosaro).

Vidu ankaŭRedakti