La Kristana Glosaro (germane: Christliches Glossar) estas tre utila leksikono pri fakterminoj kristanaj, skribita fare de pastro Bernhard Eichkorn. Ĝi estas libere je dispono en la interreto. Ĝi prezentiĝas dulingve, kvazaŭ kiel vortaro germana-Esperanto - tamen kun aldonaj klarigoj. Ĝi ekzakte indikas la fontojn kaj proponas diversajn tradukojn, ĉiam kun diklitera markado de la preferinda. Ĝin oni ja povas taksi veran referencvortaro ĉar ĝi estas unika siaspece. Grupoj reklamantaj por Esperanto kiel ekumenisma eklezia lingvo (ekz. IKUE kaj KELI) aparte interesiĝos pri ĝi.

Aspekto

redakti

La verko ne ekzistas en presita formo, nur en virtuala, kun senkosta foliumado. Ĝi ĝuas pri kontinua pliboniĝo fare de Eichkorn. Interesaj estas ankaŭ la indikoj pri vortaj ekvivalentoj (ekz. en la latina, angla, franca) kaj etimologiaj informoj. Ne malofte proponataj estas pluraj vortoj, el kiuj la diklitera versio estas la de la aŭtoro preferata vorto.

La enhavoj estas ekumenismaj ampleksante aĵojn pri ordena vivo, teologiaj fakoj, arto ktp. Propraj nomoj de lokoj kaj personoj tre malfortas. Krom ekvivalentoj en al dua lingvo legablas intertempe eĉ difinoj. Tiam la vortaro povas roli kiel eta enciklopedio.[1]

Fakgazetoj ja rekomendas la verkon kaj atentigas pri la avantaĝo de neniam ĉesanta aktualiĝo de la enhavo.[2][3]

Detaloj pri la antaŭlaboroj

redakti

La juristo kaj esperantisto Bernhard Pabst kvazaŭ observis la aŭtoron dumlabore kaj priskribis la vortarajn nasko-etapojn en al 21- de julio 2009 en sia blogo.[4] Pabst ankaŭ substrekas la gravecon de kristanisma fakterminaro eĉ por nekredantoj simple por povi kompreni la okcidentan civilizon. Unuapaŝe Eichkorn kompilis vortojn el la germanlingva teologia fakenciklopedio Lexikon für Theologie und Kirche, el Katolika terminaro de Wilhelm Flammer kaj el Wörterbuch der Kirchensprache de Gerhard Isermann. Serĉante jam tradukitajn fakterminojn Eichkorn trovis fontoj ĉe la sekvantaj verkoj:

Fine li ankaŭ profitis el la propra aktivado kiel animzorganto kaj teologo. La redakcio de PIV ankaŭ de Eichkorn estis atentigata pri alternativaj, spiritaj signifoj de kelkaj vortoj (ekz. de anamnezo ekstere de la medicina kunteksto).

Krom broŝuroj kun kristanisma enhavo ankaŭ la jenaj fakvortaroj helpegis en la vortokreo/-trovo:[5]

  • Hendrik G. Wannemakers: Propraj nomoj en la Nova Testamento, Latein–Esperanto (1963)
  • Hendrik G. Wannemakers; P. Huberteno: Katolika Terminaro, Esperanto-Latein (1963)
  • Wilhelm Flammer: Katolika Terminaro, Deutsch–Esperanto (1963)
  • Henryk Herbert Paruzel; Edward Tadeusz Wojtakowski (eld.): Biblia Vortaro (1975-1984)

Eksteraj ligiloj

redakti
  1. "Christliches Glossar Deutsch-Esperanto", ĉe: Interlinguistische Informationen, Nr. 93, 4/2014, S. 39
  2. Volonte mi nun kaptas ankaŭ la eblecon, rekomendi por la legantoj la fakan vortaron 'Kristana glosaro – Christliches Glossar' de amiko Bernhard Eichkorn, kiu spite al sia jam alta aĝo (baldaŭ 88) klopodas elsarki kaj plibonigi ĝin daŭre; intertempe ĝi atingis jam 1474 paĝojn. - Utho Maier: La mondo de libroj kaj periodaĵoj – Esperanto kaj aliaj planlingvoj. Novaĵoj, sciindaĵoj kaj pripensproponoj el Germana Esperanto-Biblioteko Aalen (parto 64: Raporto pri kelkaj temoj tre diversaj), ĉe: Esperanto aktuell 1/2022 (nr. 271), p. 28-30, konkrete p. 30[rompita ligilo]
  3. Centro de esploro kaj dokumentado pri mondaj lingvaj problemoj (eld.): Informilo por interlingvistoj, 4/2014 (Nr. 91) p. 30-31
  4. "Eichkorn: Ambicia Kristana Terminaro"
  5. Interesa estas la konincido de la apero de multaj el ili dum la okazo de la Dua Vatikana koncilio. Tiam (1962) publikigis ankaŭ la konata kontraŭulego de Esperanto, Albert Sleumer la trian eldonon de sia germana-latina vortaro Deutsch-kirchenlateinisches Wörterbuch. Ĝi servu, kiel legeblas en la antaŭparoloj, dumkoncilie kiel helpilo.