„ 1. La evoluo de la lingvo mem kaj de ties praktika apliko — dialektike kunligita procezo — necesigas la kreon de ĉiam pli altkvalitaj leksikografiaj verkoj. Ne estas kutimo en la Esperanto-movado, kun kelkaj esceptoj, ke tion faras profesiuloj, kio facile estas videbla en multaj vortaroj. La recenzatan vortaron faris profesia lingvisto kaj leksikografo, kiu laboras en la universitato de Leipzig. D-ro Krause estas specialisto por la indonezia lingvo, ankaŭ studis la ĉinan kaj konas krome kelkajn aliajn lingvojn. Antaŭnelonge li publikigis por la indonezia lingvo ampleksan lernolibron, vortaron kaj konversacian libron.
Tio estas tre grava, ĉar li rigardas Esperanton ne nur el eŭropaj sed ankaŭ el «aziaj okuloj".
El lia plumo devenas la malgrandaj poŝvortaroj Esperanto-Deutsch1) [tiel] kaj Deutsch-Esperanto2) [tiel], kun ĉirkaŭ po 12 000 artikolvortoj. Ili estas daŭre reeldonataj kaj ĝenerale havebloj en la vendejoj.
2. Por la germana lingvo ekzistas nur kelkaj malnovaj ampleksaj Esperanto-vortaroj. Tio estas la vortaroj de Paul Bennemann Bennemann (1926)3) [tiel], Christaller (1923)4), Loy (1923) 5), kaj Wingen (1954)9),. [tiel] Ili estas malnovaj kaj ne plu haveblaj. Nur de la vortaro de Wingen aperis antaŭnelonge represoj en FRG. Kompreneble ankaŭ aperis en la pasinteco aliaj iom pli ampleksaj vortaroj Deutsch-Esperanto (ekz. de Stark 1911)7), sed ili ne estis leksikografiaj verkoj sed nur dulingvaj
vortlistoj. La vortaro de Christaller ampleksas ĉ. 36 000 artikolvortojn, tiu de Bennemann ĉ. 31 000, de Loy ĉ. 13 000 kaj la vortaro de Wingen enhavas ĉ. 25 000. La vortaroj ĉiam nur registras difinitan evoluo-staton de la lingvo kaj krome, dependas ankaŭ de la socipolitika pozicio aŭ ĉirkaŭo de la verkinto, kion klare demonstras la LEA-vortaro Esperanto-Deutsch de Nonnemann/Muravkin, kiu aperis 1933 en Berlin8). Kun ĉirkaŭ 41 000 artikolvortoj kaj konsiderante la registron de la plej aktuala lingvo, la vortaro de Krause estas la plej ampleksa kaj samtempe plej moderna ĝis nun aperinta
Germana-Esperanto-vortaro. Parolante pri la amplekso oni devas konsideri, ke tiaj vortoroj reprezentas la tipon de tiel nomataj «mezaj vortaroj" (post la «poŝvortaroj"). Sekvas tria ŝtupo, la «grandaj vortaroj" ĝis 100 000 artikolvortoj. Ili aŭ ankoraŭ estas unuvolumaj (sed tiam volumegoj) aŭ jam duvolumaj kaj fine oni konas la kelkvolumajn akademiajn vortarojn. Se jam estas maloftaĵo, ke nacilingva Esperanto-vortaro aperis en la meza serio, jam ege malofte vortaroj tiaspecaj havas pli ol 40 000 artikolvortojn. Sajne al tiuj apertenas la vortaro de Izdur/Kolĉinskij el la jaro 19339) kun laŭdire pli ol 60 000 vortoj. Sed mi ne vidis ĝin.
Antaŭnelonge tamen aperis grandega vortaro nacilingva-Esperanta, la japana-Esperanto vortaro de Matsumoto10) kun pli ol 70 000 artikolvortoj. Kaj hungaraj leksikografoj planas eldoni vortaron kun 60 000 vortoj. Kiam aperos tiaj vortaroj por la aliaj ĉefaj "mondlingvoj" kaj aliaj naciaj lingvoj?
3. Ĉar ne estas antaŭvidebla la apero de ampleksaj fakvortaroj nacilingvaj-Esperantaj, la ĝeneralaj vortaroj devas tion konsideri
kaj enteni konsiderindan parton de la pli malpli komunuzaj terminoj. Krome de moderna vortaro oni devas postuli la konsideron
de modernaj vortoj el la nuntempa socipolitika vorttrezoro. La aŭtoro klopodis ĉion ĉi konsideri.
4. Pri la strukturo de la vortaro mem. Krom la leksikoregistra parto ĝi enhavas atentigojn por la uzantoj (p. 592 — 594), inkluzive liston de uzitaj mallongigoj. Ne estas klare, kial tiuj atentigoj troviĝas ĉe la fino de la libro.
Bonvena estas mallonga informo pri la alfabeto de Esperanto kaj la prononco de la literoj. Kaj fine la libro ankaŭ enhavas literuman alfabeton (b — barbaro, ĝ — ĝirafo, ŭ — universo-hoko). Ĉar en fakaj tekstoj oni ankaŭ trovas literojn neesperantajn, la aŭtoro donas indikojn pri ties elparolo, ekz. q - kuo, w — ĝermana vo, ä - a tremao, ĉ [tiel] — co
pintohoko k. s.
Parolante ankoraŭ pri la strukturo de la vortaro kiel grandan mankon la recenzanto notas la mankon de konciza prefaco, en kiu oni povus (kaj devus) informi pri la specifeco de Esperanto kiel lingvo, ĝia funkciado en la praktiko, disvastigiteco k. t. p. Oni povintus ĉi-rilate orientiĝi je la vortaro de Bokarev:
Esperanto-russkij slovar’ (Moskva 1974, kaj 1982 en 100 000 ekz.), kiu entenas leksikologian enkondukon de V. Grigor’ev (p. 7 - 17) kaj antaŭparolon de E. A. Bokarev pri la aktuala signifo de Esperanto (p. 18 — 25). Krom tio ĝi entenas skizon de la gramatiko de Esperanto (p. 479 — 488). Kaj ankaŭ la Russko-esperantskij slovar’ de E. A. Bokarev (Moskva 1966) entenas skizon de la gramatika strukturo de Esperanto (p. 533 — 536). La argumento, ke tio ne estas kutima en la meza serio de vortaroj ĉe Enzyklopadie-Verlag, ne nepre estas konvinka. Pri la angla aŭ la rusa oni scias pli multe kaj havas malpli da superstiĉaj imagoj kaj fuŝaj konvinkoj ol pri Esperanto. Tiajn enkondukajn partojn havas i. a. la vortaroj nacilingvo-Esperanto por la angla, rusa, ĉeĥa, bulgara, hungara k. a. Sufiĉe nekutima estas, ke en la vortaro mankas bibliografio pri la uzitaj leksikografiaj helpiloj kaj vortaroj. Tion indikon aŭ kritikan eseeton oni trovas en multaj vortaroj de la tipo nacilingvo-Esperanto. Pri sia leksikologia-leksikografia labormetodo, feliĉe, la aŭtoro intertempe jam informis en «der esperantist" n-ro 118/2/1983, p. 25 — 27.
5. Detalan kaj celtrafon analizon de la vortaro oni nur povas fari post kelkjara intensa utiligo de la vortaro, sed trarigardinte almenaŭ partojn de la vortaro iom pli detale, oni povas i. a. konstati:
5.1. La aŭtoro evidente ne "elpensis" la Esperanto-ekvivalentojn (jes ja — ankaŭ tio okazas, eĉ en la nuntempo!) sed baziĝis sur ampleksega sliparo de ĉ. 48 OOO slipoj pri la aktuale ekzistanta lingvo kun multaj fontindikoj kaj ekzemploj (entute 150 OOO)11). Do la vortaro staras sur solida fundamento, kio gravas por eventualaj lingvaj diskutoj.
5.2. La aŭtoro ofte indikis la diversajn leksikologiajn ebenojn de la lingvo, ekz. umg.' — umgangssprachig (ĉiutaga lingvouzo) : herum/kramen — intr. umg. — trafosi, traserĉi; herumdrücken, sich refl. vag(ad)i, rest(ad)i;
sich um etw. übertr. geschickt entgehen ruze
eviti tion (233) ; Herumtreiber — m vagabondo, milder vagisto (233).
5.3. Kunmetaĵoj formitaj el la sama baza vorto estas registritaj en "nestoj": Ski/anzug m (kompleta) skivesto; Ausleihstelle f skipruntejo; Ausrüstung f ski-ekipajo; -bindung f ski-ligilo; -ferien Pl skiferioj Pl . . . (429).
Tamen la nestmetodo en Esperanto estas pli facile aplikebla ĉe la tipo Esperanto-nacilingvo. Pro tio inter Schrei — kri(eg)o kaj schreien kri(eg) i aperas multaj vortoj kun Schreib- (409 — 440)
5.4. Tre bone la aŭtoro respegulas la multsencecon de germanaj vortoj kaj donas la diversajn ekvivalentojn/ankaŭ sciencajn kaj
teknikajn: eingliedern — enkorpigi, enmeti, enigi; aldoni (133) Eingriff' — interveno, enmiksigo; Tech endentiĝo, Med operacio.
5.5. La aŭtoro konsideras la aktualan socipolitikan lingvouzon. Tiel ni trovos ekvivalentojn ĉe Frieden (paco) i. a. por: den Frieden bewahren (erhalten) — konservi la pacon, den ~ gefahrden endanĝerigi la pacon; Friedensbevvegung — pacmovado, friedliche Koezistenz paca kunekzistado (ne koekzistado!), friedliche Nutzung der Kernenergie paca utiligo de nuklea energio k. t. p. (179). Ankaŭ realaĵojn specifajn por GDR oni trovos: Nationale Volksarmee — Nacia Popola Armeo (de GDR), Volkseigener Betrieb — popolproprieta entrepreno (bzw. fabriko od. uzino]), Volkssolidaritat interpopola solidareco; Massenorganisation in der DDR Organizo por Solidara Helpo (535) k. t. p. Tamen la ankaŭ donita traduko popola ĉambro por Volkskammer ŝajnas superflua ĉar preferinda "popola parlamento".
Por la diskutita Jugendweihe Krause ne donas kontentigon tradukon per junularasolenaĵo, ĉar tio signifas nenion aŭ ĉion ajn. Eble socialisma junular-solenaĵo (en GDR) estus pli klara kvankam pli longa. Restas la neceso trovi pli kontentigan tradukon.
5.6. Tre bonvenaj estas la multaj donitaj parolturnoj ofte de Zamenhof (Zam) : arm — malriĉa ... ~ wie eine Kirdienmaus Zam ŝi estas malriĉa kiel muso preĝejo (38), Regen — pluvo . . . vom ~ in die Traufe kommen Zam trafi el sub la pluvo en riveron, salti el la pato en la fajron (375).
5.7. La vortaro ankaŭ entenas fakvortojn kun la komunuzaj ekvivalentoj: Kopffüßer PL Zool kapopieduloj Pl, wiss. cefalopodoj PL (285), Herz —- koro . . . ~beutel m anat. perikardo (234), Genick — nuko ~starre f Med. cerbospina meningito; umg. steifer Hals rigida nuko (196) k. t. p.
5.8. Kompreneble oni ankaŭ trovas kelkajn aldonindaĵojn aŭ eventualajn korektindaĵojn:
ĉe Ableben — morto, forpaso (10) oni povus aldoni la ofte uzatan eŭfemismon „elmondiĝo", ĉe Abstinenz (14) ni trovas abstin(ad)o kaj la zamenhofan abstinenco sed ĉe Abstinenz (14) nur estas abstinulo kaj mankas abstinenculo. allenthalben — (ĉie) eĉ en la germana estas tute eksmoda ĉe alltdglich (21) oni nekompreneble ankaŭ trovas averaĝa kun la indiko durchschnittlich.
Ĉe kelkaj anti-kunmetaĵoj bedaŭrinde mankas la ekvivalentoj kun kontraŭ-: antifaŝisto (34), kontraŭfaŝisto, sed Antihitlerkoalition estas tradukita per kontraŭhitlera koalicio (34).
Do entute rimarketoj ne tro gravaj. Konklude oni povas konstati, ke d-ro Krause verkis vortaron, kiu eltenas ĉiun komparon
kun la kutimaj nacilingvaj vortaroj. Ke ekzistas tia vortaro Deutsch-Esperanto ne nur atestas la evoluintecon de Esperanto sed
ankaŭ la paŝon faritan al profesia leksikografio Esperanta. Ni esperu, ke dum la sekvaj jaroj iam aperos de la sama aŭtoro la vortaro Esperanto-Deutsch, ankaŭ ege bezonata.
Notoj
- ) Krause, E.-D.: Esperanto-Deutsches Worterbuch. Leipzig (Verlag Enzyklopddie) 1967, (Recenzoj en Esperanto 7-8/1968, Germana Esperanto-Revuo 7/1968)
- ) Krause, E.-D.: Deutsch-Esperanto Worterbuch. Leipzig (Verlag Enzyklopadie) 1971, (Recenzo en „der esperantist" n-ro 59/60)
- ) Bennemann, P.: Esperanto Hand-Worterbuch. II. Teil Deutsch-Esperanto, Leipzig (Hirt) 1926
- ) Christaller, P.: Deutsch-Esperanto-Worterbuch. Berlin-Dresden (Ellersiek) 1923 (Recenzo en Germana Esperantisto 1923, p. 183)
- ) Loy, K. J.: Taschenworterbuch Deutsch-Esperanto, Berlin-Dresden (Ellersiek) 1923
- ) Wingen, H.: Worterbuch Deutsch-Esperanto. Limburg 1954 (Recenzo en Esperanto 7-8/1958)
- ) Starke, E./Starke, F.: Worterbuch Deutsch-Esperanto und Esperanto-Deutsch. I. Teil: Deutsch-Esperanto Leipzig (Hirt) 1911
(Recenzo en Germana Esperantisto, B, 1913 (n-ro 134)
- ) Nonnemann, H./Muravkin, H.: LEA-Woterbuch Esperanto-Deutsch. Berlin (Arbeiter-Esperanto-Bund) 1933
- ) Izgur, J./Kolĉinskij, V.: Bolŝoj russko-Esperantskij slovar’. Moskva, 1933.
- ) Kp. „der esperantist" 118 (2/83) p. 26 (Recenzoj pri la vortaro aperis ĝis nun en Interlingvistika Informservo 1-2/1983,
Esperanto aktuell (FRG) 4/1983; Informilo de lnternacia Esperanto-Muzeo Wien 3/1983; Der Morgen, 22. 7. 1983 kiel Levsen kontribuo n-ro 544, Monato 11/1983) ” |